| |
El niaj metiejoj
NdlR – Nia redakcio ricevis du plastajn
dosierujojn kun manuskriptoj de 70 ekzercoj kompilitaj de Odette Scheidel (Betschdorf, Francio). Jene mi citas el sxia
letero: „La ludoj, kiuj estas al vi
proponataj estas nur aro da ideoj, kiujn mi kore donacas al vi... La
infanoj en Francio lernas 3 gxis 4 lingvojn en la lernejo, sincere, oni ne
povas trudi al ili listojn da vortoj, gramatikajxojn ktp. Ili laboras la
tutan tagon, do, mi venis al la konkludo: E-o devas igxi plezuro, distro,
amuzo. La senditaj ekzercoj konsistas el slipetoj, de-segnajxoj, eltonditaj
bildoj, fotoj. Gxuste pro tio nia revuo povas aperigi nur kelkajn tipojn
de la ekzercoj.
|
|
La unua, simpla ekzerco, kiun ni nun el la
ekzercaro prenos nomigxas Kukola ovo:
Divenu
kiu vorto ne apartenas al la grupo?
|
A
|
B
|
C
|
D
|
E
|
1.
|
lupeo
|
mikroskopo
|
episkopo
|
binoklo
|
lenso
|
2.
|
jxudo
|
bokso
|
amboso
|
teniso
|
skermo
|
3.
|
orgio
|
hobojo
|
klarneto
|
mandolino
|
tubjo
|
4.
|
rombo
|
ovalo
|
cilindro
|
cirkelo
|
triangulo
|
5.
|
asterisko
|
komato
|
punkto
|
krisigno
|
apostrofo
|
6.
|
karpo
|
salmo
|
turdo
|
tinuso
|
haringo
|
7.
|
cilindro
|
tiroido
|
kubo
|
piramido
|
konuso
|
8.
|
abio
|
acero
|
ardezo
|
kverko
|
akacio
|
9.
|
monedo
|
emuo
|
papago
|
mopso
|
pingveno
|
10.
|
opalo
|
smeraldo
|
safiro
|
rubuso
|
ametisto
|
11.
|
lieno
|
tibio
|
tonsilo
|
miogalo
|
hepato
|
12.
|
gerilo
|
makako
|
cximpanzo
|
gibono
|
mandrilo
|
13.
|
diri
|
deklami
|
rakonti
|
strabi
|
babili
|
14.
|
kuiristo
|
maristo
|
aoristo
|
kukisto
|
vendisto
|
15.
|
dianto
|
peonio
|
soleo
|
siringo
|
irido
|
16.
|
kuiri
|
baki
|
agnoski
|
brogi
|
spici
|
17.
|
turbo
|
globo
|
domeno
|
trogo
|
sxako
|
18.
|
sxipo
|
boato
|
pramo
|
kulo
|
floso
|
19.
|
Tokio
|
Barcelono
|
Kairo
|
Ateno
|
Varsovio
|
20.
|
pizo
|
kukurbo
|
kukumo
|
melongeno
|
fibolo
|
21.
|
kariofilo
|
dieso
|
cinamo
|
muskato
|
pipro
|
22.
|
pasero
|
fringo
|
gruzo
|
kukolo
|
merlo
|
23.
|
daktilo
|
licxio
|
frambo
|
cikado
|
cidonio
|
24.
|
avelo
|
juglando
|
pepo
|
ternukso
|
kokoso
|
Solvoj:
1C, 2C, 3A, 4D, 5B, 6C, 7B, 8C, 9D, 10D, 11D, 12A, 13D, 14C, 15C, 16C, 17D, 18D,
19E, 20E, 21B, 22C, 23D, 24C
|