Estraro 1998
Hejmen ] Supren ]

 

Estraro 1998
Instrufaka terminaro
Preter naciismo...
Lingvistiko
Novaj metodoj
El la landoj

[stato fine de 1998]

Bertil Andreasson:

  Li naskigxis en 1934 kaj nuntempe estas emerita instruisto de baza lernejo. Andreasson lernis E-on en kurso dum 1957-1958 kaj dauxrigis la lernadon auxtodidakte. Li estas ILEI-estrarano de 1982 kaj plenumas ties kasistan postenon. Sekciestro de la sveda ILEI-sekcio kaj nuntempe membro de la Direkcio de la Sveda E-Instituto. Andreasson estas ankaux prezidanto de la suda distrikto de la Sveda E-Federacio. Membro de UEA kaj fakdelegito de tiu organizo pri instruado.

 

Jennifer Bishop:

Naskigxinte Anglion, en E-parolantan familion (avo kaj gepatroj), mi unue konsciigxis pri nia lingvo en 1947 kiam vizitis nin francaj esperantistoj. Tiu sperto vekis intereson pri lingvolernado, tiel ke mi studis la germanan kaj francan lingvojn cxe Universitato de Southampton, kie mi diplomigxis ankaux kiel instruisto. Edzinigxinte en la sama jaro, 1962, mi vojagxis kun mi edzo tuj al Universitato Harvard, Usono.

1965, reirinte al Anglio, mi komencis instrui la francan cxe unuagrada lernejo kaj poste la germanan al plenkreskuloj. Post pli ol dudek jaroj, organizinte intersxangxojn inter Kembrigxo kaj gxiaj diversaj gxemelurboj, mi reinteresigxis pri E-o. Mi membrigxis al la Kembrigxa E-o Klubo.

Elmigrinte kun mia edzo en 1992 al Auxstralio, mi decidis dedicxi min kiom eble plej multe al E-o. Konscie pri mia entuziasmo, mia edzo, nun Prof-o pri Edukado, decidis kune partopreni Auxstralian Esperanto-Somerlernejon, kaj por lerni la lingvon kaj por poste prezenti al AEA novan esplor-eksperimenton, nomata EKPAROLI. Ekde la venonta jaro, 1995, mi instruis E-on cxe tri publikaj unuagradaj lernejoj, uzinte niajn proprajn lernmaterialojn, kreitaj por akompani la unuan provvideon de Mazi en Gondolando. Mi instruas al cxiu klaso, al la nula gxis la sesa de unu lernejo, Carrum PS. Tre bonsxance 15 gelernantoj povis partopreni la 82-an UKE en Adelaide, kie ili prezentis skecxon dum Tago de la Lernejo.

  Mi estas vicprezidanto de AEA, prezidanto de Melburna E-o Societo, diplomita Cseh-instruisto, sekciestro de ILEI en Auxstralio.

 

Carla De Lorenzi:

Mi naskigxis en Milano (Italio). Mi diplomigxis kiel librotenisto, steno-daktilografisto, sociaedukisto. Mi laboris en diversaj fakoj, kiel administranto, sekretario, instruisto de la angla lingvo, estrino de usona komerca entrepreno. Dum 40 jaroj mi okupigxis volontule pri maljunuloj, sed lasttempe mi dauxrigis tion profesie en regiona agado, ankaux kun junuloj kaj kiel estrino de sociaj kursoj por sociaj asistantoj kaj plenkreskuloj.

En la E-a agado: en 1970 mi helpis organizi la nacian kongreson sur la sxipo Caribia, kiel kasistino. En 1984 mi organizis en Torino la ekspozicion pri lerneja korespondado. Mi prelegis en Chiavari kaj Rapallo pri Cxinio. En Francio mi prelegis “Kiamaniere maljunigxi bone” kaj en Hispanio pri “La vivo de S-ro Cseh”. Dum pluraj jaroj mi estis konsilanto kaj estrarano de IEF.Mi estis delegito de UEA kaj nun fakdelegito pri instruado.

Mi havas la 1an, 2an 3an diplomon de la “Instituto Italiano di Esperanto” – la mezan ekzamenon de UEA/ILEI – la diplomon, kiel Cseh-instruisto de IEI – en 1989 en La Chaux-de-Fonds, mi ricevis la ateston de “Instruanto de ILEI/UEA”.

Mi gvidis plurajn kursojn en diversaj urboj de Italio. Mi instruis precipe laux Cseh-metodo, sed ankaux laux Zagreba metodo, la auxdvida metodo de Sekelj kaj laux Mazi. En 1996 mi sekvis la BEK-kurson de Prof. Dennis Keefe.

Eksterlande plurfoje mi gvidis kursojn en Francio kaj Svislando. En Hispanio dum kvar jaroj mi gvidis kursojn dum la Internacia Kultura kaj Turisma Semajno en auxtuno. Pasintjare dum la 5a Internacia Kultura kaj Turisma E-o-semajno en Sant Carles de la Rapita (Taragona) Katalunio-Hispanio mi gvidis kursojn laux la Cseh-metodo uzante ankaux Mazi-n. Dum 1997 mi instruis en Lugano en februaro. Mi estis invitata instrui en Lyon (Francio) en junio de “Centre Espéranto de la Région Lyonnaise Association Culturelle”, kie oni organizis intensivan kurson por komencantoj kaj Seminarion A por Cseh-instruistoj.

 

Mauxro La Torre:

Naskita en Romo (Italujo), kie li ankoraux logxas, je 1946.11.11, li esperantigxis en 1962. Doktorigxis pri matematiko en 1974 kun disertajxo pri matematika lingviko.

Ekde 1974-a dum 15 jaroj li instruis en bazlernejoj, samtempe laborante por instruista trejnado, kunlabore kun itala instruista asocio CIDI.

Ekde 1987-a, li laboras en la Klerigscienca Departemento de la Tria Roma Universitato, pri auxtomatigo en ekzamenado, instru-teknologioj, teleinstruado, komputiko, lingva statistiko, terminologio, lingvopolitiko. En tiuj kampoj li publikigis plurajn verkojn (http://www.uniroma3.it/lps/p/lato/lm_bib.htm).

En la esperantologia kampo, siatempe li membris en la estraro de IEJ (Itala E-Junularo), kunlaboris en la terminara komisiono de IAdEM (Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj), verkis iujn lernolibrojn kaj artikolojn precipe pri vortaraj kaj terminaj problemoj.

Nuntempe li redaktas lingvopolitikan rubrikon (Barbarismi) en instruika fakrevuo Cadmo, respondecas pri lerneja instru-eksperimento ESP2 koncerne influon de E-lernado al la lingvo-konscia kapablaro, kunlaboras en la konstruado de LIL (Lingva Interreta Laborejo), kaj kunordigas la internacian interlernejan edukprojekton Interkulturo en la kadro de programo Unesko/Linguapax.

 

Jorge Antonio Leoni de Leon:

Naskigxinta en 1970, kostarikano. Magistro pri hispana filologio. Membro de UEA ekde 1991, delegito ekde 1993. Instruis unuafoje en la lando priesperantan oficialan kurson en la Universitato de Kostariko (1991) kaj semestran E-kurson (1993). Volontulis en la CO en 1993. Cxefa reaktiviginto de la kostarika movado. Kunfondis kaj prezidis Universitatan E-Klubon "Carlos Gagini" (1992) kaj Kostarikan E-Asocion (1996); nun vicprezidanto de KREA. Prezidis la LKK-on de la Tria Amerika Kongreso de E-o (1997). Reprezentanto de ILEI en Kostariko 1994-97. Partopreninto de la Konferenco de ILEI en Porvoo, Finnlando (1995).

Studinto de la supera kurso de E-o de San Francisco State University (1992) kaj sukcesinto de la Meza Ekzameno de E-o UEA/ILEI (1992). Faris la "A" Cseh seminarion en Kostariko en 1992.

 

Stefan MacGill:

Naskigxis en Lower Hutt, Nov-Zelando en 1948. Denaska esp-isto. Kunfondinto de E-a Junulara Asocio de Nov-Zelando (1964) kaj aktivulo tie gxis 1972. Studis en Universitatoj Victoria, Canterbury kaj Massey (69-75), cxefe geografion. Diplomigxis kiel instruisto por elementaj lernejoj en 1974.

Volontulo (la dua en la programo) en la CO de UEA (1976), oficisto (1977-86). Redaktoro/kunordiganto de Jarlibro (76-86), teknika redaktoro de Kontakto (78-86). Vicprez. de TEJO (77-79), prez. (1979-80). Direktoro de CO (1980-84). Redaktoro de Juna Amiko (1986-96). Vicprez. de ILEI (1989-92), prezidanto (1992-94). Restariginto de la ekzamenoj UEA/ILEI kaj gxia sekretario (1989-95).

Profesie ekde 1989 verkas manlibrojn kaj help-tekstojn por komputilaj programoj (optika karaktro-rekono). Esploras lingvo-didaktikon kaj preparas E-ajn instru-materialojn. Interesigxas pri transporto; precipe fervojoj kaj iliaj horaroj.

Vivas en Hungario de post 1986. Havas du filinojn, Karina (1990) kaj Hajnal (1992), ambaux denaskaj esp-istoj.

Verkis 21 eldonajxojn, 14 en E-o, inkluzive "Tendaraj Tagoj", kajeroj 1 (2 eldonoj), 2 (2 eldonoj), kaj 3 , kaj planas ankoraux 8 eldonajxojn ekde julio 1998, inkluzive instruistan gvidilon por la dua kajero de "Tendaraj Tagoj", apogan materialon por Mazi en Gondolando, kaj alfabet-libron por infanoj kaj iliaj gepatroj.

 

Atilio Orellana Rojas:

Li naskigxis en 1963 en Argentino. En la Nacia Universitato de Cordoba (Argentino) li diplomigxis kiel magistro pri klasika filologio kaj en tiu sama institucio li poste instruis romanistikon. En la lernejo "Alexander Pushkin", en Cordoba, post 4-jara studperiodo, li atingis la titolon de instruisto de la rusa lingvo kaj iom tuj post tio li ekinstruis tiun lingvon en tiu sama instituto. Li realigis studojn ankaux pri filozofio kaj teologio cxe la filio de la Gregoria Vatikana Universitato en Argentino. Pro sia forta intereso pri kompara gramatiko, li studis diversajn aliajn lingvojn (portugalan, hebrean, germanan, francan, kecxuan, svedan).

E-on li lernis auxtodidakte en 1984 kaj iom poste, konatigxinte kun Cseh-metodo, sekvis la diverssxtupajn seminariojn kaj en 1990 dum la ILEI-Konferenco en Hanabanillas (Kubo) diplomigxis kiel Cseh-instruisto kaj en 1992 kiel gvidanto de seminarioj pri Cseh-metodo.

De kelkaj jaroj li vizitas diversajn landojn por instrui rektmetode E-on en malsimilaj niveloj. Li jam gvidis kursojn en 5 kontinentoj en pli ol 50 landoj. Li realigis prelegvojagxojn en pluraj landoj por diskonigi plurajn aspektojn de la indigxenaj kulturoj de Ameriko, iliaj lingvoj, muziko, ktp.

Li vaste verkis kaj hispane kaj E-e pri cxi tiuj temoj kaj tio aperis en kelkaj E-revuoj kaj en specialigitaj revuoj en Argentino.

En la E-movado li jam plenumis diversajn oficojn kaj dauxre estas diversgrade engagxita. En ILEI li membras de 1989 kaj de 1993 li estis Reprezentanto por Ameriko en la Internacia Ekzamena Komisiono de la Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI. De 1995 li estas estrarano de cxi tiu organizo kaj li respondecas pri Konferencoj kaj Ekzamenoj.

Ene de UEA li plenumas la rolon de Komisiito pri Amerika Agado de 1994 kaj estas dauxra kontribuanto al la pagxoj de "Kontakto".