|
Infana
Kongreseto subtenita de ILEI
Ja ekzistis programo por la cxi-jara Infana Kongreseto, felicxe la
gvidantoj pretis devii de gxi, kiam indis. Ekzemple, tuj post alveno en la varma
Hadassim, anstataux kutimaj sxablonaj sinprezentoj, eblon tuj plongxi en
nagxejon oni kun danko akceptis. Cxiuokaze, la infanoj jam en Tel Avivo
interkonatigxis, ecx amikigxis. Nagxado oftis dum la semajno, kiel atestas la
unua foto. La 18 infanoj venis el tiom da landoj, ke krokodilebloj malmultis;
pluraj el la nedenaskuloj faris herkulajn strebojn interparoli en Esperanto. La
manlaboraj aktivajxoj sub gvido de Ankica (farbado de tolajxoj, kunmeto de
kolcxenoj, plektado de pojno-rubandoj) pruvigxis tre popularaj, kaj kvankam en
si mem ne-lingvaj, postulis alt-gradan auxskult- kaj kompren-kapablon kaj
spronis multan babiladon. Pli rekte lingva estis komuna ludo plani magazenon, aktiveco jam
priskribita en la hejmpagxo de IIK (vidu cxe www.uea.org
cxe Servoj/Kongresoj/IIK). Tri el tiuj infanoj, kaj unu plia, povis partopreni en IIK pere de
subteno el fondajxo de ILEI. Unuflanke, ili gxuis unikan inter-nacian kaj
inter-amikajn spertojn; aliflanke ili kontribuis aktive kaj valore al la komuna
etoso. Entute, neforgesebla semajno! Informilo por la 34a IIK jam aperis, kun speciala inkluziva prezo
de 109 EUR gxis 30 sept. 2000. Poste validas 129 EUR gxis la jarfino; plie laux
sxtupoj gxis 179 EUR por lastmomenta aligxo. Aligxu tra la IIK-hejmpagxo, aux
petu informilon/ aligxilon de la subskribinto (adreso, p. 2.) Stefan
MacGill |