ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Alighilo kaj alighkondichoj por la 43-a Konferenco en Kubo

(11-17 julio 2010)

Aligkondichoj:

La baza alighkotizo dependas de la landokategorio kaj alighdato de la alighanto. Estas du landokategorioj:

A: Chiuj landoj escepte de tiuj chi-sekve sub B.
B. Iamaj socialismaj landoj de la orienta Europo; chiuj landoj de Afriko, Latinameriko kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.).

Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro, kiam okazas la konferenco.
Junulo estas konsiderata tiu, kiu naskighis post la 31a de dec. 1979 kaj sendas al ILEI atestilon pri la agho. La rabato por handikapuloj bezonas atestilon.

La alighkotizo ne inkluzivas ajnan asekuron.

Kotizoj estos repagitaj je 70% ghis februaro 15 kaj 30% ghis majo 15. Post tiu dato ne povas okazi repago, sed pagita kotizo estas transigebla al alia persono.

Jen rekta ligo al la PDF-formata, komputile plenskribebla Alighilo de la ILEI-Konferenco en Kubo!


Uzado de la PDF alighilo:

En via PDF-legilo au -redaktilo, prenu la neutralan ilon (kutime la manon) kaj klaku sur linio por malfermi kesteton, kie vi povos enskribi viajn datumojn. Ghi devas akcepti supersignitajn literojn el diversaj lingvoj. Uzu la tabulatoran klavon (!) por pluiri al la sekva respondo. Klaku sur elekto-keston por marki ghin. Klaku denove por malmarki ghin.

Aldoni elektronikan subskribon eblas nur se vi konas tiun arton kaj havas lastatempan programon – Adobe Reader 8 au 9 au Nuance PDF Converter Professional 6. Tia subskribo ne estas deviga.

Manke de tia subskribo, se eble, skanu vian subskribon, kaj sendu ghin kune kun la alighilo kiel bilddosiero (JPEG au BMP au simile).

La formularo estas kreita tiel ke ghi devas esti savebla el la plimulto de PDF-legiloj. Bonvolu raporti, se vi spertas malfacilajhojn. Papera alighilo aperos kun la kvara numero de Internacia Pedagogia Revuo.

La kompanio Nuance lanchos frue en 2010 senpagan PDF-legilon, kun la kapablo trakti chi tiajn PDF-formularojn kaj ghenerale chiajn PDF-dokumentojn, egalrange kiel ekzistantaj legiloj, sed bezonanta malpli da diskospaco. Nia Ligo chiam pli uzos la formaton PDF por peri dokumentojn, do okaze de tiu lancho ni dissendos informojn kiel elshuti ghin.