IPR 1997/4
Hejmen ] Supren ]

 

IPR 1997/1
IPR 1997/2
IPR 1997/3
IPR 1997/4

Novaj honoraj membroj de ILEI  

Renée Triolle: Kolokvo pri la propedeuxtika valoro de E-o dum UK  

Renato Corsetti: Propede...kio?

El la landoj kaj sekcioj  (AL, AU, BE, BR, FI, DE, ES, IR, IT, YU, HR, RO, RU, US, ZR)  

Yamaguti Sin’iti: Mia provo instrui E-on al mia filo.

Yamasaki Seikô: Pri ekzamenoj de UEA/ILEI

Reagoj (Hans ten Hagen, Blazio Vaha)

Por via notlibro.............

         Konkurso kiu invadas Esperantujon (Géza Kurucz)

         Konkurso de infandesegnajxoj (alvoko)

         Modela Esperanto-parolo, honore al Ivo Lapenna(alvoko)

         Granda sxanco por Esperanto dum prestißa lingvistika konferenco (K. S.)       

Aligxilo

Financa raporto de ILEI por la jaro 1996, financa plano por 1998 (B. A.)    

*******************************************************

IPR 97/4 artikoloj:

Novaj honoraj membroj de ILEI

Idyss Einihovici - naskita en Varsovio, februare, 1904 - cxiam aktivis. Sxajne sxi ecx forkuris plurfoje de la hejmo speciale kiam la patro deziris arangxi por sxi edzinigxon! Sxi renkontis kaj edzinigxis kun sia edzo en Milano, Italio en julio 1934 post nur trisemajna interkonatigxo. Sxi estis revenanta post ferio en Palestinio kaj vizitis sian fraton, je tiu tempo logxantan en Milano. Li konis s-ron Einihovici kaj prezentis ilin unu al la alia. Ili venis Auxstralion en 1939, jxus antaux la deklaracio de la milito kaj ili logxis en tre malgranda urbo en la tiel nomata "tritiko-zono", Corregin, kie s-ro E., mirinda kaj afabla viro, laboris profesie kiel kuracisto, dentisto kaj veterinaro. Ili logxis tie dum la milito kaj translokigxis al Perto en 1945. Ambaux dedicxitaj e-istoj,

s-ro E. instruis E-on cxe kolegio por trejnado de instruistoj, Ledlands Teachers College kaj ambaux partoprenis cxiun UK gxis lia morto 1988. Idyss dauxre cxeestis kongresojn gxis 1997. Sxi ne cxeestis en Adelaide. Sxi dauxre reklamas en jxurnaloj, ricevas plurajn respondojn kaj ofte instruas dum horoj telefone. Sxi dauxre skribas al la sxtata registaro de Okcidenta Auxstralio, klopodante konvinki gxin enkonduki E-on en unuagradaj lernejoj. Sxi iniciatis la postenon de Trevor Steele cxe Montessori-lernejoj en Perto, provizante ankaux apartamenton kaj auxton. Sxi mem provizis financrimedojn por diversaj projektoj, ekz. sendante delegitojn al kongresoj, juna knabo akompanita de sia patrino cxeestis la Infanan Kongreseton en Prago kaj cxi-jare sxi pagis vojagxkostojn de instruistino kaj esplorstudentino de universitato por ke ili partoprenu UK en Adelaide. Sxi estas tre forta individuo kun propraj ideoj, pro kio sxi neniam konformas al iu ajn organizajxo. Nome de sia edzo, Idyss fondis fonduson por junulvojagxado kaj antaux nelonge sianome fonduson por infanoj.

Sxi nun havas 93 jarojn kaj, kiel cxiam, estas tre pozitiva kaj optimisma persono. Sxi ne scias pri la signifo de malsukceso kaj la vortoj "ne povas" ne trovigxas en sxia vortstoko. Sxi vere estas inspira persono. Por fini, sxi parolas naux diversajn lingvojn, pro kio E-o ne estas bezono sed filozofio. Laura Raiter

Charlotte Kohrs. Ekde sxia diplomigxo cxe Mills College en 1930, la vivo de Charlotte Kohrs centrigxis je infanoj. Gxis sia emeritigxo sxi helpis al geknaboj en publikaj lernejoj plibonigi sian kapablon pri legado kaj parolado per metodo kiun sxi nomis "desegnado kaj parolado". Poste sxi dauxrigis tiun laboron kiel volontulo. En 1983, sxokita de la morto de sia edzo kaj vera amiko de 44 jaroj, s-ino Kohrs respondis al radio-programo pri E-o; kaj tiel komencigxis sxia esperantistigxo. Instruante kaj reklamante la internacian lingvon, sxi trovis multajn amikojn en pli ol 40 landoj. En 1987 sxi kaj ok el tiuj amikoj starigis senprofitcelan organizajxon Infanoj Cxirkaux la Mondo (ICxLM), kiu celas uzi E-on kiel ponton inter infanoj vastmonde. Tiurilate sxi skribis "Kune, ni kaj la infanoj, vekos la mondon!"

Inter 1987 kaj 1991 ICxLM publikigis kvin eldonojn de 8-pagxa Revuo, kaj de tiam gxis oktobro 1993, s-ino Kohrs helpis al instruistoj de la 5-a kaj 6-a gradoj cxe la elementa lernejo Freese en San Diego (suda Kalifornio) instrui E-on. Intertempe s-ino Kohrs verkis multajn libretojn por helpi la geknabojn lerni kaj uzi la internacian lingvon. Kelkajn el ili infanoj mem ilustris, kaj multaj enhavas demandojn kaj respondojn. Du temas pri geografio. Sxi verkis ankaux "konversaciajn" kantojn, kiuj estas haveblaj sur la kasedo Kantu Esperante kun Janico kaj Johano.

Krom kreado de libroj, s-ino Kohrs starigis tri mondvastajn projektojn: Mondo-Rondo ekde 1991 (intersxangxo de bildkartoj kun amuzaj demandoj); La Monda Stelaro (per plenumo de etaj taskoj, infano povas igxi "steleto" kaj ricevi atestilon kaj libreton); kaj Ago-Tago por Infanoj (je la sama tago cxiuj infanoj kantas Sur la Tero).

Per fonduso, ICxLM ebligas al infanoj en nepagipovaj landoj ricevi la materialojn kaj informojn kiujn kreis s-ino Kohrs, kaj kiuj disvastigxis tra la tuta mondo. Kvankam pro gravaj malsanoj dum la pasintaj kelkaj jaroj sxi ne plu povas instrui en klascxambro, sxi laboradas de sia lito, kaj jam entuziasmigxas pri la estonteco de E-o per e-posxto kaj la TTT, "aparte kiam infanoj uzas ilin."

Doroteo Holland

************************************************************

Renée Triolle

Kolokvo pri la propedeuxtika valoro de E-o

dum UK en Auxstralio

Tiu lancxosesio de pli grandskala dujara projekto venigis kvindekon da esperantistoj. El la kvindeko de invititaj fakuloj pri lingvoinstruado aux edukscienco, senkulpigxis la Ministro pri edukado, s-ro Lucas, Profesoro Lo Bianco, estro de la lingvo-planado pri lingvoinstruado, Prof. Denise Bradley, vicdekano de la Universitato de Suda Auxstralio, Prof. Dennis Binnion el Workers Education Association, Robert Knight, lernejestro de la Internacia Lernejo Glenunga. Cxeestis tri: Peter Mühlhäusler el la Centro por Euxropaj lingvistikaj studoj de la universitato de Adelajdo, kiu intervenis en la diskuto; jxurnalistino de presagentejo Reuters, kiu tre serioze sekvis la tutan debaton, kaj malfruintino, kiu ne prezentis sin!*

Nunaj kaj pasintaj eksperimentoj

1.1 en Litovio (raportas P. Jegorovas): E-o estis instruata fakultative en mezlernejo en 1978, 21 studhorojn jare, 1 horon semajne en 27 lernejoj, sed mankis instruistoj. En 1993, post la enkonduko de nova eduksistemo, E-o farigxis elektebla studobjekto (72 lecionoj jare). Preparata estas lernolibro, eldonota de la Ministerio pri Eduko.

1.2 en Italio (raportas Mauxro la Torre): kadre de interkultura edukado, malfermigxis necxeesta kurso por instruistoj. La celo estis unue trejni instruistojn pri lingvoj: aligxis pli ol 1100. En lingvolernado influon havas kaj emociaj faktoroj kaj lingvokapablo. Planitaj estas interretaj auxskultejo/ prononc-ekzemplejo/ lauxtlegejo/ priparolejo/ kvazauxkonversaciejo.

1.3 en Koreio (raportas Lee Nákkee) pri la aplikebleco de la Padernborna sistemo en koreaj lernejoj. La unua fremda lingvo estas la angla (ekde mezlernejo gxis 1996, nun ekde la elementa lernejo). Tamen malgraux multjara lernado de la angla, ne eblas interkomunikigxi, cxar la angla kiel aliaj euxropaj lingvoj, estas tute malsama, kaj instrumetodo, kiu emfazas la gramatikon pli ol ekzercadon de auxdado kaj parolado, ne tauxgas. La angla estas malfacila, cxar la sintakso, precipe la vortordo, estas malsimilaj; la korea lingvo ne havas fonetikan signon; la verboj estas komplikaj, necesas transsaltigi la propran pensmanieron.

1.4 en Auxstralio (raportas Jennifer Bishop) pri la projekto EKPAROLI (Esperanto Kiel Propedeuxtiko al Rapidigo de Orientlingva-lernado kaj Instruado), lancxita en 94 en la sxtato Viktorio, en 3 lernejoj, kie oni instruas nur la anglan. Tiu eksperimento uzis (post kreado) konformajn modelojn por la lingvoinstruado; implikis nespertajn instruistojn de LOTE (lingvo alia ol la angla), taksis inklinojn, opiniojn kaj atingojn de la instruistoj kaj lernantoj.

Kiel uzi tiujn eksperimentojn?

La lernebleco de lingvo fontas en gxia reguleco. E-o estas pli lernebla pro simpleco kaj natureco. Tiam intervenis prof. Mühlhäusler: interese estus kompari E-on kun pigxinaj lingvoj kaj studi la nivelon de la komunikado. Ofte en E-medio, instruado al infanoj tuj nomigxas eksperimento. Tamen mankas sciencaj eksperimentoj, tauxgaj instruistoj kaj studoj pri lingvoinstruado.

Tiu tuta mozaiko estas interesa en si mem, cxar gxi implicas 4 tavolojn:

* instruado de la lingvo

* sciencaj eksperimentoj (faritaj de lingvoesploristoj)

* studoj pri lingvoinstruado kaj tehxnologio (per eldonajxoj, konferencoj,

seminarioj)

* kadraj formalaj projektoj por kunligi la 3 unuajn

Prilabori la kadran formalan projekton, forgesante la revon, sed restante en la realeco:

Komenci informkolektadon por scii, kio estas farenda, kun helpo de ILEI: jam en la lernojaro 97-98 instrui en klasoj, celante precipe la interkulturan edukadon. La konkreta rezulto povas esti ekspozicio surbaze de la korespondaj intersxangxoj.

Starigi triopon por kunordigi la mezuradon. Proponitaj estas Alan Bishop, Duncan Charters kaj Mauxro la Torre, kiuj profesie jam havas tiun studkampon. Ili provos venigi aliajn profesiulojn, neesperantistojn.

Prepari en 1998 dutagan seminarion, kiu okazos dum la UK en Montpellier pri "Modelo de lingvopolitiko kaj interkultura edukado", al kiu ni invitos eksterulojn (respondecas pri la organizado Renée Triolle, pri la programo Mauxro la Torre). Ni esperas tion fari sub la sxildo de UNESKO, kadre de ties programo Linguapax.

Havi dum la lernojaro 1998-1999 plurlandan eksperimenton kun apogo de oficialaj instancoj, kun fina kontrolo en Berlino dum la UK 1999.

Renée Triolle, vicprezidanto de UEA pri Edukado

[* NdlR - Laux la informoj de nia redakcio, temas pri s-ino Irene Janiszewska, West Lake Shore Schools, Suda Auxstralio.]

 *********************************************************

Renato Corsetti

Propede...kio?

Fantomo kuras tra Esperantujo. Temas pri la propedeuxtika valoro de E-o. Verdire temas ne nur pri fantomo, gxi jam akiris la forton kaj solidecon de vera statuo. Pro la graveco de cxi tiu temo por la legantoj de IPR, ni provu iom kritike trakti gxin.

La ideo ke E-o helpas lerni aliajn lingvojn estas tre malnova. Jam en la komencaj jardekoj de cxi tiu jarcento oni interesigxis pri gxi kaj ekfaris eksperimentojn. Gxi akiris vastan ehxon en la lastaj jardekoj precipe danke al la agado de prof-ro Frank en Germanio. Prof-ro Frank havas multajn meritojn, sed inter la plej gravaj, laux mi, estas la fakto, ke li persone ne respondecas pri la enkonduko de la scienceca kaj pedagogieca termino "propedeuxtiko". Li cxiam parolas pri "lern-faciligo". Pri tio fakte temas. Cxu la kono de E-o faciligas la lernadon de aliaj lingvoj?

Cxi-terene la sekvantoj de la ideoj de prof-ro Frank, kaj precipe la "normalaj" esperantistoj, kunmetas aferojn, kiujn oni prefere ne kunmetu. Pro tio ni eble devas distingi malsamajn specojn de "lern-faciligo".

Ekzistas iu "gxenerala lern-faciligo pro kono de lingvoj".

Estas vero (kiel asertas la literaturo pri cxi tiu fako, sed kiel ni mem proprasperte povas konfirmi) ke studado pri iu ajn lingvo altigas la kapablon plustudi aliajn lingvojn. Mi kredas, ke pri tio ni cxiuj povas konsenti. Cetere la subtenantoj de la latina ripetadis tion dum jardekoj, aux ecx jarcentoj. La (neesperantistaj) subtenantoj de dulingveco asertas gxuste, ke dulingvaj infanoj estas meznombre mense pli malfermaj pri lingvoj kaj lingvaj fenomenoj, ktp.

Alivorte, ju pli oni okupigxas pri lingvoj, des pli facile oni lernas aliajn lingvojn. Tio validas por cxiuj lingvoj kaj prilingvaj studoj. Alivorte, hungaro lerninta la latinan poste lernos la japanan pli facile ol unulingva hungaro, kiu neniam lernis fremdan lingvon. Same oni povas diri, ke dulingvulo en la mongola kaj la tagxika lernos la anglan pli facile ol unulingva mongolo.

Cxar E-o estas lingvo inter la lingvoj, mi kredas, ke ni cxiuj povas konsenti ke lernado de gxi efikas facilige almenaux same kiel lernado de iu ajn alia lingvo.

Alia vero, pri kiu cxiuj lernintoj de E-o informas nin, estas ke E-o estas relative facila. Je cxi tiu punkto oni rajtas sin demandi: por kiu? Certe por italoj gxi estas pli facila ol por japanoj. Cxu gxi estas por cxiuj pli facila ol cxiu ajn alia lingvo? Pri tio mi ne kapablas respondi kaj mi ecx suspektas ke ne. Sed certe gxi estas (relative) facila.

Do, se E-o estas lingvo kaj se la studado de iu ajn lingvo donas iun lernfaciligon por poste lerni pliajn lingvojn, oni povas argumenti, ke indas por studentoj lerni E-on prefere ol lerni aliajn pli komplikajn lingvojn.

Oni rajtas argumenti, ke studado de E-o estas unuflanke relative "malmultekosta" el la tempa vidpunkto kaj aliflanke gxi, almenaux kiel aliaj lingvoj, altigas prilingvajn kapablojn.

Ekzistas poste iu "lernfaciligo pro emocioj".

La fenomeno de sukcesa lernado de fremda lingvo estas tre komplika fenomeno. Kelkaj studantoj de la fenomeno malkovris finfine, ke la sinteno de la lernantoj, ilia rilato al la instruistoj, iliaj emocioj pri la lingvo, kiun ili studas, respondecas pri la sukceso almenaux same kiom la instru-metodo.

Alivorte, oni povas provi instrui al vi la uzbekan aux la leceburgan per la plej modernaj metodoj kaj iloj, sed se vi malsxatas tiujn lingvojn, ties parolantojn kaj la instruiston, vi neniam lernos ilin. Tio estas ankaux parto de nia komuna esperantista scio. Multaj el la plej bonaj esperantistoj lernis E-on per acxaj lernolibretoj, kiuj estus konsiderataj de pedagogiaj komisionoj netauxgaj por instrui ion ajn. Tio klarigas, laux mi, ankaux la sukceson de la kursoj por lerni la hebrean en Israelo. Temas ne pri miraklo de la metodo (kiel la instruistoj mem en tiuj lernejo emas kredi), sed pri la granda deziro de la lernantoj lerni por integrigxi, por igxi israelanoj.

En la nuna momento E-o kaj esperantistoj ja havas la entuziasmon por entuziasmigi lernantojn. Kie aliloke oni trovas instruiston, kiu proprakoste acxetas la lastan eldonon de Asteriks kaj donacas gxin al siaj lernantoj, kiu skribas al siaj eksterlandaj geamikoj por trovi korespondantojn por siaj lernantoj, kiu pretas akompani la lernantojn al arangxoj en kiuj la lingvo estas parolata, ktp.?

Cxiuj raportoj pri pasintaj eksperimentoj raportas pri la granda entuziasmo de la lernantoj post la kursoj.

Estas parto de cxi tiu emocia lernfaciligo la fakto ke pro la facileco de la lingvo oni povas efektive komuniki en relative malmulta tempo kun homoj el multaj kulturoj, ktp.

Ekzistas fine "lingva lern-faciligo" aux "lernfaciligo pro la lingvo mem".

Alivorte, se mi jam studis la polan, poste mi povas utiligi miajn sciojn por studi la rusan pli facile ol mia amiko, kiu ne studis lingvon same parencan al la rusa, kiel estas la pola.

Multaj eksperimentoj, interalie tiuj de prof-ro Frank, provis pruvi tion rilate al E-o. Bedauxrinde en cxi tiu lasta speco de "lern-faciligo" E-o havas malsamajn efikojn en malsamaj situacioj. Alivorte oni devas konsideri ne nur E-on sed ankaux la gepatran lingvon de la lernantoj kaj la trian lingvon, kiun ili lernos post E-o.

Ju pli la unua kaj la tria lingvoj estas samaj inter si kaj malsamaj rilate al E-o, des malpli E-o havas lernfaciligan valoron (en cxi tiu mallargxa lingva senco, kiun ni pritraktas nun).

Alivorte, se iu pruvas, ke E-o estas propedeuxtika por hungaroj, kiuj volas lerni la italan, oni ne rajtas el tio salti al la konkludo, ke gxi estas propedeuxtika ankaux por italoj, kiuj volas lerni la anglan.

La suxahila, el cxi tiu lingva vidpunkto, estas multe pli propedeuxtika ol E-o, se la tria lingvo, kiun oni devas lerni, estas la runda.

Do, evitu, se vi same opinias, la disvastigon de la mito pri "absoluta propedeuxtikeco por cxiuj lingvoj" surbaze de "sciencaj pruvoj", "universitataj eksperimentoj", ktp., cxar simple tiuj eksperimentoj, se oni analizas ilin iom proksime, montras, ke efektive ili ne estas tiel pruvokapablaj, kiel bedauxrinde nia movada mitologio provas prezenti ilin (cxu mi diru "sukcesis prezenti ilin"?).

Cxar multaj el la lauxtaj "propedeuxtikistoj" estas okcidenteuxropanoj, kiuj volas komprenigi al la publiko ke E-o estas propedeuxtika por la angla (cxar tiu estas la fremda lingvo, kiun oni nun volas studi), precipe al tiuj mi diras, ke ili estu prudentaj. Gxenerale, pro pure teoria lingva komparo de la angla kaj E-o, mi ne sukcesas kompreni per kio E-o devus helpi italon aux germanon lerni la anglan. Cxu gxi havas fonologian sistemon, mezan inter okcidenteuxropaj lingvoj kaj la angla? Cxu gxi havas fiksitan vortordon kiel la angla? Cxu gxia vorttrezoro...? Ktp.

Tio, tamen, neniel signifas, ke mi subtaksas la homojn, kiuj klopodas instrui E-on en la lernejo, aux ke mi pensas, ke oni ne devas provi instrui E-on en lernejoj. Ecx male. Mi pensas, ke oni rajtas paroli pri la du unuaj specoj de propedeuxtikeco, sed, ke oni devas esti ege prudenta pri la tria.

Mi ankaux ne subtaksas la faritajn eksperimentojn. Mi nur diras, ke ofte, tre bonintece, niaj movadanoj konfuzas eksperimenton, kiu nur celas pruvi, ke post unujara lernado de E-o oni povas paroli gxin, kun eksperimento pri cxi tiu lingva lernfaciliga valoro, kio estas io tute alia ol la fakto, ke E-o estas facila. Krome oni emas tro multe gxeneraligi. "E-o estas propedeuxtika" signifas ofte ke "E-o estas propedeuxtika por cxiuj lingvoj en cxiuj situacioj". Tio ne povas esti vera. Oni ne promesu miraklojn, kiuj poste ne efektivigxos.

Estu fine dirite, ke la kialo de cxi tiu artikoleto estas la verko de Katalin Smidéliusz, hungara instruistino kaj scienca esploranto pri lingvo-instruado, kiu inter la okupigxantoj pri cxi tiu temo estis inter la unuaj, kiuj komprenis, ke oni devas reformuli la tro gxeneralajn asertojn pri propedeuxtikeco kaj ke oni devas analizi la konkretajn kazojn. Sxia verko "Analisi Comparativa del Lessico Italiano Esperanto ed Ungherese a Fini Didattici" (Kompara Analizo de la Itala, Esperanta kaj Hungara Vorttrezoro por Instruaj Celoj) estas eldonita en 1997-a en Milano de la itala eldonkooperativo COEDES. Gxi estas konstruita laux tre rigora metodo kaj gxi provas antauxdiri la lernfaciligan econ de E-o por hungaro lernonta la italan. La verko estas akirebla pere de la normalaj libroservoj, sed gxi estas baze en la itala. Espereble Katalin eldonos en E-o la tutan disertacion: Parto de gxi estas la verko cxi tie menciita.

Renato Corsetti, Colle Rasto IT-00036 Palestrina, Italio, corsetti@itelcad.it

 *********************************************************

El la landoj kaj sekcioj

Albanio

El la jarraporto de la albana ILEI-Sekcio

Kursoj: Okazis lernokursoj nur en Tirana kaj Duress, en ties gimnazioj, teknologia mezlernejo kaj bazlernejo en Tirana. Oni arangxis ankaux kursetojn, duonmemstarajn en grupoj po du-tri personoj en Tirana, Lezhe, Kukes, Peshkopi, Elbasan.

Ekzamenoj: Krom ordinaraj naciaj ekzamenoj, en la elementa nivelo sukcesis cx. 45 personoj. Unuafoje cxi-marte oni arangxis IE de UEA/ILEI gvidata de s-ino Marija Belosxevicx, sekretario de ILEI. Cxe la elementa kaj meza niveloj sukcesis 9 personoj.

Instruiloj: Agim Peraj (Shengjin) anoncis sian lernolibron: 10-lecionan, akompanatan de vortareto. Gjegji Gusho dauxrigas sian laboron pri alia lernolibro.

Propagando: Aperis nova, 7-a numero de la albanlingva bulteno Esperanto Sot (Esperanto hodiaux). Dufoje oni arangxis intervjuadon en la sxtataj radio kaj televido, aperis ankaux pluraj artikoloj en enlanda gazetaro.

Bardhyl Mezini, sekciestro

Auxstralio

El la jarraporto de la auxstralia sekcio de ILEI

1. Membraro - Queensland (2), NSW (1), Victoria (4), Sud-Auxstralio (1), Okcident-Auxstralio (1)

2. Lernokursoj - Somerlernejo de Esperanto en Auxstralio, januaro 13-25-an 1997, okazis en Adelaide, Sud-Auxstralio, proponante kursojn je 4 niveloj. La instruistoj estis s-ro Stefan MacGill (2,4), s-ro Nikola Rasic (3,4), s-ino Jennifer Bishop (2,3) kaj s-ino Vera Pajne (1).

* Somerlernejo de Esperanto inter la 11-24-a de januaro 1998, okazos en Ipswich, Queensland. La programo inkluzivos matenajn kursojn je 5 niveloj kaj kvar ekskursojn. La nova 5-a nivelo provizos al kompetentaj esperantistoj tempon por kunlaborado iliacele kaj por la antauxenigo de E-o en Auxstralio

* La perkorespondan kurson estras s-ino Hazel Green, Queensland. La nombro da novaj aligxintoj al 5 diversaj kursoj por 96/97 estas 37, inkluzive de 1 el Afriko. Ili estas prizorgataj de 11 kursgvidantoj.

* Instruado en elementaj lernejoj okazas en kvar sxtatoj:

- Queensland - The Adventist School, Ipswich - Karakan Kochardy

- New South Wales , Nymboida PS (elementa)- Vaniita Laidlaw

- Victoria , Carrum PS - Jennifer Bishop, 105 gelernantoj en 4 klasoj

- Okcident-Auxstralio, Perth - Montessori PS - s-ino Cheryl Ridout

* Universitato de la Tria Agxo - en Queensland 3 grupoj, en Viktorio 1 grupo.

* Instruado okazas en cxirkaux 16 kluboj tra la tuta lando.

3. Ekzamenoj - S-ro Marcel Leereveld, komisiito pri ekzamenoj de Auxstralia EA kreis tri novajn 3-4 horajn ekzamenojn: bazan, mezan kaj altan, kiel instigojn al lernantoj fari la jam ekzistantajn hejme skribatajn ekzamenojn: elementa, supera kaj klereca. Dum 1997 sukcesis entute 32 personoj en diversaj niveloj.

4. Propagando - La sekcio kontribuos ILEI-rubrikon kadre de la gazeto Esperanto Sub la Suda Kruco, organo de Auxstralia EA. Jam aperis raporto de Jennifer Bishop pri la 31-a ILEI Konferenco. Per ESSK espereble estos varbataj pli da ILEI-anoj.

[Sur la foto: E-lernantoj de elementa lernejo "Carrum", Melbourne. Dum la Tago de Lernejo dum UK ili prezentis skecxon laux Mazi en Gondolando.]

Laux Jennifer Bishop, Estrino de Auxstralia ILEI-Sekcio

Belgio

Georges Sossois (Belgio) sukcesis instrui E-on al kelkdeko da belgaj (franclingvaj) sindikatanoj. Por pruvi la utilon de la lingvo kaj por spertigxi ili nun bezonas kontaktojn kun alilandaj sindikatanoj.

Interesitaj esperantistoj-sindikatanoj bonvolu anonci sin cxe unu el la subaj adresoj. Utilas mencii specialiajxon, funkcion, ktp. Ankaux personoj el landoj kie sindikatoj nur en embria formo ekzistas, estas bonvenaj. Belgaj sindikatoj havas tradicion de asisto en formo de trejnado kaj praktika helpo.

Provizoraj kontaktadresoj:

Posxte: s-ro Germain PIRLOT, Steenbakkersstraat 21, BE-8400 Oostende

Fakse: s-ino Flory WITDOECKT, +32-59-802342

Rete: s-ro Roland ROTSAERT <rotsaert@knooppunt.be>

Roland Rotsaert, Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, Belgio

Brazilo

En la urbo Jundiaí (Brazilo) funkcias dujara E-kurso kun la gvido de Lucas Yassumura. S-ro Yassumura por la unua jaro uzas la metodon de la libro Teach Yourself Esperanto, kiun li tradukis al la portugala lingvo kaj adaptis al la loka situacio. Gxi enhavas bazan kaj meznivelan gradojn, do, post la unua jaro, oni estos preparata lerni E-on ne uzante la nacian lingvon. La duan jaron li dividas en du semestrojn. Dum la unua semestro li instruos per Cseh-metodo, tiel preparante la gelernantojn al la E-mondo. La dua semestro de la dua jaro estos tre specifa por la Spirita Centro kie li instruas E-on. Li formos rondojn por diskuti la moralajxojn de la doktrino spirita, kaj la uzota libro estas La Evangelio laux Spiritismo de la franco Allan Kardec.

La cxiusabatan kurson partoprenas 21 gelernantoj el diversaj soci- kaj kultur-tavoloj. La kurso estas senpaga por ili.

Okazas kurso de Spirita Centro ankaux en la urbo Araraquara, kun partopreno de 15 gelernantoj. Tiu kurso celas nur la ekkonigon de la lingvo kaj eble dauxros 3 aux 4 monatojn. La instruistino estas s-ino Aparecida Ruiz Tagliari, vicdelegitino de UEA.

Informis: Lucas Yassumura <lukasys@ibm.net>

 *******

Legxo malfermas pordojn

Proponi la enkondukon de E-o en publikajn lernejojn pere de legxoj estas strategio kiu povas doni bonajn rezultojn, depende de kelkaj cirkonstancoj.

La e-istoj el la brazila urbo Goiánia, en la provinco Goiás, organizitaj cxe Kultura Esperanta Centro, elektis tiun vojon por antauxenigi E-on en la regiono. Pli frue, en 1993, iniciate de la prezidanto de KEC, S-ro Dilmá Cavalcante Bandeira, kaj kun la apogo de la tiama urba konsilanto Elias Rassi Neto, estis aprobita la legxo kiu "pritraktas la instruadon de la internacia lingvo E-o en la municipa publika reto de edukado". Interese estas, ke la legxo garantias la devigan partoprenon de KEC en la elekto de la instruistoj kaj en la ellaborado de la programo de la kursoj.

Gxis nun la konkretigon de la legxo malhelpis la manko de instruistoj profesinivelaj, tamen, plej laste KEC ekentreprenis programon por solvi tiun problemon. Jam estas unu instruisto, kiu apartenas al la publika reto kaj bone scias E-on.

Surbaze de tiu konkreta situacio, oni ellaboris la projekton "ESPERANTO EN LA LERNEJOJ", por la enkonduko de E-o gxis marto 1998. La projekto prezentas la jenajn celojn:

1) Instrui la lernantaron de la dua fazo de la urbaj lernejoj de Goiánia paroli, legi kaj skribi en E-o.

2) Instigi la intersxangxon inter tiuj lernantoj en Goiánia kaj alilandaj lernejanoj pere de leteroj kaj interreto.

3) Kunlabori por la faligo de la lingvaj baroj ekzistantaj inter la popoloj.

La projekto proponas, kiel unuan pasxon, la enkondukon de E-o en unusolan lernejon, kiu farigxos modelo por la pliampleksigo de la agado. La dua pasxo estos starigo de rilatoj kun internaciaj E-organizajxoj, kiel Kastora Klubo, Koresponda Servo Mondskala kaj Fondajxo Talento. Sekvos la organizado de renkontigxoj, kaj kulturaj arangxoj, cele al aplikado de E-o. Pri la formado de novaj instruistoj de E-o, oni konvinkos instruistojn de la reto mem lerni la internacian lingvon, por gxin instrui flanke de geografio, matematiko kaj aliaj lernobjektoj. Pasxo post pasxo, la esperantistoj el Goiánia klopodos senpravigi brazilan popolan konvinkon, kiu asertas, ke en Brazilo ekzistas legxoj kiuj vivas, kaj legxoj kiuj mortas.

Fabrício Rodrigues Valle, Brazilo

Finnlando

Kunlaborantoj sercxataj

Mi volas fari unuavice por finnlingvanoj multmedian E-kurson (t.e. kun pli da interaktiveco ol cxe la nuna TTT) kadre de prezento de E-o per multmediaj rimedoj. La rezulto aperos en laserdisko (KD). Mi atentos fari la verkon tia, ke eblos facile sxangxi la finnlingvajxojn je alilingvajxoj - kiom eble plej multe estos havebla ankaux en E-o (sur la ekrano preskaux cxiam videblas la butono per kiu oni povas sxangxi la lingvon).

Mi tre bezonas kunlaborantojn. Por la kurso mi sercxas tauxgan lernolibron (ekz. min interesas programitaj E-kursoj) el kiu mi povus konstrui la materialon. La kurso estas la plej laboriga parto de la tuto. De la cetero ekzistas jam io montrebla kaj mi esperas, ke gxi, kiel tia, jam povas utili al io (ekz. montri E-on en foiroj surekrane).

Jen estas cxio, kion mi nun povas sciigi pri la afero. Mi petas monan helpon de EAF, kiam mi havos eblecon montri la verkon kaj estos farinta precizajn kalkulojn pri la kostoj kaj povos bone demonstri la utilecon. La cxefa problemo estas tamen manko de kunlaborantoj, cxu finnaj cxu alilandaj. Matti Lahtinen,

Jyvaeskylae, Finnlando, matlah@sci.fi

Germanio

4-a Printempa Lernejo Internacia (PLI), en la kadro de la 14-a Printempa Semajno Internacia (PSI) - Bonn, 6-13 aprilo 1998

PLI estas speciala arangxo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaux iomete parolas la internacian lingvon. Dum PLI okazas kursoj pri kaj en E-o. La gelernantoj logxos en komunaj cxambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.

Oni arangxos kursojn ankaux por plenkreskaj komencantoj kaj progresintoj. Krome, okazos cxiutagaj Mazi-kursoj por infanoj.

Aligxoj kaj informoj: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr - Ahrweiler. Tel. +49-(0)2641-4885. Rete: psi@esperanto.de

 

Hispanio

Informoj de Hispana Esperanto-Federacio

Nia asocio funkciigis antaux monatoj perkorespondan kurson kiun eblas partopreni ankaux rete. La respondo gxis nun ne estas granda (cx. 20 lernantoj) sed ni estas tre optimismaj, pro la bona kvalito de la materialo kaj la gxenerala funkciado de la afero. Ni sendas la tutan materialon unufoje, kaj poste la lernanto rajtas sendi kiam ajn kaj sen tempolimo la ekzercojn por korekto.

La materialo konsistas el:

- lernolibro de Miguel G. Aduriz

- memproduktita kasedo kun la legajxoj de la libro

- 200-pagxa ekzercaro bazita sur tiu de la libro

- informlibro (la hispana traduko de "La Fenomeno Esperanto" de Auld)

- fina ekzameno kaj atestilo

Krome, gxi inkludas plenrajtan anigxon en la asocio dum unu jaro.

La nuna prezo de la kurso (posxta aux reta) en Hispanio estas 14.900 ESP (minus 10% por junuloj kun ia junulkarto).

Marcos Cruz, vicsekretario

Federación Espańola de Esperanto / Hispana Esperanto-Federacio

Rodríguez San Pedro 13-3-7, ES-28015 Madrid - Tel./Fax: +34-(9)1-4468079

http://home.adv.es/esperanto - esperanto@adv.es

Irano

E-instruado en irana universitato

En Irano E-o envicigxos cxe specialaj fakoj, kiel aliaj fremdaj lingvoj studataj, kiujn studentoj en universitatoj rajtas elekti por siaj studoj.

Pri tio parolis Prof. M.H. Saheb-Zamani (honora membro de UEA kaj ILEI) la 18-an de junio 1997 en Tehrano, cxe irana universitato nomata "Shahid Beheshti" (plej granda kaj grava enlande), kiam li malfermis la 142-an E-kurson dum sia cx. 25-jara E-instruista vivo.

Prof. M.H.S ekinstruis en tiu cxi universitato antaux 6 jaroj, kaj nun li gvidas sian 29-an kurson cxi tie. Kelkajn kursojn li gvidis private, por la profesoroj kaj estraranoj de la universitato. Oni plene fidas lin, ja li havas multe da spertoj ankaux pri aliaj sciencaj kampoj, kiel psikologio, lingvistiko kaj literaturo. Li estas fama verkisto pri homaj, psikologiaj malfacilajxoj, krome li esploras teozofion. Krom cxio cxi li estas unu el la plej grandaj propagandantoj de E-o, kiu persiste celas oficialigi E-on en sciencaj centroj, kiel universitatoj, lingvaj institutoj kaj akademioj.

Ankaux la edzino, s-ino Sedigi Saheb-Zamani helpas lin arangxante perfektigajn E-kursojn, tradukante el E-o en persan lingvon kaj inverse, partoprenante E-kongresojn eksterlande kiel la irana cxefdelegito. (SXi estas la unua virino, kiu gajnis cxefdelegitecon en Azio.)

Laux M.H.S. estas tre grave por la disvastigxo kaj oficialigxo de E-o, ke la instruejoj kaj sciencejoj rekonu kaj apliku gxin.

Menciindas, ke la 65-jara profesoro ecx nun, kiel emerito, gvidas 6 kursojn semajne en la universitato kaj en la Irana E-Centro. Estas interese, ke li instruas samtempe lernantojn, kiuj kelkfoje ecx gimnazian diplomon ne havas, kaj aliflanke, en la universitato altgradajn profesorojn. Sed ili cxiuj - helpe de la toleremo de la profesoro - trankvile dauxrigas E-kursojn.

[Sur la foto: profesoro M.H. Saheb-Zamani instruas E-on en la Universitato "Shahid Beheshti". La foton faris Naser Asgar-Zadegan]

Laux la informoj de Mojtaba Kheir-Khah

37, K. 135, 10 Metry Dowom, Javadieh, IR13657 Tehrano, Irano

Italio

Freneza galopado sur gramatika tereno

(raporto de Fedora Redell pri la aprila Triesta Seminario)

Kiu sin taksas sperta instruisto kaj bona Esperanto-parolanto, devus iam cxeesti Seminarion sub gvidado de Katalin Smidéliusz. Celo ja ne estas malkovri, kian sci-nivelon pri gramatikajxoj oni atingis, sed gxuste testi siajn konojn, por ke eligxu el tiu testado la instigo dauxre kaj konstante strecxi al pliperfektigxo. Estas fakte bedauxrinda realo en Esperantujo,ke tiu, kiu finas duagradan kurson, jam opinias esti atinginta suficxan kapablon por transdoni al aliaj la lernitajxojn. Pri tio mi certas, cxar ankaux mi faris - tiutempe - similan mispasxon: post sukcesa triagrada ekzameno, tuja atako de la instrukampaj viktimoj - kompatindaj novlernantoj. Ja ne suficxas entuziasmo, ne suficxas memfido, ne suficxas teoriaj konoj: instruisto devas posedi multe pli.

Tritaga bombado intensa, preskaux senhalta, cxar ecx la tiel diritaj teo/kafo-pauxzoj estis motivo kaj momento por lerni, por kompari, por kompreni kiaj kaj kiomaj mankoj estas en la propra Esperanto-provizejo. Cxiuj seminarianoj estis bone konataj esperantistoj, kompetentaj, aktivaj en la poresperanta agado, oftaj partoprenantoj de kongresoj, renkontigxoj, konferencoj ktp. do, homoj bone regantaj la lingvon, plejparte spertaj instruist/ant/oj: sed kiom da duboj vekis en cxiuj Katalin, kiom da gramatikaj eraroj aperis en la diversaj testoj, kiom da malperfektajxoj ecx en banalaj situacioj!

Kompreneble cxio cxi estas opinio de la subskribinto, eble la impresoj de la aliaj estas tute malaj kaj malkonsentaj. Estus interese koni ankaux aliajn komentojn. Pri la Seminario restis en mi nuraj pozitivajxoj, cxar kun granda gxojo mi bonvenigis la kompareblecon, la jugxon kaj kritikon pri miaj malkorektajxoj, la senkompatajn batojn (diable! kiom da!) kiuj preskaux detruis tiun memfidon pri mia suficxa kompetenteco rilate Esperantan gramatikon. Sed - kiel jam dirite - la tuto bone efikis, cxar pli granda farigxis la deziro serioze progresi gxis - se ebla - tutperfektigxo.

Do, dankon al eksterordinara instruistino, plene meritanta tiun "ist", dankon al komencantoj, niaj kobajoj, dankon al seminarianoj: cxiuj kontribuis al sukceso de neforgesebla tritaga galopado sur senfina Esperanto-prerio!

Piednoto: Cxu la Itala Instituto de Esperanto, kies prioritata tasko estas gxuste zorgi pri la plibonigo de la instrumetodoj de italaj instruistoj, ne opinias tauxga la organizadon de similaj seminarioj, regule cxiujare, por ankaux povi kalkuli pri iu bone difinita kvanto de vere profesiaj kurso-gvidantoj? Se tion gxi iniciatos, tutcerte la partoprenontoj estos multe pli nombraj ol en Triesto.

laux La Eta Gazeto 5/97

Jugoslavio

[Jen fresxaj informoj el la septembra numero de InfoSEL - Informilo de Serbia Esperanto-Ligo. La informojn elektronike sendis Renato Petrovic]

E-lernejo en Teslicx

La Unua E-Lernejo en Respubliko Serba okazis de la 12-a gxis la 20-a de julio 1997, en la banloko Banja Vrucica cxe Teslicx, organizite de la Esperanto-Ligo de Respubliko Serba. En la programo de la lernejo estis dauxriga kurso, fakte preparkurso por la ekzameno B. La kurson partoprenis 12 membroj de la societoj el Banja Luka kaj Teslicx, kiuj antauxe finis A-kurson. La kurson gvidis Borisxa Milicevic kaj Radojica Petrovic laux la plano kaj programo de Esperanto-Instituto Beograd. Ses instruhoroj tage estis plejparte plenigataj per intensa lingvotrejnado kun la celo kapabligi la kursanojn por korekta parola kaj skriba lingvouzo. Post la gramatik-traduka metodo, laux kiu ili estis instruataj en la A-kursoj, ili konis elementojn de la lingvo, sen aktiva scipovo. En cxi tiu kurso ili kapabligxis legi Esperantajn gazetojn kaj librojn, verki mallongajn eseojn kaj interparoli Esperante, al kio aparte kontribuis la partopreno de esperantistino el Japanio - Kikusxima Kazuko (Krizantemo) en la lastaj tri tagoj. Grava parto de la instruhoroj estis dedicxita al historio kaj kulturo de la Internacia Lingvo, kaj iomete al metodiko de E-instruado. Tamen, fine de la lernado estis organizita nur A-ekzameno por tri gejunuloj el Teslicx, kiuj antauxe ne havis A-diplomon, kaj cxiuj 12 gekursanoj dauxrigos la preparojn por la ekzameno B, kiu estos arangxita okaze de La Dua Renkontigxo de Esperantistoj en Respubliko Serba en la dua duono de septembro en Banja Luka.

Kvankam la lernejo en Teslicx ne plenumis la planon de la organizantoj lauxamplekse kaj laux nombro de partoprenantoj, konsiderante la socian kaj ekonomian staton en Respubliko Serba kaj la malfacilajxojn kiujn havis la organizantoj, gxia plej grava sukceso estas, ke gxi okazis. Laux la efiko cxe la partoprenantoj, laux la reehxo kiun gxi havis en gazetaro kaj televido kaj laux la atento, kiun gxi vekis cxe auxtoritatuloj, gxi signifas gravan eventon en la evoluo de la movado en tiu nova sxtato post kelkjara sukcesa organizado de A-kursoj en Banja Luka, Teslic, Prijedor kaj Kozarska Dubica, renkontigxoj, eldona, propa-ganda kaj aliaj aktivecoj. Kun la organizaj spertoj akiritaj cxe la unua sesio kaj vekita interesigxo de la estraroj de la banloko kaj de la komunumo kie gxi okazis, la lernejo havas sxancon farigxi tradicia arangxo kun pli nombraj partoprenantoj kaj pli ampleksa programo (la cxefa: A, B kaj C kursoj, kaj akcesoraj: E-biblioteko, lingvaj konsultejo kaj kvizoj, tradukista laborejo, metodika kaj organiza konsilejoj).

La lernejo en Teslicx altiris du eksterlandajn vizitojn: de trimembra delegitaro de la Junulara Konsilio de Svedio, kaj de la japana esperantistino jxurnalistino Kikusxima Kazuko. Ambaux vizitoj vekis konsiderindan atenton de auxtoritatuloj kaj amaskomunikiloj en Banja Luka kaj Teslicx montrante praktike, kiom grava povas esti E-o en solvado de la plurjara izoliteco, kiun la nova sxtato travivas en la internacia komunumo. La delegitaro el Svedio, kiu vizitis Respublikon Serban kaj Muzulman-Kroatan Federacion por esplori eblecojn de kunlaboro de junularaj organizoj de Svedio kaj Bosnio, ecx ne estis esperantista, sed ilia gastiganto en Respubliko Serba estis la organizajxo de esperantistoj kiel unu el la plej aktivaj organizajxoj okupigxantaj pri junularo. En oficialaj akceptoj cxe auxtoritatuloj kaj en intervjuoj por gazetoj kaj televido, kaj dum senperaj viglaj interparoloj kun neevitebla kunkantado, (kompreneble anglalingvaj, kun junaj esperantistoj), ili klare esprimis sian konvinkon ke esperantistoj povas kaj devas doni ekzemplon kaj helpi al internacia kunlaboro ankaux de neesperantistaj junularaj organizajxoj.

Radojica Petrovic

Kroatio

Someraj Esperanto-Kursoj en Kroatio

Istrio estas la cxemara regiono en Kroatio, kie dum kvar kontinuaj someroj okazas E-kursoj organizitaj de Visxnja Brankovicx el Trieste, kunlabore kun Kroatia Esperanto-Ligo. Dum la antauxaj jaroj la kursoj okazis en la urbeto Grožnjan, fama pro siaj multaj muzikaj arangxoj, cxi-jare la kurso gastis en la urbo Motovun. La kursanoj venis el Argentino, Italio, Britio, Kroatio kaj Hungario, instruis Spomenka Sxtimec. La kursanoj en progresiga E-kurso havis unikan okazon sperti la plej apartan E-komunumon, tiun de E-on parolantaj familioj: en la samregiona urbo Savudrija paralele kun la internacia E-kurso feriis dudeko da E-gepatroj kun siaj infanoj. La partoprenantoj de la du arangxoj reciproke vizitis unu la aliajn kaj intersxangxis prelegantojn. Estis unika okazo, ke la lernantoj tuj vidu kiel funkcias E-o kiel la hejma lingvo. Multaj ekskursoj en la regiono al la marbordo kaj la landinterno helpis plezurigi la cxeestantojn.

Post la kurso en Motovun ekde la 9-a gxis la 15-a de auxgusto Spomenka Sxtimec instruis Esperantan literaturon en sia bieno en la vilagxo Hrasxcxina-Trgovisxcxe por kursanoj el Britio kaj Italio. La lecionoj estis ligitaj al la rolo de la virino en la Esperanta literaturo. La kursanoj uzis la librojn el la Biblioteko Rotkvicx, kiun S. Sxtimec heredis de la kroata akademiano, Ivo Rotkvicx, por la biena biblioteko. Ankaux tiun kurson organizis Visxnja Brnkovicx kunlabore kun Kroatia E-Ligo.

Kunkalkulante ankaux esperantistojn kiuj ne lernis, sed nur kolektive ripozis velante sur la velsxipoj inter Zadar kaj Dubrovnik, en la someraj E-arangxoj en Kroatio partoprenis 160 E-parolantoj el 15 landoj. Vere ricxa estis la Esperanta somero en Kroatio.

Spomenka Sxtimec

Rumanio

Pasxoj al progreso - [mallongigita teksto - NdlR]

[...] Inter la 14-a kaj 23-a de julio 1997 okazis en Bixad la 1-a Somera Lernejo "Esperanto + Informatiko". La sukceso estis plena, cxar niaj gelernantoj neniam povis uzi pli frue komputilojn. La interesigxo estis tiom granda, ke en kelkaj vesperoj ni devis la infanojn "forpeli" hejmen, cxar ili dauxre restis apud la komputiloj ankaux post la fino de la tagordo.

La 10-tagajn, somerajn interlernejajn kursojn partoprenis 45 lernantoj el du urboj kaj kvin vilagxoj. Pri ili zorgis teamo de 13 instruistoj: 4 por informatiko, 3 por E-o, 2 por geografio kaj ekoturismo kaj la aliaj kiel helpantoj. Krom la menciitaj studobjektoj, la programo enhavis promenadojn, ekskursojn, ludojn, kulturajn kaj sportajn agadojn. Cxio cxi en belega montpejzagxo, ricxa je mineral-akvaj fontoj, fresxa kaj forta aero, diverseco de sovagxaj naturanguloj, kien ankoraux ne penetris la mediopoluado.

Ni havis gasto-instruiston, malnovan amikon, s-ron Ton Verwoerd. Per multaj didaktikajxoj, kiujn li kunportis en sia peza valizo, per multe da amo kaj per sia originala instrumetodo li entuziasmigis la infanojn lerni E-on.

Post 10-taga, strecxa sed gaja programo ni fermis la kursojn per bela tendar-fajro. Gxuste en tiu momento alvenis en Bixad du aliaj lertaj geesperantistoj: Dominique kaj Jean-Claude Thumerelle, instruistoj el Belgio. Jean-Claude ricevis la honoron ekbruligi la tendarfajron: tiel komencigxis la kultura programo kun kantoj, dancoj, ludoj, premioj kaj granda gxojo. Cxeestis la gepatroj, la geinstruistoj kaj la komunumestro, kiu gratulis la organizantojn, salutis kaj dankis al la gastoj por ilia cxeesto.

Dum la amika kunveno post la fermo de la tendaro kune kun la komunum-estro Gábor Balogh, ni debatis la ideon pri eblecoj enkonduki E-on en la socian vivon de la du komunumoj: Bixad kaj Heemskerk. Se tio realigxos, certe gxi estos nia plej granda venko.

Jen, montrigxas, kiel bona internacia kunlaborado, je la nomo de amikeco, je la nomo de bono kaj amo, je la nomo de paco kaj interkomprenigxo, povas naski mirindajxojn. Al nia sukceso plene kontri-buis Bertil Andreas-son, kiu akiris por ni subvencion. Li farigxis honora gasto de nia klubo. Pere de lia helpo ni povis inviti E-grupon de 4 etuloj kaj du instruistoj el la mal-proksima urbo Turda, kaj aliajn infanojn el 5 vilagxoj senpage parto-preni niajn somerajn kursojn. Cxu ni devas demonstri pluse kiel povas funkcii efike la internacia solidareco? Kie ekzistas emo, amo kaj volo, ekzistas ankaux pavimitaj vojoj. Al cxiuj, kiuj kontribuis al nia sukceso, ni dankas elkore kaj atendas ilin kiel honorajn gastojn en Bixad.

Kun pli gajaj koroj, la infanoj el Bixad estas decidintaj esplori plu la vastan teritorion de Esperantio. La sekva haltejo estos Kastelo Grésillon, kien ni estas invititaj por la printempa infana renkontigxo. Ni scias, ke en la mondo ekzistas multaj grupoj kiel ni. Al cxiuj ni rekomendas kuragxon, esperon kaj dauxran agadon, la sukceso certege alvenos.

[Surfote: M. Trifoi parolas pri la historio de la E-Klubo en Bixad dum la Somerlernejo] Mihai Trifoi, Esperanto-Klubo Bixad, Rumanio

Rusio

Altlerneja instruado progresas

Laux mia pritakso en Ruslando pri instruado de E-o sporade okupigxas 35 gxis 40 personoj. La precizaj kvantoj de la kursoj, kursanoj ktp. ne estas konataj, sed mi esperas ordigi tion kune kun aktivigo de la Ruslanda sekcio de ILEI. Tial mi povas kompetente raporti nur pri tio, kion oni faras en Moskvo, ecx pli konkrete, kion mi faras en la sfero de la instruado de E-o kaj kiel agas MASI (Moskva amikaro de studantoj kaj instruantoj-esperantistoj) en la studenta agado.

Moskvaj altlernejoj

Ekde septembro 1996 dauxras instruado de E-o en du moskvaj universitatoj: Sxtata industria universitato (GxGIU) kaj STANKIN.

En STANKIN la kvaran semestron lernas E-on 10 studentoj de la tria lernojaro, kaj 12 studentoj de la dua lernojaro lernas la unuan semestron.

Ambaux grupoj estas specialigitaj kaj apartenas al la fakultato "Rustan" -substrukturo de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino (AIS). En 1997 E-on eklernos ankaux studentoj de la unua lernojaro.

En GxGIU dum la auxtuna semestro E-o estis instruata en kvin grupoj, sume al 62 studentoj de diversaj fakoj. En la vespera pagata kurso lernas ankoraux kelkaj studentoj de GxGIU kaj de la Universitato Bauman. Instruas Irina Goncxarova.

Sekcio de ILEI

Ruslanda sekcio de ILEI ekzistas ekde somero 1994. Nun gxi havas 24 anojn. La informilo de la sekcio estas Pagxoj pri instruado, aperanta suplemente al Eksciu, ke. En 1995 R. Petuhxova kaj en 1996. L. Medvedeva partoprenis en la konferencoj de ILEI. Irina Goncxarova instruis E-on en KEF (Kultura E-Festivalo) en Danio.

Aperis reala bazo por pli serioze trakti la sekcion kaj konformigi gxian ekziston al la celoj de ILEI, kiuj malsimilas al la kutima imago pri instru-metodika laboro de la instru-metodikaj komisionoj de nia landa asocio.

laux Irina Goncxarova

Usono

Pasporto al la Tuta Mondo

La unuaj kvar lecionoj de la serio por instrui E-on televizie pretos antaux la fino de la jaro 1997. Antauxmendoj de la unuaj kvar lecionoj kostas 85 USD, kaj antauxmendoj de la tuta serio de 15 lecionoj ankoraux kostas nur 300 USD. La rolantoj venas el ses landoj: Patro - Miko SLOPER (Usono)

Patrino - Leonora TORRES (Meksikio)

Filo - Stephen BODDINGTON (Britio)

1-a Filino - CHIEN Mingchi (Cxinio)

2-a Filino - Jennifer KORP (Usono)

Gasto - Gi MENAHEM (Usono)

Raportisto - SYOZI Katsunori (Japanio)

Butikistino - Vesna Rogulja HEYMAN (Kroatio)

Detektivo - Steve WAGENSELLER (Usono)

La serio uzos la plej modernajn teorion kaj teknikojn de lingvoinstruado. La gxisfunde strukturita kaj zorge prilaborita lernosistemo konvinkos profesiajn instruistojn kaj fakulojn, ke ankaux esperantistoj kapablas krei, ne nur adapti, tauxgajn instrumaterialojn.

Cxe la Adelajda UK la Estraro de UEA decidis auxspicii la projekton; kaj E-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) nun petas kiom eble plej multe da donacoj kaj antauxmendoj, por ke la sekvaj kvin lecionoj estu filmitaj somere 1998.

Cxiuj kontribuintoj de minimume 500 USD estos agnoskataj surekrane. Sendu la monon por antauxmendoj kaj/aux donacoj al: ELNA-Vidbenda Projekto, Box 1129, El Cerrito CA 94530 Usono, aux al UEA (konto nmvm-n), Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Petojn por plia informo aux demandojn direktu al: Lusi Harmon, Komisiito de ELNA, 2389 Thackeray Drive, Oakland CA 94611, Usono. Tel. 1-510-531-8393 - Telefaksilo 1-510-531-0152 - lusiharmon@aol.com

Zairio

La direktoro de la privata lernejo Muanga de Kinshasha, prezidanto de Zaira Esperanto Rondo, informas pri la komenco de E-kursoj en tiu lernejo kaj petas studmaterialon kaj korespondkontaktojn. Sendu leteron al: Zaira Esperanto Rondo; Av. Bongolo, 10, YOLO-Nord 3 · B.P. 6055-KINSHASHA VI. Zaire.

**************************************************************

YAMAGUTI Sin'iti

Mia provo instrui Esperanton al mia filo

Kiel eblas denaska esperantisto?

1) profilo de mia familio

Mia familio konsistas el 4 personoj; patro (65 jaragxa), edzino (24), filo (2, nomo: Satiya) kaj mi mem (38). Mia edzino (nomo: Song Hong) devenas el Cxinio kaj parolas iom(ete) E-on. (Fakte danke al E-o kaj e-istoj en Cxinio ni konatigxis kaj sukcesis geedzigxi. Tiusence E-o estas edzo-peranto gxuste en nia kazo.) Sxi nun suficxe kapablas paroli la japanan, sed iom post iom forgesas E-on, bedaux-rinde. Mia patro tute ne scipovas E-on, ecx ne interesigxas.

 

2) lingva situacio en mia familio

Kompreneble, estante en Japanio, la dominanta lingvo estas la japana. Kiam komence de la geedzigxo mia edzino tute ne sciis la japanan, la sola lingva ponto inter ni estis E-o. Miaflanke ankaux mi iom post iom forgesas la cxinan, kvankam antaux la edzigxo mi pasie lernis gxin. Tio sxajnas neevitebla fenomeno cxe internaciaj geedzoj cxi tie en Japanio, kie logxas cxirkaux 10 paroj internaciaj, kiom mi scias. Ili plejparte komunikas japane (estas tamen escepto). Mia filo post la naskigxo estas alparolata en 3 lingvoj: de la avo japane, de la patrino cxine, de mi Esperante.

3) kial denaska esperantisto?

Kiam mi estis juna (studento), mi estis kritikema al denaska e-isto. Kial?

a) E-o estas por cxiu popolo egale facila kaj malfacila, por ke gxi estu neuxtrale homa lingvo. Se ekzistas certa nombro da denaskaj esperantistoj, tio alportas privilegiiton inter la esperantistaro. Cxar, miaopinie, preskaux cxiuj lernas E-on memvole kaj (eble) pene. Sed denaskaj esperantistoj ne bezonante tian klopodon, kian spertis ordinaraj esperantistoj, parolas tre (tro) rapide kvazaux masxinpafilo, tio en kelkaj okazoj donas embarason kaj konfuzon inter (plejparte maljunaj) komencantoj kaj ecx progresintoj, kiuj tamen ne havis suficxan okazon de E- parolado.

b) Ni, ordinaraj esperantistoj, lernadis E-on kun certa celo aux motivo: cxu pro simple lingva intereso, cxu pro pacamo, cxu pro inklino al interna ideo... (sed ne pro komerca profito, mi kredas, cxar nun E-o ne donas monon kaj laboron, male, postulas monon kaj laboron!) Sed denaskaj esperantistoj ne havas motivon, nek celon, cxar ili lernis sen konscio kaj intenco. Tio alportus devion aux herezon en E-movado, kiu estas heredata kaj evoluigata de esperantistoj, kiuj sin oferis por alta idealo de E-o. Denaskaj esperantistoj ne havante tian idealon ne interesigxas pri la movado, nur utiligas gxin por sia propra emo.

c) Aliflanke, oni povas diri, ke denaskaj esperantistoj estas viktimoj de gepatraj esperantistoj. Ili estas devigataj paroli E-on spite sian propran intereson. Ili foje farigxas ridindajxo kaj strangulo fare de cxirkauxaj infanoj, kiam ili senkonscie elbusxigas nekomprenatajn vortojn.

Jen estas tri cxefaj argumentoj, kiujn mi havis, kontraux la valoro de denaskaj esperantistoj. Mia opinio nun aliigxis. Mi cxi tie nur simple aludas; cxio dependas de evolu-stadio de E-movado. Se E-o volas kaj devas estigxi vere internacie vaste uzata lingvo, gxi nepre devas enhavi certan nombron de nature parolantaj esperantistoj iom post iom forgesantaj sian idealon, kiu tamen almenaux en la nuna tempo ne estas forgesinda. La idealo de E-o estas du flankoj de glavo: unuflanke motoro kaj aliflanke balasto.

4) Kiel mi instruas Esperanton al mia filo?

Cxar en la nuna tempo ankoraux absolute mankas lerniloj por etaj infanoj, mi nur pere de cxiutaga interparolo instruas E-on. Sed tion iom helpas "Mil unuaj vortoj en Esperanto". Mia filo lastatempe tre interesigxas pri bildlibroj, ofte postulas legadon (ne legadon en la vera senco de la vorto, sed montradon). Do la plej ofta frazo de mia flanko estas Kio estas tio (cxi)?. Mi provis uzi ankaux vidbendon fame konatan Mazi en Gondolando. Sed gxi ankoraux ne tauxgas por li konsiderante lian agxon. Per tia procedo, nun mia filo scipovas dekojn da Esperantaj vortoj kaj ecx kelkvortan frazon, ekz. Auxto ne 'stas cxi tie ("ne 'stas" estas kripligo de "ne estas"). Se temas pri kompleta frazo, kompreneble li parolas la japanan plej bone, sekvas la cxina, kaj E-o lastavice, kion oni povas kompreni laux tempolongeco de intertusxo; nome kompare kun patrino kiu estas hejme, patro (mi) laborante tage ne povas suficxe ofte kontakti sian infanon.

Jen kelkaj problemoj:

a) Infanoj edukataj en pluraj lingvoj ofte intermiksas ilin. Ankaux mia filo ne estas escepto. (ekz. "dormo nai" t.e. "mi ne volas dormi": "nai" signifas "ne"). Sed tia intermikso estas ne pli ofta ol nia antauxsupozo. Mi povas diri, ke li distingas tri lingvojn; nome kun la avo li parolas japane, kun la patrino cxine, kun mi Esperante, kvankam ne perfekte.

b) diferenco de fonetika sistemo inter tri lingvoj malhelpas posedi auxtentikan prononcon de la koncernaj lingvoj. Mia edzino rimarkis, ke lia cxina lingvo estas iom japan-odora. Eble estante en Japanio en lian orelon enfluas nekontrauxstareble multnombraj japanaj vortoj, lian cerbon iom post iom ekregas japanlingva fonetika sistemo. Mi kiel nedenaska esperantisto, parolas E-on kun prononco inklina al la japana, sed klopodas prononci kiel eble plej ekzakte. Tio foje donas strecxon al mi.

c) Mia filo en certa kazo insiste rifuzas E-on. Al miaj demandoj ekz. "Kiom agxa vi estas? Kio estas via nomo?" li persiste respondas "agxa nai" "nomo nai". Ne grava, sed interesa fenomeno. Kialon mi ankoraux ne komprenas.

d) La plej grava problemo estas, ke al li mankas amikoj esperantistaj. En tiu cxi mondo li konas nur unu esperantiston, nome sian pacxjon. Estonte povas ekesti konscio cxe li, ke E-o estas tre speciala lingvacxo, kiun amas nur pacxjo. Mi konas unu infanon, kiu edukite parte en E-o nomas gxin "lingvo de pacxjo" kaj hezitas uzi gxin antaux publiko ecx en esperantista kunveno. Cetere mi konas denaskajn esperantistojn, kiuj en sia infaneco bone parolis E-on sed kun kresko iom post iom forgesis. Do la tuta problemo dependas de nuna edukado, kaj nepre dezirinda estas kunludanto esperantista (plenkreskulo ankaux bone).

5) resumo

Mia filo estas ankoraux nur 2-jaragxa, do ne trovigxas suficxaj materialoj menciindaj. Sed laux gxisnuna sperto mi kaptis iusence memfidon por eduki lin Esperante, kvankam mi komencis iom timeme. Instruo de E-o al propra infano ne bezonas speciale altan lingvokapablon, kiel oni supozas. Mi mem ne havante suficxan vortotrezoron, cxiam renkontas okazon, ke mi ne scias kiel nomi koncernajn objektojn en E-o. Tiam mi sercxas alian esprimon kaj poste konsultas vortaron. Tio helpis ricxigon de mia E-o. "Instruo kreskigas ne nur instruaton sed ankaux instruanton". Tiu cxi maksimo ankaux validas en mia kazo.

 

Apendico

Tiu cxi manuskripto estis preparita por "la seminario de Donghua Esperanto-Domo en Cxinio", kiu okazis la 11-13-an de julio, 1997. Mi mem ne cxeestis, sed sendis retposxte mian manuskripton laux postulo de la organizanto. Poste mi ricevis rekomendon, ke ne nur mi sed ankaux mia edzino uzu E-on, kiam ni kunestas kun la filo. Sed ni evitas tion, ne povas sekvi la rekomendon. Jam antaux lia naskigxo ni diskutis pri divido de rolo rilate la lingvouzon. Nome, mi cxiam parolu E-on antaux li, mia edzino cxiam la cxinan, sed inter ni la japanan, sed ne E-on. Tia divido estas absolute necesa por ne alporti konfuzon en lian cerbon. Sed kial ni uzas la japanan anstataux E-on? Du kialoj estas.

a) Mia edzino parolas E-on ne tre bone. Mi timas doni malperfektan lingvon (lingvacxon) al li.

b) Kiel jam menciite, cxi tie en Japanio la dominanta lingvo estas la japana. Se ni gepatroj ne uzus la japanan, tio estus kontrauxnatura ago. Li devos paroli la japanan ekster la familio. Ni ne volas, ke li farigxu ridindajxo kaj estu nomata strangulo fare de cxirkauxantoj. En Japanio bedauxrinde trovigxas tendenco ekskludi heterogenan elementon malsame kiel en Euxropo, kie diversaj elementoj nature kunekzistas.

YAMAGUTI Sin'iti

Tutihara 3-205, Tenpaku-ku, Nagoya-si, JP-468,

rete: syam-z@wa2.so-net.or.jp

********************************************************

YAMASAKI Seikô

Pri ekzamenoj de UEA/ILEI

Mi intencas, kiel direktoro de la komisiono de la Akademio pri landaj institutoj, fortigi la rilatojn kun ILEI kaj jam komencigxis unuaj kontaktoj (tra

s-ino Belosxevicx). Tiu cxi eseeto estas mia persona penso, ne oficiala, por instigi diskuton.

Sxajnas ke ekzamenoj en Esperantio estas subjektivaj. Oni pensas ke tion kaj tion kandidatoj al la elementa sxtupo devas scii, sed kial? Oni ne povas klarigi la kialon al alia. Pli bone estus ke oni unue taksu ies nivelon per nombro, kiun oni povus uzi kiel unu el la bezonataj kondicxoj por certa posteno, ekz. tiu de instruisto en elementa kurso. La poento mem estas neuxtrala kaj estas uzata por diversaj bezonoj. La tasko estas do starigi sistemon por taksado.

La tipa procedo estus jena:

Supozu, ke en iu ekzameno poentoj de la kandidatoj estas kompare pli malbonaj ol en la lasta. La preparintoj de la demandaro pensas ke tiu cxi estis tro malfacila kaj decidas ke en la sekva fojo oni plifaciligu gxin. La kialo tamen povas esti en la relative malalta nivelo de la kandidatoj. Oni analizas la cirkonstancon kaj konkludas ke cxi tiu ekzameno okazis iom proksime al la lasta, en kiu multaj sukcesis, tiel ke restis por la jxus okazinta relative malaltnivelaj ktp. Tiamaniere, oni ne povas precizigi kiom kontribuis la faktoro malfacileco kaj kiom tiu de la nivelo de la ekzamenatoj.

La idealo estas havi demandarojn ekzakte egale malfacilajn. Sub tiu kondicxo, la sama persono gajnus la saman poenton, kiun ajn demandaron li trairas. Kiamaniere oni povos atingi tiun celon? Oni facile povas atingi tiun rezulton uzante ununuran demandaron. Tio tamen havas fatalan difekton: ekzamenotoj tra la mondo studos gxin tiel ke la efiko de studado nuligos la fidindecon de la testo.

Oni do devas elimini diferencon en malfacilo de suficxe granda nombro da demandaroj.

Se ni prenas averagxan poenton (aritmetikan mezumon) de diversaj testoj, kaj se la populacio de la ekzamenatoj estas suficxe granda, iu gajninta la mezuman poenton, ni diru ekz. 50, gajnos la saman en aliaj demandaroj. Por mezuri la devion for de la mezumo, oni kutime uzas la normalan devion. Ni nomu la poenton rezultantan el tiu cxi metodo provizore "devia valoro". Tiu metodo estas vaste uzata por abiturientaj testoj en multaj landoj, sed en Esperantio, sxajnas ke ecx tio ne estas praktikata.

La fina celo estas prepari kiom eble plej grandan nombron da demandaroj kun egala malfacilo, t.e. algxustigi demandarojn tiel ke proksimigxu unu al alia la aritmetikaj mezumoj de iliaj absolutaj poentoj kaj la normalaj devioj. Por tion fari, necesas tempo kaj peno. Maldetale, la gxenerala konturo estus kiel sube montrata.

a) Unuigi la konsiston

Oni unue devus unuformigi la konsiston, aux strukturon (kiajn erojn havu la demandofolioj) de tutmondaj demandaroj, alivorte, unuecigi la konsiston kaj la kvantajn parametrojn de la demandoj, t.e. certa nombro da vort-rilataj demandoj, alia da sintaksaj, alia da auxdkapablo ktp por faciligi la laboron de algxustigo. Oni devus palpi la vojon, ripetante revizion dum la unua stadio, sed kiam unufoje gxi estos tiel decidita, oni ne plu sxangxu la konsiston.

b) Poentodono per normala devio

Oni uzu saman demandaron multfoje, tiel pligrandigante la populacion. Nature, profitas tiuj kiuj havas informon pri certa demandaro elde tiuj kiuj jam subiris la saman. Ne estas konsilinde uzi saman demandaron en proksimaj regionoj, ekz. Euxropo. Tiu cxi maljusteco estas neevitebla en la unua stadio de nia laboro. Oni ne donu al la rezulto oficialan karakteron. Oni ne publikigu la demandarojn. Cxiujn demandofoliojn oni reprenu. Oni ne publikigu gxustajn respondojn. Se oni havas suficxe multajn demandarojn, oni povas redukti la efikon de studado.

c) Samniveligi la malfacilon de demandaroj Paralele kun b., oni provu c.

La celo: samgradigi iom post iom absolutajn poentojn de demandaroj diferencaj per substituo de unuopaj demandoj.

Oni anstatauxigas malfacilan demandon per pli facila, kaj inverse, en lauxgrada procedo. Oni elsarkas malfacilajn demandojn el demandaroj kun plej malaltaj averagxoj kaj anstatauxas ilin per pli facilaj, elektitaj el demandaroj kun altaj averagxoj. Dum tiu procezo oni ne timu havi samajn demandojn en multaj aroj. Tiamaniere la tasko unugradigi malfacilon farigxas multoble pli facila. Nome, kompare malgranda nombro da demandoj generas grandan nombron da demandaroj. Malmultigi diferencon de devioj estas pli malfacile, sed oni povas eviti tiun cxi maltauxgecon per la dauxrigado de uzo de deviaj valoroj.

Tio cxi estas kion faris, proksimume, ETS (Servo de eduka testado), kiu plenumas cxiun monaton cxie en la mondo testojn pri la angla por kandidatoj al studado en usonaj universitatoj.

d) Busxa ekzameno

Estas pli malfacile normigi busxajn testojn ol skribajn. Ankaux cxi tie, oni unue devus unugradigi, kiom eble plej, la konsistojn, atentante precipe ne enlasi etnakulturajn demandojn. Oni preparu multajn modelajn demandojn kun supozataj respondoj kaj pluaj disvolvigxoj de la konversacio.

Oni registru la interparolojn por ke la takso ne bazigxu sur momentaj impresoj de ekzamenantoj kaj ke, se eble, en estonto devige, povu taksi ankaux triapersonaj ekzamenantoj surbaze de la registrajxo. Tiujn registrajxojn oni kopiu kaj konservu kiel kriteriojn por unuformigi la poentojn cxie en la mondo.

Mi ne proponas revizion de la aktuala ekzameno de ILEI, sed nur adopton de la supre eksplikitan, paralele kun la ekzistanta por certigi ties objektivecon.

YAMASAKI Seikô, syama@dokkyo.ac.jp

 

Reago de la Internacia Ekzamena Komisiono

al la artikolo de s-roYamasaki Seikô

La Internacia Ekzamena Komisiono verk(ig)as testojn por la elementa kaj meza niveloj de la UEA/ILEI-ekzamenoj sen iu atento pri la rezultoj de iu antauxa ekzameno. Tiuj rezultoj do ne influas la prijugxon de la malfacileco de testoj. Oni klopodas fari la testojn same (mal)facilaj.

Cxiu ekzameno estas "subjektiva" en tiu senco, ke estas praktike ne eble verki testojn kiuj cxiam estas objektive kompareblaj laux grado de malfacileco. Tion eble povus fari profesia, granda institucio, kiu disponas pri aro da bone pagataj scienculoj, sed por relative malgranda komunumo kiel Esperantio, tio ne estas atingebla. La nombro da kunlaborantoj, ekzamenantoj kaj ekzamenotoj estas tro malgranda.

Teorie s-ro Yamasaki povas pravi, praktike liaj ideoj estas ne realigeblaj. Por nia komunumo ili estas tro ambiciaj.

Diferenco inter la poentaroj de la kandidatoj en sinsekvaj ekzamenoj ne simple indikas, ke la testoj en iu ekzameno estas pli (mal)facilaj ol en alia. La nivelo de la kandidatoj povas signife diferenci.

La (malmultaj!) spertuloj pri kiuj la I.E.K. povas disponi kaj kiuj verkas la ekzamentestoj, suficxe konscias, ke la niveloj de la ekzamentestoj estu kiom eble plej kompareblaj.

Nome de la Internacia Ekzamena Komisiono, Hans ten Hagen, sekr.

 

Reago de s-ro Vaha al propra reago

1) Reage al mia artikolo Simplaj komplikajxoj (IPR, 3/97, 15-6, 21-4) Johano Petik, en persona letero al mi, skribis, interalie: »Mi imagis nenian "subitan sxangxon" en lingvouzo... «. Mi do estis skribinta malprave (minimume) la sekvajn propoziciojn: "sxajnas al mi, ke li [=Johano Petik] táksas tró ankaux la eblon de subita sxangxo en lingvouzo de tuta komunumo" (c.l., p.22).

2) Enkondukante mian supre menciitan artikolon, la Redakcio - troige - mencias min kiel konatan lingviston... Mi kompreneble konscias, ke nek konateco, nek havo de scienca titolo povas subteni erarajn asertojn, se ili estas eraraj. Mi simple - kiel pluraj aliaj - strebas esprimi miajn opiniojn. La ideoj de Johano Petik havigis al mi motivon, IPedRo lokon por esprimi min kaj mian starpunkton. Mi dankas ilin.

Blazio Vaha

**************************************************

Por via notlibro

Konkurso kiu invadas Esperantujon

Laborkomisiono de ILEI pri Lernejaj Konkursoj antaux ok jaroj lancxis sian konkurson por lernejanoj, kiu poste ricevis la koncizan nomon poentokolekta. Temas pri Internacia Konkurso honore al István Szerdahelyi. En 1994 gxi largxe malfermis siajn pordojn antaux plenkreskuloj kaj nuntempe konkursemaj e-istoj povas intermezuri siajn lingvajn kaj movadajn sciojn en tri kategorioj: komencantoj, progresintoj, plenagxuloj kaj en du grupoj (escepte plenagxulojn): bazlernejanoj kaj mezlernejanoj. Entute ekzistas do kvin konkursgrupoj.

Gxojinde ke en la lasta lernojaro salte kreskis la nombro de la konkursantoj en la kategorio de plenagxuloj. En la fino de la lernojaro ni havis konkursantojn el 23 landoj.

Sube mi informas pri la fina rezulto de la pasinta jaro. Vi trovas nur la nomojn de la unuaj tri personoj kies nomojn, cetere, Radio Auxstria regule disauxdigas post cxiu turniro (ekzistas 7 turniroj, de oktobro gxis aprilo po unu monate).

En la kategorio de KOMENCANTOJ:

Bazlernejanoj:

1. Gyöngyi Siffel, Pápa (Hungario), 135 poentoj [sxian foton vidu dekstre, supre]

2. Maja Fišer, Zagrebo (Kroatio), 129 poentoj

3. Natalia Djeri, Zagrebo (Kroatio), 126 poentoj

Mezlernejanoj:

1. Iveta Réka, Miskolc (Hungario), 133,5 poentoj

2. Tímea Nyárádi, Miskolc (Hungario), 133 poentoj

3. Zeljka Betica, Zagrebo (Kroatio), 132,5 poentoj

En la kategorio de PROGRESINTOJ:

Bazlernejanoj:

l. Bernadeta Tóth, Kecskemét (Hungario), 137 poentoj

2. Valentina Čale, Zagrebo (Kroatio), 126,5 poentoj

3. Mirela Mezak, Zagrebo (Kroatio), 123,5 poentoj

Mezlernejanoj:

1. Eddy Derycke, Boulogne-sur-Mer (Francio), 141 poentoj

2. Tibor Szabó, Kecskemét (Hungario), 141 poentoj

3. Renata Szabó, Kecskemét (Hungario), 138 poentoj

En la kategorio de PLENKRESKULOJ:

l. Jindrich Tomísek, Cxehxio,141,5 poentoj

2. Monika Molnár, Hungario,140,5 poentoj

3. Janine Dumoulin, Francio,140 poentoj

Eble ne klare vidigxas, laux la supra listo ke, dum la kategorion de la lernejanoj konsistigas hungaroj, kroatoj kaj francoj, en la kategorio de plenkreskuloj konkursas por la unuaj lokoj e-istoj el ne malpli ol dek diversaj nacioj, felicxe.

En la nova lernojaro la Komisiono havas propran hejmpagxon: <http://w3. datanet.hu/~bjg/esperanto> kie aperas ne nur la novaj taskoj, sed ankaux iliaj solvoj kaj la listoj de konkursantoj en diversaj kategorioj kaj grupoj. Ni esperas ke largxigo de la ebloj plu altigos la nombron de la konkursantoj el la tuta mondo.

Ni arde deziras altiri la atenton de cxiuj instruistoj kaj kursgvidantoj kaj aktivigi cxiujn. Niaj argumentoj estas jenaj: la taskoj ne prenas de la konkursantoj multan tempon (cxiu taskofolio enhavas entute 7-8 tasketojn, kies solvoj ampleksas ne pli ol duonpagxon de la formato A/5); la korektitaj solvoj, kiujn ricevas cxiu konkursanto, helpas la lingvan progreson; regula partopreno en konkursema kolektivo elformas la senton de aparteneco; kaj la partopreno kostas nur kelkajn grosxojn, tamen oni povas gajni jarabonon al revuo, senpagan partoprenon en IJS (mezlernejanoj).

Mi rekomendas al cxiu mediti iom, ke cxe ekzisto de tia ebleco, cxu ne estus oportune amase partopreni aux partoprenigi niajn kursanojn, la praktikaj ebloj cxe ni, en Esperantujo cxiam ankoraux estas ja mizeraj kompare al la mondlingvoj instruataj en la lernejoj.

Géza Kurucz, komisionestro

Konkurso de infandesegnajxoj

La internacia konkurso de infanaj desegnajxoj Pasinto, nuno kaj estonto en la infana kreado estos efektivigata la duan fojon. En la unua (1993-94) partoprenis cirkaux 7000 infanoj el 25 landoj de la mondo. Temo de la konkurso ekscitis la vivan intereson de la partoprenintoj. La verkoj estis diverstemaj, profundenhavaj kaj en multaj rilatoj neatenditaj por la organizintoj. La verkoj montris, ke la proponita temo pripensigis infanojn kaj iliajn pedagogojn pri la plej akraj vivproblemoj de homoj. Tio konvinkis la fondintojn de la konkurso pri pravigiteco de gxia regula arangxo kaj pri restigo de gxia devizo.

Kondicxoj de la konkurso: De cxiu partoprenonto estos akceptataj tri verkoj - cxiu laux unu el la temoj de la konkurso (triptiko) aux unu verko laux cxiuj tri temoj (monotriptiko). La auxtoro povas lauxdezire limigi sin je unu verko laux unu el la temoj - ekzemple, "Estonto". La auxtoro povas rakonti pri eventoj en sia logxloko kaj pri iliaj eblaj sekvoj en estonto, pri la naturaj, historiaj aux arkitekturaj vidindajxoj de sia landparto. Temas pri historio de unu homo aux familio, urbo, popolo, lando, planedo. En la konkurso povas partopreni infanoj kaj adoleskuloj gxis 17 jaroj.

Plenumado de la verkoj: La verkoj povas esti plenumataj per ajna teknikrimedo: akvofarbo, guasxo, tucxo, krajono, gravuro ktp. kun dimensio de 30x30 cm gxis 40x60 cm, sen kadroj kaj paspartuo. Dorsflanke de cxiu verko estas necesa surskribo aux etikedo kun familinomo, nomo, agxo kaj adreso de la auxtoro, titolo kaj temo de la verko. Ni petas alsendi ankaux respondojn al la demandaro.

Rezultoj de la konkurso: La verkoj estos pritraktataj triturne, aparte laux la brancxoj Triptikoj, Monotriptikoj, Pasinto, Nuno, Estonto en cxiu agxgrupo (gxis 7, 8-10, 11-12, 13-14, 15-17-jaruloj). En la unua turno la verkoj estos pritraktataj gxis marto 1998, en la dua - gxis junio 1998, en la tria - gxis novembro 1998. La jxurio evidentigos lauxreatojn, diplomitojn "Espero de Estonto", medalulojn, kiuj estos honorataj per respektivaj premioj, diplomoj, medaloj. Al la auxtoro de la plej bona verko, sendepende de la agxgrupo kaj verkobrancxo, estos aljugxita La Granda Premio de la konkurso. Estos fondataj ankaux specialaj premioj, inkluzive Premion de la urbestro de Elektrostal. La oraj premiitoj de la konkurso estos invitataj kun siaj pedagogoj al Elektrostal por la solena ceremonio de enmanigo de la rekompencoj. Estos invititaj ankaux la diplomitoj de la konkurso laux rekomendo de gxiaj jxurio kaj fondintoj. Cxiuj organizoj, sendintaj al la konkurso la verkojn, ricevos diplomojn "Partopreninto de la konkurso" kaj informojn pri gxiaj rezultoj. Al dezirontoj korespondi kun samagxuloj ni helpos intersxangxi adresojn. La jxurio ne publikigas motivojn de siaj decidoj kaj ne korespondas cxi-koncerne. La materialoj, alsenditaj al la konkurso, ne estos resenditaj, konsistigante fondusojn de la konkurso. La plej interesaj verkoj formos migrajn ekspoziciojn en Elektrostal, Moskvo kaj aliaj urboj kaj landoj, alsendintaj siajn antauxmendojn por eksponado de la verkoj.

Prezento de la verkoj: La verkoj devas esti alsenditaj gxis la 31-a de decembro 1997. La verkojn sendu laux jena adreso: Muzeo-ekspozicia centro, Raskovoj - 37, RU-144003 Moskva-Elektrostal, Rusio.

La verkojn necesas alsendi letere aux banderole. Elektrostalaj telefonoj 446-61, 424-72. Prefikso el Moskvo kaj Moskva regiono - (257), el aliaj urboj - (09657). E-posxto: era@glasnet.ru.

Demandaro de la konkurs-partoprenanto (sendu gxin kune kun viaj verkoj)

La titolo de la verko ______________________

La titolo de la verko pri Pasinto ____________

La titolo de la verko pri Nuno ______________

La titolo de la verko pri Estonto ____________

Pri la auxtoro de la verko: Familinomo, nomo _______________________

Agxo ____________ Sekso _____________

Adreso hejma aux de la organizo, alsendinta la verko(j)n, kun gxia nomo

_________________________________________________________

Familinomo, nomo de la pedagogo ______________________________________

Telefono _________ Prefikso de la urbo______

Aldono: lauxdezire vi povas respondi jenajn demandojn: - Kial vi elektis vian temon? - Kion vi volus rakonti pri via pedagogo? - Cxu vi volas korespondi kun viaj samagxuloj, en kiu lingvo? - Bv. sendi viajn salutojn kaj dezirojn al viaj samagxuloj.

 

Alvoko por internacia konkurso pri

Modela Esperanto-parolo, honore al Ivo Lapenna

(Lernojaro 1997/98)

Por etendi al E-o la tradicion de pluraj landoj, ni organizas la 6-an Internacian Konkurson, cxi-foje por lernejanoj de 11 gxis 15 jaroj. Per la konkurso ni intencas turni atenton al bela, modela, por cxiu klara kaj komprenebla parolo en E-o. La plej bona konkursantoj estos distingataj per honora diplomo IVO LAPENNA.

Cxiu aligxinto prezentos libere elektitan tekston ne pli longan ol 20 tajpitajn liniojn. La instruisto jxurios siajn lernantojn kaj sendos la plej talentajn (ne pli ol du personojn) al regiona konkurso, kie la konkursantoj denove prezentos siajn tekstojn kaj tuj poste nekonatan, ricevitan samloke.

La vocxoj estos registrataj en iu sonizola studio kaj la registrajxoj estos jxuriataj de tri kompetentaj personoj apartenantaj al tri diversaj lingvofamilioj. Cxiu el ili poentumos (de 0 gxis 10) cxiun registrajxon ne konante la pritaksajn notojn de la ceteraj jxurianoj.

Cxe jxuriado estos konsiderataj:

a) klara kaj regula prononco de cxiuj sonoj, silaboj

b) gxustaj akcentado kaj intonado

c) ritmo kaj lauxsenca disigo de penselementoj.

Aligxo cxe la propra instruisto gxis la 23-a de decembro 1997. Loka konkurso: en januaro 1998. Regionaj konkursoj: gxis la 20-a de februaro 1998.

Atentu: la konkursajxoj devas atingi la adreson de la organizanto antaux la 15-a de marto 1998. Jxuriado: en marto 1998. Prezento de la distingitoj: gxis la 15-a de majo 1998.

Cxiuj instruistoj, kies lernantoj deziras partopreni en la konkurso, informu la organizanton, s-ro Ivan Bekavac-Basicx gxis la 6-a de januaro 1998:

ILEI-Komisiono pri Lernejaj Konkursoj, Ivan Bekavac-Basicx

Kusxlanova 59, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: mbelosev@public.srce.hr

*******************************************************

Ni kondolencas

En la septembra numero ni aperigis alvokon de Enrique Kohei pri "Infanoj en la mondo". Bedauxrinde, Enrique Kohei (1921-1997), UEA-membro de 1945 kaj pli ol 40 jarojn delegito (pri instruado kaj informado), mortis meze de septembro en Venado Tuerto (Argentino). E-isto ekde la 41/42-aj jaroj, Kohei agadis kiel komitatano de Argentina E-Ligo, dum pluraj jaroj redaktis ties organon Argentina Esperantisto, organizis multajn ekspoziciojn kaj funkciis kiel la argentina peranto de El Popola Cxinio.

Li auxtoris la baznivelan lernilon Ne krokodilu plu...!, instruis E-on en la Universitato de Rosario kaj gvidis multajn E-kursojn diversloke. Ecx malsana, en siaj lastaj vivmonatoj li aktivis por la projekto "Infanoj en la mondo".

Rodolfo G. Calógero

 

Aperis la dua kajero de Tendaraj tagoj!

En nia antauxa numero vi trovis varbilon por Juna amiko, kiu krome anoncis la revizion de tiu lernolibro de ILEI. Post duonjara laboro, gxi nun aperis kaj estas acxetebla. Gxi havas grandajn sxangxojn kompare al la unua eldono, ne malplej dudek pliajn pagxojn kaj presado per kvar koloroj anstataux nur unu. Bildoj kiel antauxe de Pavel Rak (vidu dekstre, kiel tendarano Habibo trafe jxonglas - unu telero jxus trafis alian).

La specialaj prezoj anoncitaj por diversaj libroj gxis la 30-a de novembro 97 plue validos gxis la 20-a de decembro. Bonvolu subteni la ligan libroservon, rerigardu nian mendilon kaj sendu mendojn antaux tiu limdato, cxar jarfine nia afranko altigxos signife.

Unu ekzemplero de TT2 (inkl. sendokostoj):15 NLG, ekde 3 ekz., po 11 NLG, ekde 9, po 8 NLG. Mendu cxe ILEI, pf. 193, HU-1368 Budapest. Mendebla ankaux cxe UEA. 

smg

Abonu la revuon Eventoj

La plej ofta kaj populara sendependa gazeto EVENTOJ kun aparta ILEI-rubriko staras je la dispono ankaux de E-instruistoj. Baza abonkotizo de la dusemajna gazeto estas 74 guldenoj (per aerposxta sendo: 86 NLG) pagebla cxe UEA aux cx. 30 landaj perantoj. Ekssoclandanoj havas speciale rabatitan abonkotizon. Petu gxin kun senpaga provekzemplero cxe la redakcio: pk. 87. HU-1675 Budapest, Hungario. Ekde januaro startas ankaux rEt-VENTOJ, kiu estas interreta novajxservo pri movadaj aferoj (la cxefaj materialoj de Interredaktore, retposxta versio de Eventoj, multaj aliaj artikoloj ktp). Abonkotizo nur 45 guldenoj (B-landanoj: 25 guldenoj) - do krom "esti informita" vi povas ankaux signife sxpari... Kontaktu: eventoj@hungary.net

 [NdlR- La papera varianto de la revuo Eventoj post 11-jara ekzistado fine de 2002 cxesis aperi!]

*********

Granda sxanco por Esperanto

dum prestigxa lingvistika konferenco

Inter la 16-a kaj 18-a de aprilo 1998 okazos en Szombathely (Hungario) la VIII-a Konferenco de Aplikata Lingvistiko. La konferencon organizos la nova universitata katedro de nia pedagogia altlernejo, gxia cxeftemo estas: La lingvo kiel intelekta kaj ekonomia kapitalo.

Estante unu el la cxeforganizantoj mi sukcesis atingi dum la unua preparkunsido, ke ankaux interlingvistiko kaj esperantologio aperu inter la sekcioj. La prestigxaj lingvistoj kvankam iom skeptike pri la manko de vera intereso rilate tiun temon, fine tamen komisiis al mi prepari kaj gvidi la tiean laboron. La konferencon partoprenos cx. 300-400 en- kaj eksterlandaj lingvistoj kaj lingvoinstruistoj, reprezentigxos kaj prelegos ankaux la kulturministro kaj aliaj respondeculoj de la ministerio. La laboro disvolvigxos en 18 sekcioj, ni antauxvidas cx. 200 prelegojn kaj rondtablajn diskutojn. La materialo de la konferenco aperos ankaux libroforme. Gravaj eldonejoj kaj lingvolernejoj havos ekspozicieblojn.

Povas esti esperodona pasxo la nuna eblo por ni cxiuj. Se la nova sekcio sukcesos, gxi havos eblon ankaux sekvontjare eniri la programon. La informdonaj kaj sciencaj prelegoj povas okazi ankaux en Esperanto (kun paralele sekvebla skriba traduko al la hungara). Miaimage la prelegoj ne estu altrude propagandaj, movadece varbaj. Ili estu lingvistike konvinkaj, cxu gxenerale pri interlingvistikaj demandoj, cxu pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj.

La laborlingvo povas esti ne nur la hungara (kial ne Esperanto?) ankaux en la aliaj sekcioj (interkultura komunikado kaj la demandoj de Euxropa Unio, sociolingvistiko, lingvaj rajtoj, komputilo kaj lingvistiko, psikolingvistiko, du- kaj plurlingveco, specialaj komunikproblemoj, aplikata lingvistiko kaj la surdeco, kontrast-lingvistiko, traduko-interpretado, faklingvo, lingvopedagogio, historio de la lingvoinstruado, aplikata tesktolingvistiko, aplikata lingvistiko en la gepatralingva edukado, la hungara kiel fremda lingvo, entreprena/komerca komunikado).

La definitiva aligxdato por la prelegontoj estas la 15a de januaro 1998.

Por pli detalaj informoj kaj konsiloj turnu vin al d-ino Katalin Smidéliusz, HU-9701 Szombathely, BDFT, Alkalmazott Nyelvészeti Tanszék, Pf.: 170. Hungario.

Universitata Fakso:+36-94-312-248.

Prefere uzu la retadreson: smidik@rik.bdtf.hu.

Kompetentaj lingvistoj, kolegoj, helpu al ni ne perdi tiun cxi okazon!

Katalin Smidéliusz

 

INSTRUTREJNA SEMINARIO DE ILEI SOMERE DE 1998

Antaux la Universala Kongreso ILEI okazigos en Francio dusemajnan pedagogian seminarion por trejni personojn kiuj deziras plispertigxi pri la instruado de Esperanto. Gxi okazos kadre de la programo de la Esperantista Kulturdomo Gresillon inter la 20-a kaj la 31-a de julio.

Cxefinstruistoj estos d-ro Duncan Charters kaj d-rino Katalin Smidéliusz. Estos eble aligxi por la du semajnoj aux nur la dua.

Pliaj detaloj en la sekvaj numeroj de IPR.

Duncan Charters, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Postparolo

La nunan numeron mi sendis al la presejo la 3-an de novembro. Redaktofino por la unua sekvajara numero: la 31-a de decembro. Lastajn korektojn mi akceptos gxis la 15-a de januaro 1998. Danke al pluraj ILEI-anoj, nia IPR-arkivo preskaux kompletigxis. Mankas nur la ekzemplero 1/80. Se vi povas, bv. helpi.

Jozefo Németh, redaktoro