ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Kondichoj pri pagoj kaj repagoj por la ILEI-konferenco 2011 en Kopenhago

  • La alighkotizo ne inkluzivas ajnan asekuron, loghadon, manghojn, ekskursojn kaj aliajn eventualajn aparte pagendajn aferojn, pri kiuj informoj kaj mendiloj aperas en IPR au/kaj en la retpagharo de ILEI. Por mendoj validas la prezoj menciitaj en tiu chi au postaj informiloj, au ILEI-retpaghoj.
  • Por mendoj atingantaj nin post la 20a de aprilo 2011 alighanto devas aldone pagi 10% de la sumo por la mendataj servoj. Post la 15a de majo ni ne plu povas al vi garantii mendon de tranoktejo.
  • 50% de la alighkotizo kaj 80% de la sumo por mendoj estas repagotaj, se la alighinto malalighas pro valida kauzo antau la 15-a de junio 2011. Malalighinte pro valida kauzo antau la 1-a de julio 2011, la alighinto rericevos 60% de la sumo por mendoj, sed ne la alighkotizon. Malalighinte pli poste, la alighinto ne ricevos ajnan repagon.
  • Kaze de ne-okazigo de ekskurso (ekz. pro ne suficha kvanto de alighantoj), la pagita sumo por la koncerna eskurso estas repagota.
  • Konferencaneco estas transdonebla, sed necesas alpagi la diferencon depende de la lando kaj alighperiodo. ILEI ne repagas la diferencon kaze de transdono al alighanto en malpli kosta kategorio.

Citajho el la konferenca regularo:

6. Konferencanoj devas fari nenion, kio kontrauas la Konferencan Regularon au malutilas al la ILEI-Konferenco kaj devas submetighi al la leghoj de la lando, kie okazas ILEI-Konferenco.
7. Chiu vendado de varoj en ILEI-Konferenco bezonas antauan aprobon de la Estraro, kiu starigas la kondichojn. Skriba peto pri tia agado estu liverita al la Estrarano pri Konferencoj nepre antau la 30-a de junio de la konferenca jaro.

 

Subtenu aliajn

Kiel kutime, ankau chi-jare ni petas vin laueble subteni ne-pagipovajn kolegojn kaj la agadon de ILEI ghenerale. Vi povos aldone al via aligho donaci al la Koleghelpa Kaso (per kiu ILEI membrigas ne-pagipovajn instruistojn), al la Fonduso Dazzini (subteno al ne-pagipovaj partoprenantoj de konferenco), al la konferenca kaso, ktp. Legu pli: https://www.ilei.info/dok/Kasoj%20de%20ILEI.pdf

 

Kontakto

Bonvolu neniam skribi al la konferencejo, sed nur al la estrarano pri konferenco 2011: Radojica Petrovic', Bulevar oslobodjenja 36, 32000 C'ac'ak, Serbio; retadreso: rade@ikso.net; au al info@ilei.info.

 

Pri UK kaj Kopenhago

Por alighi al UK, kiu okazos samurbe tuj post la konferenco, vizitu http://uea.org/kongresoj/index.html

Por legi pli pri la konferencurbo kaj lokaj cirkonstancoj, vizitu
http://www.96uk-kopenhago.dk/