|
Li
Weilun Instrua metodo de
Esperanto en superaj lernejoj
Esperanto estas tre
proksima al la euxropaj lingvoj kaj diferenca de la cxina lingvo. Tial estas pli
facile por euxropanoj lerni Espe-ranton. Ili povas kompreni mul-tajn vortojn sen
traduki kaj gra-matikajn regulojn sen ekspliki. Oni povas uzi rektan metodon por
instrui ilin. Kontrauxe, Espe-ranto kaj la cxina lingvo estas diferencaj. Sen
traduki cxinoj ne povas kompreni Esperantajn vortojn. Ankaux gramatiko devas
esti klarigata. Tial oni devas pli multe uzi gramatikan-tradukan metodon por
instrui cxinojn. 2.
Diferenco inter
E-instruado en superaj lernejoj kaj tiu en aliaj lokoj Altlernejaj studentoj estas
junaj kaj havas pli altan kulturan nivelon. Ili scias almenaux unu fremdan
lingvon. Por ili estas pli facile lerni Esperanton ol por personoj en socio. Oni
povas parte uzi rektan metodon kaj komparan metodon (komparado kun aliaj fremdaj
lingvoj). En eksplikado de gramatiko oni bezonas nur akcenti trajtojn de
Esperanto kaj povas forlasi la regulojn samajn kiuj identas en aliaj fremdaj
lingvoj. 3.
Diferenco inter
instru-ado de E-o kaj tiu de aliaj fremdaj lingvoj La fonetiko kaj gramatiko
de Esperanto estas multe pli facilaj kaj regulaj ol tiuj de aliaj fremdaj
lingvoj. Tial en instru-ado de Esperanto oni povas kiel eble plej frue instrui
fonetikon kaj gramatikon. Poste pere de ofta legado la lernantoj povas
plimultigi vortojn kaj en trej-nado de busxa lingvo povas pli-altigi sian
auxdoparolan kapab-lon. En lernado de Esperanto oni
ne nur lernas lingvon, sed ankaux devas lerni Esperantan spiriton, koni la
E-movadon kaj fine farigxi esperantistoj kaj batali por realigi la idealon de
Zamenhof. Tial en instruado de Esperanto oni devas prezenti la historion de la
E-movado kaj propagandi Esperantan spiriton. Tio estas malsama al instruado de
aliaj fremdaj lingvoj. Lingvo kaj kulturo havas
kom-paktan rilaton. Por ellerni la lingvon de iu lando oni devas koni gxian
kulturon. Esperanto apartenas ne al iu lando, sed al la tuta mondo. Tial por
lerni Esperanton oni devas koni la mondan kulturon. Resume, mi opinias, ke en
instruado de Esperanto en supe-raj lernejoj oni devas sekvi jenajn punktojn: a)
apliki sintezan metodon, t.
e. asimili avantagxojn de la gramatika-traduka metodo, rekta metodo, auxdoparola
metodo, kompara metodo kaj aliaj meto-doj. Ekzemple, lauxeble instrui Esperanton
per Esperanto, sed ne ekskluzivi la cxinan lingvon; instrui necesajn gramatikajn
regulojn en lingva praktikado; emfazi auxdadon kaj paroladon, kaj samtempe
serioze atenti legadon, skribadon kaj tradu-kadon. b)
Lauxeble prezenti al
ler-nantoj la mondan kulturon kaj la E-movadon, kaj esperantistigi ilin.
|