|
Tomislav
Mitrovicx: Pri la novaj metodoj en Esperanto (+
reago de Stefan MacGill) La eldonadon de lernolibroj en la lingvo E-o tre ofte anoncas kaj
akompanas granda reklamo “La plej bona metodo”. Tia reklamo ne estas uzita
tute bone. Kiom da metodoj estis gxis nun? Multaj. Post “la plej” ne povas
sekvi denove “la plej”. Nova lernolibro devas havi la celon: doni bonan instrueblecon en la
lingvo al la estontaj veraj esperantistoj. La altkvalito de la novaj metodoj estas diskutebla. Tiu aserto ne
estas malica. Multe da auxtoroj faras metodajn saltojn de instruado. La saltoj
aperas de leciono al leciono, cxar la auxtoroj facile forgesas la logikan vicon
de la nocioj en E-o. Ili disjxetadas en lecionoj la substantivojn, la verbajn
tempojn, la prepoziciojn, la afiksojn ktp. La instruantoj ne facile venkas la §aoson.
Post kelka tempo la lernantoj forlasas la kurson de “la plej bona metodo.”
Ilia reago estas normala. Ili ne havas intereson. E-o ne plu funkcias konvinke. Oni devas prezenti al la komencantoj la plej simplan metodon en la
formo de sinsekvaj ekzemploj. Tio ne iras tre facile kaj rapide. La bona ordo
estas beno por cxiu afero. Por la ekzemploj oni devas uzi la vortojn de la
objektoj kaj nocioj nin cxirkauxantaj, kiuj estas parto de nia vivo. La auxtoro
aux la instruisto devas scii la precizan sencon de la vorto kaj frazo. Uzi la
vorton sen la analiza metodo estus pura maltrafo. Oni povas alpasxi al la
problemo diversmaniere. Pro praktikaj kialoj mi nur simple prenos kelkajn ekzemplojn. Tuj komenci de la literoj “a” gxis “z”. Sed estas esceptoj.
Iuj klarigas nur la gingivalojn. La ceterajn literojn oni subkomprenas. Fari malgrandajn vicojn de la vortoj: tabulo – tablo, tempo
– vetero, promeso – permeso, arbo – ligno, sana – sata, alta – granda,
rakonti – renkonti, atendi – atenti ktp. Oni vidas la vortojn kaj faras
parojn. Ekzistas iom da ortografia aux senca simileco. […] Oni ne devas klarigi, kio estas substantivo, adjektivo kaj verbo.
La tradukitaj vortoj klarigos la objekton aux la nocion. La patrino ja ne diris
al ni “La lakto estas substantivo”. Estus bone cxe la substantivoj
tuj uzi la artikolon “la”. Sekvas klarigo pri la vortradikoj kaj finajxoj. Oni ne forgesu, ke
cxiu vorto trovigxas cxiam en konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu gxi
estas presita en la vortaro. La radikoj regule dispartigxas en diversajn
kategoriojn, t.e. verbajn, substantivajn, adjektivajn ktp. Oni asertas, ke
“kategoria divido de radikoj tute ne ekzistas”. Pro tio oni rajtas esti
fleksema: kiel substantivigi, adjektivigi kaj verbigi. Post la vortoj graso,
grundo, hipnoto, drato ktp. tamen malcertigxos la komencantoj. La menciitaj
vortoj en PV estas substantivoj, en PIV verboj. Oni povas substantivigi aux
verbigi, sed kie estas la fundamenta vorto. La klarigoj mankas. La auxtoroj estu
singardaj! Oni instruu la finajxojn nur por la simplaj tempoj. La participoj
estas malklaraj en multaj lingvoj. Ili restu por la lastaj lecionoj. La
netransitivaj verboj estas pli bone utiligeblaj kiel ekzemploj. Oni havas la
vortojn laux sia funkcio en la frazo. La simpla apliko de vortordo subjekto –
verbo - objekto ne malhelpas. Ne uzu la akuzativon! Ekzistas timo pro la akuzativo. La
transitivajn verbojn kaj la akuzativon uzu nur post la prepozicioj. [Precipe
cxe gelernantoj, kies gepatra lingvo ne indikas akuzativon. – Noto de la
Korektanto.] La komplikitaj gramatikaj reguloj interkonfuzigxas en niaj
vortaroj PV kaj PIV. La verboj devi, povi, rajti ktp., en PIV estas
transitivaj, en PV ne. Inverse: drinki, enui, prediki, kosti, pozi, kaperi
en PV estas transitivaj, en PIV netransitivaj. Multe da verboj estas nedifinitaj
en PV. Tiujn oni ne prezentu al komencantoj. Cxe la verboj normale staru
subjektoj, sed ne nur personaj pronomoj. La kompleksajn tempojn oni prilaboru
post la participoj. La lasta finajxo “e”. Multaj auxtoroj neglektas la primitivajn
adverbojn. Oni havas la impreson, kvazaux la primitiva adverbo estus prepozicio.
La enigmo simple solvigxas, kiam ni ordigas la prepoziciojn de “al” gxis
“trans”. La ceterajn vortspecojn ne estas malfacile klarigi. La literoj “n” kaj “j” ne estas la finajxoj de la
vortradiko. La estontaj esperantistoj rimarkos la diferencon. Nun oni povas
mediti detale pri la akuzativo. La afiksoj senpacience atendas sian vicon. Unue la prefiksoj. Da
finajxoj estis jam suficxe. Oni scias jam multe. Aldonu la kunmetitajn vortojn en la lecionoj. Cxu estas la fino? Dependas … kie mi metas la limon por la
komencantoj. Oni devas havi bonan planon, kaj senti la vortajn eblecojn en la
lingvo E-o. La scion akiru, sed ne faru mispasxojn. Malbona metodo en la
lernolibro estus utila al neniu, kaj malutila al multaj. Tomislav
Mitrovicx Reagoj de Stefan MacGILL al
la artikolo de
Tomislav
Mitrovicx liverus multe pli utilan kontribuon, se li klare indikus kiujn novajn
metodojn kaj lernilojn li kritikas. Kelkaj reagoj: 1). Mi konas neniun lernolibron kiu reklamas sian metodon “la
plej bonan”. La situaci-komunika lernolibra serio de nia propra ligo certe
neniam faris tian pretendon. Ni intence uzis la vorton “aliro” kaj ne
“metodo”. Ïia auxtoro klare entuziasmas pri komunika aliro kaj
rekomendas al instruistoj provi elementojn el gxi, sed konscias, ke gxi al iuj
instruistoj kaj lernantoj placxos kaj konvenos, al aliaj ne. La sola superlativa
lernolibra fanfarono regule vidata estas tiu de UEA por Saluton de Audrey
Childs-Mee. Sed gxi ne pretendas, ke gxia metodo estas la plej
bona, sed la lerno-libro mem. Tio estas suficxe defendebla aserto, sed necesas
kompletigi gxin: “Simple la plej bona… sia-speca kaj sia-cela lernilo”.
Ïi celas specife mem- kaj sol-studantojn. 2) “Ili forgesas la logikan vicon de nocioj en E-o”.
Granda mito! Ne estas unu nura logika vico de la nocioj aux instruajxoj en E-o.
Plurdekoj da defendeblaj kaj bonaj vicigoj eblas, cxiu kun sia propra logiko; la
varieblo cxe E-o superas tiun cxe la naciaj lingvoj, kies labirintoj da esceptoj
devigas pli rigidajn ordigojn. Jes, la materialo en niaj kursoj estu zorge
dozita en gradigitaj sxtupoj, kaj ne kaprice dissemitaj kun superfluaj kaj
nenecesaj malfacilajxoj. Sed memoru, ke la baza celo de lingvo estas ebligi
komunikadon. Ni ne limigu la nociojn gxis tiu grado, ke ni ne povas komuniki
utilajn ideojn. 3) “Ili disjxetas en lecionoj la substantivojn, la verbajn
tempojn, la prepoziciojn … lernantoj ne facile venkas la §aoson.” Kiom da
senco-havaj frazoj oni povas konstrui, kiom oni povas komuniki, sen uzi
substantivojn, verbojn kaj prepoziciojn? Tiujn elementojn ni simple bezonas, jam
de la komenco! Bona lernolibro ilin prezentos klare, tiel ke ne rezultu §aoso. 4) Baza kritiko al Tomislav estas lia insisto je vortoj, ecx la
kontrastigo de konfuzeblaj vortoj, kio servos cxefe por altigi la versxajnon, ke
la lernantoj ja miksu ilin! La baza unuo de lingvo kaj komunikado estas ne la
vorto, sed la frazo. Tio estu la komenc-punkto kaj kerno de nia
instruado, kun la cxefa atento al la verboj, kiel la motoroj de la frazoj. 5) La gramatika karaktero de radikoj bezonus tutan apartan
artikolon! 6) Ne la participoj estas malklaraj, sed eventuale la kompleksaj
tempoj (se ne tauxge prezentitaj). Konsentite, ke ilin lasu gxis poste en la
kurso, tamen ne la timata malfacileco estu la cxefa motivo por tio, sed la
komunika utilo. Oni povas suficxe tauxge esprimi multon en E-o sen ili — jen
pli defendebla kialo prokrasti akiron de aktiva kapablo uzi ilin (tamen oni
volus pli frue doni al lernantoj la kapablon kompreni ilin). Sed iuj participaj
formoj en si mem estas tre facile instrueblaj, ili funkcias pure kiel
adjektivoj, kaj ne nepre bezonas apartan analizon; e.g. la granda butiko, la
utila butiko, la senutila butiko, la fermita butiko. La bela vazo, la
multe-kosta vazo, la rompebla vazo, la rompita vazo. La vidbenda kurso Pasporto
al la Tuta Mondo enkondukas nature en sia tria leciono kelkajn el tiuj
pasivaj participoj, pli frue ol ecx la akuzativo. 7) Ne uzu akuzativon!!?? Jen konsilo nepre ne nur ignorenda sed
aktive kontrauxstarenda! La kvanto da ideoj komunikeblaj sen uzo de verboj
transitive estas mizere malmultaj. Nur kalkulu la uzojn en la artikolo de
Tomislav mem. Ne eblus gxin verki senakuzative. Ecx malmorale estus instrui tian
kripligitan version de la lingvo kiu senigus la lernantojn je la plimulto de
gxia komunika potenco. Cxu oni timas akuzativon? Timo lasata nur kreskas. Oni
frontu la timon jam komence en la kurso, per klaraj, trafaj ekzemploj. Por
lernantoj sen akuzativo en sia propra lingvo, des pli gravas tuj frue kaj emfaze
prezenti gxin. Ïi estas integra kaj neellasebla parto de la lingvo, ju pli
frue ol alproprigas gxin, des pli bone. Plej bone tiom frue, ke la lernanto ecx
ne havis tempon suspekti, ke eblus veni al la ideo timi gxin! Memoru, la akuzativo estas verba demando, ne substantiva; gxi
dependas de la kategorioj de la verboj, kiuj en E-o devas esti fiksitaj. La
mankoj en PV kaj malkongruajxoj kun PIV neniel pravigas subtapisxigon de la uzo;
lingva evoluo decidas kaj firmigas la kategoriigon de la verboj, la dubaj kazoj
tiom maloftas, ke ili neniel povas kompromiti la prezentadon de la temo en
lernolibroj. Seriozaj lerniloj indikas la kategorion de cxiu verbo, kiun gxi
prezentas, cxu per deklaro, cxu per klaraj ekzemploj. 8) Gramatiko aux ekzemploj? “La patrino ja ne diras al ni La
lakto estas substantivo.” Prave. 9) “La tradukitaj vortoj klarigos la objekton aux nocion.” Se
mi bone komprenas, Tomislav sekve apogas tradukadon al la deven-lingvo de la
lernanto, prefere al gramatika klarigo. Tio nur sklavigas la lernanton resti
pensanta en sia deven-lingvo, sen kapti la spiriton kaj sencon de E-o. Prefere
klarigi ion gramatike en simpla E-o, ol per traduko al la deven-lingvo! Pli
prefere, per bildo, gesto, ago, kunteksto — io ajn ol nura traduko. La artikolo de Wolfram Diestel (IPR 98/2, p. 27) proponis
auxskultan metodon de Birkenbihl, kaj levis interesajn ideojn. Ïi efektive
pledas por tut-fraza aliro, prefere al vorta kaj gramatika. Sendube, la regula
auxskultado de bonkvalitaj tekstoj en E-o forte helpas lernadon kaj spertigxon.
Ïi kreskigas respekton por la komunika potenco kaj matureco de la lingvo,
kutimigas lernanton al la muziko de gxia sonado kaj iomgrade ebligas al lernanto
alproprigi fraz-formojn, cele al propra produktiva uzo. Iuj homoj kun grandaj
kapabloj sukcesos tiel akiri la lingvon. Tamen, tiu transigo por la plimulto
estos signife pli efikigita, se la kernaj tekstoj estos tre zorge
elektitaj/verkitaj, tiel ke ili ne jxetu samtempe cxiajn strukturojn kaj
gramatikajxojn. Plej sukcese estos, se ili prezentos la lingvon en serio da
sxtupoj, sen ke la lernanto vere konsciu pri tio, t.e. la tekstoj fluu bele,
parolu pri interesaj temoj kaj traktu utilajn aux instigajn komunikajn
situaciojn. Tamen ili provizu kapteblajn model-frazojn, kiun la auxskultantoj ne
nur papage parkerigu, sed (ankaux subkonscie) sorbu, tiel ke ili provizu la
bazon por tuta serio de novaj kreitaj, adaptitaj frazoj, uzeblaj ankaux por
solvi similajn aux ecx malsimilajn komunikajn bezonojn. Tiujn kernajn
kasxe-didaktikajn tekstojn oni suplementu per aliaj sen gramatikaj limoj, cxe
kiuj la tasko estus auxskulti por kapti la gxeneralan signifon, sen la nepra
devo koni aux memori cxiun vorton, nek tuj povi aktive regi cxiun uzitan
gramatikan strukturon. Tiu parto de la proponaro plej tikla, estas denove la uzo de
deven-lingvo kaj tradukado por komprenigi signifon. Tamen, se oni lernas sola,
klare estas, ke oni devas iel kompreni la auxskultatajn tekstojn. La ideo
kripligi la deven-lingvon, ke gxi pauxsu la cel-lingvon estas tamen interesa,
gxi kutimigas la lernanton al la regotaj strukturoj kaj principoj, kaj forigas
la plej akrajn kritikojn pri katenado de la lernantoj al la lingva modelo de kiu
oni devas eskapi. Kaj tamen, tamen… kiom ajn utila kaj tempo-sxpariga povas esti la
auxskulta metodo, nenio stimulas la aktivan komunik-kapablon pli ol viva,
persona partopreno en paroliga kurso. Kombino de la du sxajnus tre pozitiva
solvo. Stefan
MacGill |