|
|
||
|
|
Elekto de invitantoj de kongreso de ILEI por la jaro 2027 kaj 2028Konforme al la Kongresa regularo de ILEI (https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por invitanto de la 60-a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2027 kaj de la 61-a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2028. Organizaj postuloj o La invitanto devas disponi sufiĉajn organizajn fortojn kaj sperton por organizi la Kongreson kunlabore kun la Estraro de ILEI. o La kongreso devas esti E-evento sen konkurenco de aliaj eventoj. o La Kongresa Regularo de ILEI estas deviga por ILEI kaj por la kongresa invitanto. o LKK laboras sub gvido de la estrarano pri kongresoj de ILEI kaj kune kun li/ŝi respondecas pri la kongresorganiza laboro al la Estraro de ILEI sekvante la kutiman taskodividon www.ilei.info/konferenco/taskodivido.pdf inter LKK kaj ILEI.
Kriterioj La Estraro de ILEI taksos la kandidatojn kaj elektos kongresinvitontojn laŭ la jenaj kriterioj: - Organizaj forto kaj spertoj de la kandidato, inkluzive de spertoj el partopreno en antaŭaj konferencoj aŭ kongresoj de ILEI, - Taŭgeco kaj kostoj de proponata kongresejo kun teknikaĵoj, - Loĝkostoj kaj komforto, - Veturebloj kaj veturkostoj por alveno kaj foriro de kongresanoj, - Proponata enhavo kaj proksimumaj kostoj de turisma kaj kultura programo, - Pruveble atendebla subteno de lokaj aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj, - Ŝancoj por gajni subvencion, - Atendeblaj efikoj al la lokaj E-movado kaj ekstermovada medio, - Kiom longe ILEI ne konferencis aŭ kongresis en la kandidata lando, - Facileco kaj kosto de veturo inter la Kongreso kaj UK se la ILEI-Kongreso okazos ĵus antaŭ aŭ tuj post UK.
Kiel konkursi? Kandidatiĝan leteron, kun esprimita kaj motivita intenco inviti la kongreson, bonvolu sendi retpoŝte al la estrarano pri kongresoj: Laura Brazzabeni laura.brazzabeni@gmail.com kopie al ilei.kongresoj@gmail.com Bonvolu aldoni al la letero: deklaron, ke vi akceptas la Kongresan Regularon de ILEI ( https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf ), kaj subskribitan ekzempleron de la Regularo kiel ateston, ke vi respektos ĝin se via invito estos akceptita;
Limdato Por la 60-a kongreso en la jaro 2027: ĝis la 5-a de marto 2026 Por la 61-a kongreso en la jaro 2028: ĝis la 30-a de junio 2026 Por la Estraro de ILEI Laura Brazzabeni Estrarano pri kongresoj
Konsultindaj dokumentoj: 1. Ĝenerala kaj adaptebla programskemo de la Kongreso de ILEI (www.ilei.info/konferenco/programskemo.pdf) 2. https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf 3. Taskodivido inter ILEI kaj invitanto/LKK de ILEI-kongreso (www.ilei.info/konferenco/taskodivido.pdf)
|