Kiel membriĝi al ILEI
Ekzistas du manieroj membriĝi al ILEI, vi povas:
- Turni vin al via landa sekcio de ILEI kiu klarigos al vi kiel pagi la kotizon vialande. (Landaj sekcioj mem fiksas la kotizon en la enlanda valuto).
- Pagi rekte al la internacinivela ILEI.
- La kotizo kun papera revuo IPR (aŭ papera + reta) estas 25 EUR por A-landanoj, 12,50 EUR por B-landanoj kaj 2 EUR por C-landanoj; tamen tiuj membroj devas kompreni, ke ricevo de 4 numeroj jare post pago de 2 EUR eblas nur, se malavaraj donacantoj plenigas la Koleg-helpan Kason de ILEI; do tia membrigho ne estas automata. Por reta IPR 12,50 EUR por A-landanoj, 6,25 EUR por B-landanoj kaj 1 EUR por C-landanoj. Simpla abono de papera IPR sen membreco kostas 30 EUR.
- Superaj membroj ricevas la organon de ILEI IPR kaj la alian revuon de ILEI por progresemuloj Juna Amiko papere; la kotizo estas por A-landanoj 40 EUR kaj por B-landanoj 22,50 EUR.
- Nura abono de papera Juna Amiko kostas por A-landanoj 18 EUR kaj por B-landanoj 13 EUR.
- Nura abono de reta Juna Amiko kostas por A-landanoj 11 EUR kaj por B-landanoj 7 EUR.
- Landokategorioj
- Aliĝilo
- Simpligita reta aliĝilo
|