|
A) „...Al
mi placxas la ideo de Hans Fechler, kiu deziras rubrikon kun 3-4-liniaj reagoj
de legantoj pri la materialoj de la revuo. Tio mankas. Kial?... Laux mi la
revuo ne devas doni sian spacon por la artikoloj, kiuj ne rilatas al pedagogiaj
aferoj. Sed ili regule aperas.... Mi estas kontraux ecx prilingvaj, tro
teoriumaj, multpagxaj diskutejoj, tiuj de B. Golden, G. Kurucz, J. Petik, P.
Rulofido. La artikoloj estas tre interesaj kaj necesaj, sed ili devas aparteni
al cxiuj esperantistoj, ne nur al pedagogoj. Eble por ili tauxgus pli Heroldo
aux Esperanto... S-ro Hans Fechler skribas: „estas tre alloga por mi
la rubriko El landoj kaj sekcioj”.
Mi plene konsentas kun li. La informoj de la rubriko ne nur donas superrigardon,
sed ili incitas al imitado de la bonaj aferoj, vokas al kunagado...”
Euxgeno S. Perevertajlo, Ab. kesto 140, UZ-700000 Tasxkent, CIS
B) „Mi
tutkore dankas al vi pro la regula ricevado de IPR, kiu informas min pri la
diversaj problemoj de E-instruado, pri la agado de E-instruistoj el la mondo. La
revuo helpas al ni, cxar pro la altigxo de la kostoj de eldonado de E-revuoj ni
ne plu kapablas aboni ilin. Se viaj financaj rimedoj permesas, mi petas vin
sendi gxin dauxre. Mi disdonis la revuon en la tuta lando. Ni promesas informi
vin pri nia E-agado, pri niaj spertoj en la instruado de E-o.” prof. Florica
Popa, str. Eroilor 29, ap.7. RO-1900 Timisoara, Rumanio C) „Kiel
regula leganto de via periodajxo mi rimarkis, ke gxi ne havas ISSN-numeron. Mi
forte rekomendas al vi havigi al vi la tre utilan ISSN-numeron cxe via nacia
centro, kiu versxajne trovigxos cxe via nacia cxefa biblioteko. Gxi estas
komparebla kun la ISBN-numero por libroj. Nur per tiu numero via periodajxo
eniros en la diversajn katalogojn de periodajxoj, bibliografiaj informiloj k.s. En Germanio
mi rimarkis, ke estas tre facile akiri la ISSN-numeron. Ne ekzistas iuj
kondicxoj rilate al enhavo, eldonkvanto, aperritmo, amplekso k.s. Oni devas nur
sendi po eldono du ekzemplerojn al la germana registra biblioteko en
Frankfurt/Main. Sen ISSN-numero via
periodajxo restos ekster la profesie registritaj eldonajxoj.” D-ro Detlev
Blanke, Otto-Nagel-str. 110. D-12683 Berlin, Germanio D) „En
kelkaj revuoj kaj brosxuroj de nia movado mi legis la opinion ke oni devas
devigi lernantojn lerni E-on. Tiel oni povus pligrandigi la nombron de
parolantoj de nia lingvo, almenaux tia estas la penso de la apogantoj de tiuj
cxi arangxoj. Sed mi devas averti vin ke vi , tiel agante, faras la futurajn
malamikojn de nia kara lingvo. Se vi nepre devus mangxi prunojn, cxu vi tiukaze
sxatus la prunojn? La respondo al la demando estas klara, mi pensas. Versxajne
al la plimulto de la lernantoj E-o estos nur ekstra sxargxo. Ili ne havos
plezuron, kaj ili malsxatos nian lingvon eterne. Nur kelkaj lernantoj igxos
fervoraj anoj de nia movado, sed por ili oni ne bezonas arangxi devigitajn
lecionojn, cxar ili versxajne aligxus ankaux sen tiaj arangxoj. Se ni faras la
kalkulon, certe la nombro de malamikoj superos la nombron de novaj amikoj, do la
supozata profito fakte estos malprofito al nia movado. La apogantoj de tiaj
arangxoj forgesas ankaux tion, ke nia movado (ankoraux) ne povas liveri suficxan
kvanton de instruistoj de nia lingvo. Komparu la okcentmil lernantojn al la mil
aktivaj esperantistoj. Resume: ni neniam devas devigi aux altrudi nian lingvon al aliaj personoj, cxar tiel ni neniam vere gajnos ilian koron. Ni mem ne devas agi tiel kiel multaj defendantoj de naciaj lingvoj (ekzemple la franca lingvo), ni ne devas uzi iliajn metodojn kiuj fakte estas speco de subpremado.” Frans
Cobben, |