ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Rezolucio de la 43a Konferenco de ILEI

(Chi tiu rezolucio ne celas resumi la chefajn konferencajn laborojn, nek ghian temon. Ghi markas la nomigon de komisiito pri UN-agado che ILEI, kiu estas s-ro Rob Moerbeek el Nederlando.)

La 43a Konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kunveninte sesdekope el pli ol 25 landoj de la 11a ghis la 17a de julio, 2010 en Matanzas, Kubo, traktinte la temon 'Edukado por kultura proksimigho'

esprimas sian apogon al la iniciatoj de Unuighintaj Nacioj (UN) kiel la Mondaj Tagoj de la Oceanoj kaj de la Paco, atentonte la iniciatojn en sia instruado,

kaj substrekas la gravecon strebi trovi solvon de la mondaj konfliktoj, prefere al armita intervenado per paca intertraktado en neutrala egalrajtiga lingvo, surbaze ankau de samrajtigo en la tutmondaj ekonomiaj rilatoj. Nome Esperanto delonge pruvighis konvena rimedo kiel interkomprenilo, tauga por konsciigo por nia respondeco pri la komunaj valorajhoj materiaj kaj spiritaj.

Decidite en la konferenca fermo en la 17a de julio, 2010


Distribuis:
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI