|
Blazio
Vaha
Fabelkomencoj klasikaj „Vivis
iam aux neniam
– diras la fabelo – brava, paca kaj sagaca
regxo en kastelo. Sur
si kronon, sub si tronon li ja regxe havis,
gxis limlando de la lando lia legxo gravis” „Sur
la granda vojo marsxis soldato” Enkonduko
kun rememorigo Antaux
pli-malpli unu jaro mi citis en IPedRo[1]
aron da Esperantaj fabelkomencoj el tradukajxoj kaj originalaj fabeloj de
kelkaj niaj literaturaj sukcesuloj, cxefe de KABE kaj – la fratoj Grimm.
Frapis min tiam la simpleco de la fabelkomencoj cxe Kabe: ..Vidvino havis du fili-nojn.. Homo havis azenon... Eva Farkas-Tatár
tradukas komenco-frazon de Béla Balázs jene: Iam antauxlonge vivis regxo kaj regx-ino. [vd. la grafikajxon sur p. 9.]
Mi re-trarigardis tiam kolekton da fabeloj ankaux de Julio Baghy (pr. bagi),
hungar-fabelan volu-mon tradukitan de Maria Ben-czik (pr. bencik) elde Elek
Benedek, ukrainajn fabelojn es-perantigitajn de N. H. Adria-nova. Cxu
estis, cxu ne estis, eble trans la Fabelmaro estis tre-tre alta monto...
mi reskribis la hungar-fabele inspiritan komencoklisxon de Francisko Szilágyi.
Mi citis ankaux el "esperantujaj prapatraj legendoj" de Doko. La
titoloj cxe li estas tre longaj, kaj kun nepra mencio pri io Esperanta: Antaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis
drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, nian Esperantujon vizitis
du el la orienta lando Kvazauxhxinio..
Tomasz
Chmielik kaj Gerd Bussing, tradukante rakontojn de Peter Bichsel... mezlonge
informas pri kelko grava jam en la unuaj frazoj, ekzemple jene: Viro,
kiu havis nenion por fari, ne plu estis edzo, havis nek infanojn, nek laboron,
pasigis sian tempon, repripensante, kion li sciis... Mia
celo, kiel oni povas vidi, estis ebligi aux almenaux kontribui al eblo, ke
oni, multajn el ili ekzameninte, elektu kaj reuzadu la plej bonajn klisxojn,
malpli-versxajnigi, malhelpeti, ke cxiu tradukanto cxiufoje rekomencu la tutan
laboron de tradicio-kreado. Kun
infaneca, snobeta gxojo mi citis, kiel menciite, antaux cxio la klasike
simplajn kabeajxojn similajn al la sekvaj: Estis antaux jaroj regxo (Ora birdo); Estis iam maljuna kaprino (Lupo kaj sep kapridoj); Estis
iam fisxkaptisto kaj lia edzino (Fisxkaptisto kaj lia edzino); Estis
iam tajloro, kiu havis tri filojn (Tablo kovru
vin, orazeno kaj bastono el
sako); Estis iam homo maljuna kiel la
mondo (Maljuna avo kaj nepo); Estis
iam granda milito, kaj post la milito multe da soldatoj estis eksigitaj (Kamarado
Gaja);. Es-tis iam du fratoj, unu ricxa,
alia malricxa (Du fratoj); Estis
iam maljuna regxo (Fidela Johano); Estis
iam malricxa virino, kiu naskis filon (Tri oraj haroj de l’ diablo); -
Estis iam homo, lerta en multaj metioj (Sesope oni trairas la tutan
mondon); Estis iam malricxa kamparano,
nomata Kankro (Doktoro Cxioscia); Estis
iam juna homo kiu sin dungis kiel soldato (Ursa felo). Mi estis cxerpinta
cxi tiujn frazojn kun titoloj el
Elektitaj fabeloj de Jacob kaj Wilhelm Grimm 1906, laux la teksto
reaperinta en la jaro 1985a je eldono de Artur E. Iltis, Saarbrücken 1985.
– Se la dauxrigo vin interesas, legu aux relegu mian laboreton Fabel-komencoj en Internacia
Pedago-gia Revuo, 29a jarkolekto, 1999/4, pp. 18-24. Cxi-sube
mi aldonos similan kolektajxon el la unuaj du vo-lumoj de la Zamenhofaj
tradukoj de la Andersenaj fabeloj. Ander-senaj fabeloj aperis en Esperanto jam
en la jaro 1909, tradukitaj de Skeel-Giorling. La Zamen-hofaj tradukoj
aperadis divers-tempe, kun konsiderindaj temp-intervaloj. La kvar volumoj
dismetigxas je 1923, 1296, 1932, 1963. (Tazio Carlevaro, 1974: 202). Legu ilin
kun respekto al la verkinto kaj tradukinto kaj kun pardonemo al mi, certe ion
mistajpinta. Ankaux
cxi-foje, refoje – unue, cxiufoje, mi prezentos la komen-cofrazon,
tuj poste, parenteze, la titolon de la fabelo, laux la skemo: komenca propozicio/ frazo de fabelo (La titolo de la fabelo).
La
Zamenhofa maniero ko-menci fabelon: citajxoj el du volumoj. –
Evidente pro Andersena influo, Zamenhof iam esprimadas sin malpli simp-le, ol
la fama stilisto Kabe, tamen eble pli simple, ol liaj niatempaj posteuloj. Jen
do la komenco, la ko-menco de la unua fabelo: Sur
la granda vojo marsxis soldato: "Unu, du! unu, du!" (Fajrilo). Kaj
jen dauxrigo longeta, komencoj de postsekvaj fabeloj: En
unu vilagxo logxis du viroj, kiuj ambaux havis la saman nomon (Malgranda
Niko kaj granda Niko). Estis iam regxido, kiu volis edzigxi kun regxidino, sed li nepre volis,
ke tio estu vera regxidino. (Regxidino sur pizo). "Miaj
kompatindaj floroj tute forvelkis" diris la malgranda Ida. (Floroj de
la malgranda Ida). Estis
iam virino, kiu tre deziris havi malgrandan infanon, sed sxi tute ne sciis,
kie sxi povus gxin ricevi. (Elinjo –Fingr-eto). Estis iam maljuna poeto, efektive bona maljuna poeto (Malbon-konduta
knabo). La malfelicxa Johano estis tre
malgxoja, cxar lia patro estis tre malsana kaj baldaux mortonta. (Vojkamarado).
Malproksime en la maro la akvo estas
tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura
vitro, sed gxi estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro;
multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo
gxis super la akvo. Tie logxas la popolo de maro (La virineto de maro). Antaux
multaj jaroj vivis unu regxo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li
elspezadis sian tutan monon, por nur esti cxiam bele ornamita (La novaj
vestoj de la regxo). En unu el la domoj
de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Regxa Bazaro, estis iam
granda gastokunveno, kiel ofte okazas kauxze de reciproka intervivado.
(Galosxoj de felicxo). Atentu! En la
kamparo, tute cxe la vojo, staris kampa domo; vi certe jam mem gxin iam vidis.
(Lekanto). Estis iam dudek kvin stanaj
soldatoj, kiuj cxiuj estis fratoj, cxar oni fandis ilin el la sama malnova
stana kulero. (Persista stana soldato). Tre
malproksime de cxi tie, tie, kien flugas la hirundoj, antaux ol venas nia
vintro, logxis regxo, kiu havus dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon.
(Sovagxaj cignoj). Estis iam regxido:
neniu havis tiom multajn kaj tiel belajn librojn, kiel li. (Gxardeno de la
paradizo). Vivis iam komercisto, kiu
estis tiel ricxa, ke tutan straton kaj ecx ankoraux flankan strateton li povus
plenpavimi sole per grandaj argxentaj moneroj. (Fluganta kofro). Sur la lasta domo de malgranda vilagxo trovigxis nesto de cikonioj.
(Cikonioj). En la urbo Florenco, ne
malproksime de la Piazza de Granduca, trovigxas malgranda transversa strato,
kiu, se mi ne eraras, estas nomata "Porta Rossa”. (Kupra porko). En
la lasta tempo ni faris malgrandan vojagxon, nun ni deziras entre-preni pli
grandan, Kien? Al Sparto! Al Mikeno! Al Delfoj! (Ligo de amikeco). En
la dua volumo de la Andersenaj fabeloj trovigxas jenaj fabelkomencoj: Cxiuj kantoj de la oriento parolas pri la amo de la najtingalo al la
rozo: en la silentaj stellumaj noktoj la flugilhava kantisto faras sere-nadon
al sia bonodora floro (Rozo de la tombo de Homero). En la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de
dormo. Li estas bonega rakontisto. (Dio de dormo. Sub-titoloj: Lundo,
Mardo, Merk-redo, ¥auxdo, Vendredo, Sabato, Dimancxo). Estis iam regxido, kiu havis nur tre malgrandan reg-non; gxi tamen estis
suficxe gran-da, por ke oni povu edzigxi en gxi, kaj edzigxi li volis
(Pasxtisto de porkoj). Se post
fulmotondro oni preteriras poligonan kampon, oni ofte rimarkas, ke gxi
aspektas nigre kaj kvazaux bruligite. (Poligono). – Cxiun fojon, kiam mortas bona infano, angxelo de Dio mallevigxas sur la
teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn, etendas siajn grandajn
blankajn flugilojn, flugas super cxiujn lokojn, kiujn la infano amis, kaj
sxirkolektas plenmanon da floroj, kiujn li alportas supren al Dio, por ke ili
tie floru ankoraux pli bele ol sur la tero. (Angxelo). En °inujo, kiel vi sendube scias, la imperi-estro estas °ino kaj cxiuj
liaj cxirkauxantoj estas ankaux °inoj. (La najtingalo). Turbo
kaj pilko kusxis inter aliaj ludiloj kune en unu tirkesto, kaj la turbo diris
al la pilko: "Cxu ni ne farigxu ge-fiancxoj, cxar ni kusxas ja unu apud
la alia en unu tirkesto?" (Gefiancxoj). En
la arbaro estis belege! Estis somero. (Malbela anasido). En
la arbaro staris beleta abio; gxi havis bonan lokon, kaj suno povis penetri al
gxi, estis suficxe da aero, kaj cxirkauxe kreskis multe da pli grandaj
kamaradoj, abioj kaj pinoj. (Abio). Nun
ni komencas. Kiam ni venos al la fino de la historio, ni scios pli multe ol
cxe la komenco. (Negxa regxino. Fabe-lo en sep rakontoj. Unua rakon-to:
Kiu parolas pri la spegulo kaj la rompopecetoj). En la granda urbo, kie
ekzistas tiom multe da domoj kaj da homoj, ke ne cxiuj homoj havas
suficxe da loko por gxardeneto kaj kie la plimulto tial devas kontentigxi je
floroj en florpotoj, estis tamen du mal-ricxaj infanoj, kiuj havis gxarde-non
iom pli grandan ol florpoto. (Dua rakonto: Malgranda knabo kaj malgranda
knabino). Sed kio farigxis kun la malgranda Gerda, kiam Kay plu ne revenis? Kie
en la mondo li trovigxis? Neniu tion sciis, neniu povis doni informon pri tio.
(Tria rakonto: La flor-gxardeno de la virino, kiu povo-sciis sorcxi). Gerda
devis denove ripozi (Princo kaj regxidino).
Ili veturis tra la malluma arbaro, sed la kalesxo lumis malprok-simen.
(Kvina rakonto: Malgran-da rabistinfano). Antaux
malgran-da, malgravaspekta dometo ili haltis. (Sesa rakonto: Lapino kaj
Finnino). La muroj de la palaco estis
stararangxitaj de la turnigx-anta negxo, kaj trancxantaj ventoj arangxis la
pordojn kaj fenest-rojn, (Sepa rakonto: Kio estis en la palaco de la negxa
regxino kaj kio okazis poste). Estis iam
malgranda knabo, kiu malvar-mumis. Li estis elirinta kaj mal-sekigis al si la
piedojn; neniu povis kompreni, kiamaniere tio farigxis, cxar estis tute seka
vetero. (Sambuka virineto). Estis
iam flikilo, kiu etis tiel delikata kaj pinta, ke gxi imagis al si, ke gxi
estas kudrilo (Flikilo). En la
malvastaj stratoj de la granda urbo, kiam la suno subiris kaj la nuboj supre
inter la kamentuboj lumis orkolore, jen tiu jen alia auxdis ian strangan
tonon, simi-lan al sono de pregxeja sonorilo, sed pro la bruo de la veturiloj
kaj de la movado oni povis distingi gxin nur dum mallonga momento. "Nun
sonas la vespera sonorilo!" oni diradis, "nun la suno subiras!"
(Sonorilo). Avin-eto estas tre maljuna,
sxi havas tre multe da sulkoj sur la vizagxo kaj tute blankajn harojn, sed
sxiaj okuloj lumas ankoraux kiel du steloj, ili estas ecx multe pli belaj, ili
estas tiel mildaj, kaj estas plezuro rigardi en ilin. (Avin-eto). Rapide kaj lerte kuradis kelke da lacertoj en la fendoj de maljuna arbo;
ili bone povis kompreni unu la alian, cxar ili parolis lingvon de lacertoj (Monteto
de elfoj). Estis iam malgranda knabino,
tre delikata kaj beleta, sed en somero sxi devis cxiam iri nudpiede, cxar sxi
estis malricxa, kaj en vintro kun grandaj lignaj sxuoj, tiel ke la piedartiko
de sxia malgranda piedeto farigxadis tute rugxa, kio aspektis tre mizere. (Rugxaj
sxuoj). Cxu vi iam vidis vere malnovmodan sxrankon, tute nigran pro maljuneco kaj
kun skulptitaj spiralajxoj kaj foliajxoj? Gxuste tia estis en unu logxejo
(Pasxtisto kaj kamentubisto). En Danujo
staras malnova kastelo, nomata Kronborg, kiu trovigxas tute cxe la Sundm kie
la grandaj sxipoj cxiutage grandanombre preterveturas, Anglaj, Rusaj, Prusaj.
(Dano Holger). Cxu vi auxdis jam la
historion pri la malnova strata lanterno? Gxi certe ne estas tre gaja kaj
amuza, tamen unu fojon oni povas gxin auxskulti. (Malnova strata
lanterno). Vere, oni povus supozi, ke en
la vilagxa lageto okazis ia grava farigxo, sed en efektiveco nenio okazis
(Najba-raj familioj). Jes, tio estis la
malgranda Tuk. En efektiveco lia nomo ne estis Tuk, sed kiam li ne povis
ankoraux bone paroli, li mem sin nomis Tuk; tio devis signifi Karolo, estas
bone, se oni tion scias. (Malgranda Tuk). En
unu flanka strateto staris mal-nova, tre malnova domo; gxi havis la agxon de
preskaux tricent jaroj. (Malnova domo). Vi
certe ja konas grandigan vitron, rondan vitron, kiu cxion faras centoble pli
granda ol gxi estas en efektiveco? (Guto da akvo). Cxi tie en nia lando la plej granda verda folio certe estas la folio de
lapo (Felicxa familio). Jen
do la fino de la citajxoj el la dua volumo. La trian kaj la kvaran volumojn mi
ne cxehavas, nek havas entute, do mi cxesas citadi, provizore. Morgaux aux
postmorgaux ni citadu kune. – En cxi frazo lasta estas vorto lasta.
Literaturo: Andrianova
N. H.. 1983: Ukrainaj popolaj fabeloj. Kiev. Andersen,
(H. C.) (1923)/1926: Fabeloj. Plena
Kolekto. Unua Parto. Tradukis Dro L.L. Zamenhof. Dua eldono, Paris.
Esperantista Centra Librejo, 51, Rue de Clischy (9e). Andersen,
(H. C.) 1926: Fabeloj. Plena Kolekto. Dua Parto. Tradukis Dro L.L.
Zamenhof. Unua eldono, Paris. Esperantista Centra Librejo, 51, Rue de Clischy (9e). Kabe
1906/1985: Elektitaj fabeloj
de Jacob kaj Wilhelm Grimm, eldono de Artur E. Iltis, Saarbrücken. Baghy,
Julio: 1966: Cxielarko. Antologio de fabeloj, originale en verso reverkitaj. Balázs,
Béla: 1970: La sep regxidoj. Ilustris: Ádám Würtz. Tradukis: Éva Farkas-Tatár.
Hungara Esperanto-Asocio. Benedek,
Elek 1983: Hungaraj fabeloj. Elektis kaj tradukis: Mária Benczik. Budapest. Bichsel,
Peter 1991: Rakontoj por infanoj (Kindergeschichten). Esperantigis: Gerd
Bussing, Tomasz Chmielik, Svidniko. Carlevaro,
Tazio 1974: Traduka beletro. En: Lapenna, Ivo (cxefred.) – Lins, Ulrich
(red.): Carlevaro Tazio 1974: Esperanto en
Perspektivo. Faktoj kaj analizoj pro la internacia lingvo, 190–248. Doko
1990: Rakontoj de niaj prapatroj.
Falsloraj ekzercoj pri nia lando antaux multaj jarcentoj kiam okazadis mirindaj
aferoj. Redaktis kaj korektis Tomasz Chmielik. Komputere
kompostis: Paweł
Wimmer, Svidniko . Grimm,
Jacob – Grimm, Wilhelm 1906/1985:
Elektitaj fabeloj de Jacob kaj Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein
(Dro Kabe), eldono de Artur E. Iltis, Saarbrück. Lapenna,
Ivo (cxefred.) – Lins, Ulrich (red.) Carlevaro Tazio 1974: Esperanto
en Perspektivo. Faktoj kaj analizoj pro la internacia lingvo. Universala
Esperanto-Asocio. London – Rotterdam.
Vaha,
Blazio: Fabelkomencoj. Internacia
Pedagogia Revuo, 4/1999, 18-24.
[1]
Internacia
Pedagogia Revuo. IPedRo
prezentas tipon de mallongigo, kian mi kun aliaj preferus al la kutimaj
mal-longigoj de tipo o--o-(o-o), kaj kun malcerta akcento-loko.
|