ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Parolado de S-ino Irina BOKOVA, Ĝenerala Direktoro de UNESKO

okaze de la investada ceremonio por inaŭguri ŝian duan mandaton kiel Ĝenerala Direktoro de UNESKO, la 18-an de novembro 2013.

 Eltiraĵoj elektitaj de Mirejo Grosjean, kiu ĉeestis tiun eventon en la pariza sidejo de Unesko.
S-ino Bokova parolis pri Unesko. Anstataŭu Uneskon per Esperanto. Ĉu estas diferenco ?
S-ino Bokova parolis sinsekve en fr, ru, es, en (eble en alia vico )
Tradukis el la franca al Eo Jean-Pierre Ducloyer

Altestimataj Gesinjoroj
(…)

Mi staras antaŭ vi, pli inspirite ol iam de nia samvidmaniero.
La vidmaniero pri mondo de homaj rajtoj kaj de digno.
La vidmaniero pri homaro kiel unu sola komunumo.
La vidmaniero pri multflanka ordo pli nedifektebla, pri pli forta UN.
Mi min devontigas senhalte labori por antaŭenigi la aferon.
(…)

Tio estas la ideo pri humanismo esprimita per la spirito de “Ubuntu”, « homa grandanimeco » en la bantua socio, de Konfuceo, de la hinda humanisto Swami Vivekananda en la 19-a jarcento kaj de tiom pli da saĝuloj.
(…)

Ĉiu el ni estas malsimila, sed ni ne vivas sole, ni vivas kune, kaj ĉiu el ni enkorpigas la tutan homaron.
(…)

En tiu aliiĝanta mondo ni nepre restu fidelaj je la principoj, kiuj fondis humanismon :

  • la homa digno, kiun la itala filozofo Pic de la Morandole vidis en tiu kapablo de la homo defini sin mem, plene realigi sian idealon...
  • la principo pri egaleco kaj justeco...
  • solidareco

Ni devas vivigi tiujn principojn en la 21-a jarcento kaj ilin adapti al la nuntempaj defioj.
(…)

Tia estas mia vidmaniero pri nova humanismo.
Unue, homa digno estas intime ligita kun homa evoluiĝo, kun batalo kontraŭ malriĉeco.
Kaj homa evoluiĝo havas sencon, tion ni nun komprenas, nur se ĝi estas daŭra.
Ĝi efikas kontraŭ si mem, se ĝi okazas malfavore al la planedo.
Ĝi efikas kontraŭ si mem se ĝi okazas ne favore al ĉiuj.
(…)

Fine, humanismo estas solidareco, certeco aparteni al unu sola homa familio.
En tiu ĉi nuntempa diverseca erao tiu solidareco devas preni la formon de nova mondcivitaneco.
Tutmondiĝo, urbanizado, kultura diverseco desegnas multkulturajn sociojn kun multajn identecojn.
Tiu diverseco devigas nin rekonsideri evoluiĝon, dialogon, toleremon, socian koherecon, kaj eĉ pacon.
La limoj de paco moviĝas ene de la socioj depende de ĉies percepto pri sia kulturo kaj pri alies kulturo.
Por repaciĝi kun aliuloj, necesas esti en paco kun si mem, kun multaj anecoj kaj vundaj memoraĵoj, kiuj postulas respekton.
Tiu riĉeco estas ankaŭ kreiva trezoro por renovigi ideojn, se ni lernas sammove akordigi la riĉigan diversecon kun la kunigaj homaj rajtoj.
Unesko plenumas senkomparan rolon por proponi lernprogramojn kaj kompetentecojn, kiuj ebligas al civitanoj kunvivi malgraŭ malsimilaj kulturoj, malsimilaj lingvoj, kaj  estigi kulturajn sinergiojn.  

Nia rolo estas doni ilojn,  por ke tiu diverseco fariĝu dialogforto kaj interkompreniĝo-forto por alfronti altajn defiojn.

Efektive, necesas kune vivi kaj labori : klimatoŝanĝiĝo, naturaj riskoj ne konas landolimojn.
Mastrumado de akvo, biodiverseco ne konas landolimojn.
Scienco ne konas landolimojn.
Necesas krei spacojn, pensmanierojn, kompetentecojn por akcepti tiujn defiojn malgraŭ niaj malsimilaj kulturoj, kredoj kaj devenoj.
Nia universala deklaracio pri kultura diverseco estas vortaro pri tiu tutmondiĝo, manlibro pri civitaneco por multkulturaj socioj.
Kaj pli ol iam, ni konscias pri la graveco de la esprimo de Prezidento Houphouët-Boigny : « Paco ne estas vorto, paco estas agmaniero », kompetenteco.
Edukado devas esti instruado pri la multkulturaj valoroj kaj kompetentecoj necesaj en la 21-a jarcento, por inici gejunulojn pri tutmonda civitaneco, kaj tio estas la tria piliero de la iniciativo « Ĉefe Edukado »  lanĉita de la ĝenerala Sekretario de UNO kaj gvidita de UNESKO. Mi repensas emocie pri la revo de Doris Lessing, Nobel Pemiito pri literaturo, kiu forlasis nin hieraŭ, kaj kiu batalis dumvive kontraŭ « fragmentiga kulturo », en kiu gejunuloj, kiuj ĝuis studjarojn, scipovas multon en nur unu aŭ alia fako kaj nenion scias pri la mondaj realaĵoj, nekapablaj pensi tutmonde.
Mi citas ŝin :
« Ni posedas minejon – trezoron. Ĉio estas ĉi tie, tiu literatura abundeco preta esti senĉese ree malkovrita de iu ajn, kiu bonŝance ĝin trafas...
Supoze, ke nia mondo estos ruinigita pro milito. Supoze, ke inundegoj superakvos niajn urbojn, ke la marnivelo altiĝos.
Ĉiam la rakontisto estos ĉi tie, ĉar nin modlas niaj imagaroj, ili ebligas al ni la vivon, ili kreas nin. Mense refreŝigas – rekonstruas –  nin niaj rakontoj, kiam ni estas ŝiritaj, vunditaj, eĉ neniigitaj. Estas la rakontisto, la revfaranto, la mitfaranto kiu estas nia fenikso : la rakontisto montras nin en nia plej granda kapablo kaj en nia plej efika kreiveco ».

UNESKO estas tiu tipa universala platformo, la ideolaboratorio, la reto unika por ke tiu heredaĵo vivu, por malapartigi la fakojn, por instrui kiel agi kun aliuloj kaj kiel senĉese nin ŝanĝi.
(...)

 

El la salutmesaĝo de Irina Bokova al UK 2011.
Vi (esperantistoj) kontribuas al kuraĝigo de idealoj pri paco, libereco, progreso kaj solidareco. 
Ili nepras  por fortigi la junularon kaj atingi la jarmilajn celojn por la evoluo de la tuta mondo.