|
|
||
|
|
Forpaso de profesoro Probal DasguptaKaraj geamikoj kaj gekolegoj, Kun profunda malĝojo mi eksciis pri la forpaso de kara profesoro Probal Dasgupta. Ni perdis ne nur elstaran intelektulon, verkiston kaj pensulon, sed ankaŭ unu el tiuj maloftaj personoj, kiuj per sia scio, homeco kaj trankvila aŭtoritato profunde markis la Esperanto-mondon. Kiel prezidanto de ILEI, kaj samtempe kiel membro de la Akademio de Esperanto, kiun li prezidis, mi sentas tiun perdon tre persone kaj tre dolore. Probal estis por multaj el ni ne nur respektata gvidanto, sed ankaŭ morala kaj spirita referencpunkto: homo de vasta kulturo, profunda respondecosento kaj sincera sindediĉo al la movado kaj al ĝiaj valoroj. Lia kontribuo al Esperanto, al ĝia pensado, kulturo kaj institucia vivo restos daŭre vivanta inter ni. Aparte kortuŝas min tio, ke antaŭ tre malmulte da tempo, kiam kara Alessandra Madella, vicprezidanto de ILEI, petis de li salutmesaĝon por la libro de nia venonta kongreso en Ĉinio, li tuj afable reagis kaj sendis sian bonvoleman mesaĝon al ni. Tiu rapida kaj bonvola respondo nun fariĝas por ni des pli kara memoraĵo: eĉ en la plej lasta tempo li restis atenta, helpema kaj ligita al la komuna afero. Mi esprimas miajn plej sincerajn kondolencojn al lia familio, al liaj proksimuloj, al liaj amikoj, kaj al ĉiuj samideanoj, kiuj nun funebras pro tiu granda perdo. Ni konservu lian memoron kun dankemo, estimo kaj amo. Kaj ni daŭrigu nian laboron en la spirito de tiu intelekta honesteco, larĝanimeco kaj sindono, kiujn li tiel bele enkarnigis. Ripozu en paco, kara Probal! Funebre kaj elkore, Ahmad Mamduhi Prezidanto de ILEI Membro de la Akademio de Esperanto
|