ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Enkonduka prelego okaze de la 47ª ILEI-Konferenco en Montevideo, UY

PAŜOJ AL JESA REZOLUCIO

(Mireille Grosjean, julio 2014)

UNESKO estis fondita en 1946.
Ĝi enhavis en 1954 72 membroŝtatojn. Unesko konsistas el Ŝtatoj kaj rilatas al Ŝtatoj. Ĉiu Ŝtato, se ĝi membras, havas ĉe Unesko delegacion el 3, 4 aŭ 5 membroj. Tiuj delegacioj obeas al sia registaro.
En 1950 petskribo pri Esperanto estas transdonita al Unuiĝintaj Nacioj (UN) kun 900 000 subskriboj privataj kaj 500 subskriboj de establoj.
UN transdonas la petskribon al Unesko.
Ne klaras, ĉu UN transdonis la petskribon al Unesko por arkivi ĝin aŭ por trakti ĝin. UEA puŝas al la dua eblo.
1952: fondo de CED “Centro de Esploro kaj Dokumentado” laŭ propono de Lapenna. Preparo de dokumentoj. Granda helpo.
Grava strategio: Lobiado = koridora agado. Esperantistoj povas kontakti la naciajn Unesko-Komisionojn pri iu propono. La nacia Unesko-Komisiono povas, se ĝi konsentas kun la propono, kontakti la registaron de sia lando. La registaro povas kompreni kaj akcepti la argumentojn transdonitajn. Tiukaze la registaro povas ordoni al sia delegacio ĉe Unesko proponi tion por enmeto en la tagordon. Poste okazas debato kaj fine ĉiuj delegacioj voĉdonas. Eble ili voĉdonos favore al tiu baza propono, eble ne. Jen la vojo por atingi ion ĉe Unesko kaj UN.
La Konferenco en Parizo en 1952 estas la 7ª.
La Konferenco en Montevideo en 1954 estas la 8a.
En 1952 en Parizo UEA organizas debaton inter 6 esperantistoj el diversaj landoj apud la sidejo de Unesko por pruvi, ke la lingvo efikas por diskuto kaj argumentado. Proksimume 70 delegitoj ĉeestas.
En 1952 en Parizo Sinjoro Lapenna proponas tekston al Unesko. La delegacio de Svislando akceptas zorgi pri la transdono. La peto iras unue de Svislando al la laborgrupo pri Kulturaj Aktivadoj. Akceptita. Poste la peto iras al la Komisiono pri la Programo. Akceptita. El tio ni komprenas, ke nun la teksto iras al la Ĝenerala Asembleo. Tiu Asembleo decidas, ke la ĝenerala Direktoro estas rajtigita komuniki al siaj membro-ŝtatoj la petskribon de UEA, cele al esploroj. Decido okazu dum la 8ª Konferenco en 1954.
1952: UEA invitas kunlaboranton de Unesko al la 38ª UK en Zagrebo (YU).  Sinjoro Lebar venas.
Dum 1953 UEA laborigas la Landajn Asociojn.
1953:  39ª UK en Harlem (NL). Du kunsidoj okazas pri “Internacia Lingvo antaŭ Unesko”. Kongresa Rezolucio.
UEA petas statuson de NRO ĉe Unesko.
8ª Konf.  2an de novembro ĝis  10ª de decembro 1954 en Montevideo, Urugvajo.
Du punktoj pri Eo en la tagordo: Aprobo de nova statuso por UEA: UEA estu NRO che Unesko. Trakto de la Petskribo.
Substrekendas la paralelaj celoj kaj valoroj ĉe Unesko kaj ĉe Eo.
Intensa lobiado de Lapenna dum la tuta Konferenco, ĉu en koridoro, ĉu en ŝtuparo, ĉu en restoracioj, ĉu en salonoj.... Li rilatas al delegacioj ĉefe en la franca. (Laŭ eseo de Carlo Minnaja)
Ekspozicio pri Eo apud la Parlamenta Palaco. Inaŭguro la 17an de nov 1954 en ĉeesto de 200 personoj, inter aliaj la urbestro de Montevideo kaj la ministro pri edukado.
Negativa interveno de delegito el Danlando.
Rapida traktado.  Voĉdono:  3 por, 23 kontraŭ, 19 sindetenoj.
Urugvaja Eo Societo publikigas artikolon pri ne serioza laboro de Unesko. Ĵurnalistoj intervjuas la UEA-prezidanton Lapenna, homoj vizitas la ekspozicion... Aperas multaj artikoloj pri tiu incidento, aŭdiĝas radioelsendoj.  La tuta popolo reagas forte en la urbo.  La vento turniĝas.
Pozitiva interveno de delegitino el la delegacio de Meksiko.
Lapenna  obtenas kunvenon kun la gvidantoj. La gvidantoj jesas pri nova voĉdono. Rezulto de la voĉdono kadre de la Ĝenerala Asembleo: 30 jes,  5 ne, 17 sindetenoj.  Vendrede 10an de dec.  1954 je 17h30.
Lapenna analizas:
Pozitive:  “Aprobo sekvas el celkonscio, intuicio, kapablo, jura kaj procedura kompetento.” Plie: “Hazardo, favoraj cirkonstancoj”.
Negative:  Insidoj de malamikoj.  Abruptaj pensoŝanĝoj. Perfiditaj promesoj. Plena ignorado. Nekompetento. Pluraj delegitoj tute ne konscias pri la nekontentiga aspekto de la lingva situacio.
La diversaj membroj de unu delegacio ne havas la saman opinion.
Membroj de delegacioj diras, ke ili ricevis instrukciojn de sia registaro.
Publika voĉdono per levo de mano: pluraj delegitoj ŝanĝas sian opinion en tiu momento.
La baloto okazas sabate posttagmeze fine de streĉa semajno, en somera decembro: mankis pluraj delegitoj. Voĉdonas 52 Ŝtatoj el 72; konsekvence 20 iris promeni en la urbo....
Ĉu same ni nun iru promeni al la urbo ??
(Lau "Esperanto en Perspektivo" de Ivo Lapenna kaj aliaj, kaj "Eseoj memore al Ivo Lapenna" de Carlo Minnaja)