ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Salto el Oro al Argentino

Ora estis nia konferenca semajno.

Vendrede la 24-an de Julio grupo el 45 konferencanoj forlasis per buso la urbon Montevideo. Ni haltis en belega urbeto Colonia, mondheredajho de UNESKO, kaj povis tie promeni, rigardi la estuaron nomitan Rio de la Plata, observi ne konatajn amerikajn arbojn, atenti pri ne konataj birdopepadoj kaj tagmanghi en bela suno. Per shipo la skipo veturis tra tiu mara-rivera bruna giganta akvosurfaco kaj atingis alian chefurbon Buenos Aires, Bonaero, ene de 75 minutoj.
Antau ni staras la freneza UK-semajno, kie ILEI ludos centran rolon en la marda tuttaga kunsido TAGO DE KAPABLIGO, kun nova nomo Tago de la Lernado, (antaue estis Tago de la Lernejo) konsiderante, ke la lernado ne nur okazas en la lernejo, sed en iu ajn loko, ech en iu buso au trajno per la helpo de la poshtelefona programo Esperanto Etape verkita de Stefan MacGill. La Tago de KAPABLIGO celas prezenti 3 kampojn : instruado de la lingvo, instruista trejnado (IT) kaj aktivula maturigo (AMO). La du unuaj kampoj estas la agadkampoj de ILEI. AMO estas en la manoj de UEA.

Informas Mireille Grosjean
Prez de ILEI