ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Ekskursoj dum la ILEI-konferenco 2011 en Kopenhago

TT1: Kronborg, Louisiana , Frederiksborg. Luncho. Esperanta chicherono.
Merkredo, 20 julio 2011. Starto: 09.30 . Reveno: 16.30.
Prezo: 80 EUR

La kastelo Kronborg, monde fama lau Hamleto de Shekspiro, situas proksime de Helsingor (Elsinore che Shekspiro), kun richa historio pro la strategie grava pozicio che la enirejo en la Baltikan Maron, kie la dana kaj sveda marbordoj plej proksimas. Kiel unu el la plej gravaj nordeuropaj renesancaj kasteloj, kun proksimume 200.000 vizitantoj jare, en la jaro 2000 ghi estis enskribita en la liston de Mondaj Heredajhoj de Unesko.


La Muzeo de Moderna Arto Louisiana, 35 kilometrojn norde de Kopenhago, kun ekspozicioj de pentrajhoj, ghardeno de skulptajhoj kaj video-kolektoj, ekestintaj depost la Dua Mondmilito, estas inkludita en la libro de Patricia Schultz Mil lokoj por vidi antau ol vi mortos.


La Kastelo Frederiksborg (sur la bildo), situanta sur tri insuloj de la kastela lago, kun renesanca palaco kaj vasta baroka ghardeno, kies konstruadon komencis la regho Frederik II meze de la 16-a jarcento kaj plejparte finis lia filo Christian IV inter 1600 kaj 1620, en kiu pluraj danaj monarkoj estis kronitaj, hodiau estas Muzeo de la Nacia Historio.

 

DT1: Buse tra Kopenhago. Trihora busveturo tra la chefurbo por konatighi kun ghiaj famajhoj. Esperantista chicherono.
Merkredo, 20 julio 2011. Starto: 13.00. Reveno: 16.00.
Prezo: 30 EUR


DT2: Shipe tra la kanaloj.

La metroo veturigos al la urbocentro. De tie oni shipveturos tra la idiliaj kanaloj de la haveno.

Ni preterpasos mirindajn antikvajn kaj modernajn konstruajhojn, i.a. la Parlamenton, Amalienborg - la vintran rezidejon de la regha familio, "La Nigran Diamanton" de la Regha Biblioteko, la novkonstruitan Dramoteatron, la Operaon kaj, kompreneble, la Marvirineton.


Merkredo, 20 julio 2011. Starto: 13.00. Reveno: 16.00.
Prezo: 30 EUR

 

DT3: Promene tra Kopenhago.
Veturo per moderna metroo sen stiristo, rekte al la historia urbocentro, por promene viziti ghiajn vidindajhojn, inter kiuj: la kastelo Rosenborg, Borso, La Ronda Turo - por mencii nur kelkajn chefverkojn de la granda konstruemo de la plej entreprenema dana regho Kristiano la 4-a (Christian IV, 1577-1648). Esperantista chicherono.


DT3-M: Merkredo, 20 julio 2011, posttagmeze.

DT3-V: Vendredo, 22 julio 2011, posttagmeze.
Prezo: 5 EUR

Por aliaj tagoj kaj sampreze eblos alighi surloke se minimume 10 konferencanoj deziros.