ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Grava Esperanto-prelego en internacia nepala seminario

    Okazis interesa prezentado en internacia seminario organizita de Asocio de Nepalaj Instruiststoj de la Angla Lingvo (NELTA), en kiu reprezentanoj el pli ol 30 landoj kunvenis. En la 18a de februaro 2013, Maya Rai kaj mi prelegis pri kiel Esperanto helpas lerni eŭropajn lingvojn. Ankaŭ la prezidantino de NEspA Indu Devi Thapaliya kaj membro Biswa Gautam cxeestis en la programo.

    Ni diskutis pri la alfabeto, vortformado, vortordo kaj gramatiko de Esperanto, komparante ĝin kun la angla kaj penis konvinki la cxeestantojn ke se oni lernas Esperanton ankaux tio certe helpos pli rapide lerni la anglan aux iun alian eŭropan lingvon. La fakto estas tio, ke por azianoj ambaux lingvoj estas fremdaj, kaj malfacileco kaj mallogiko de la angla malordigasla intereson lerni la anglan kaj ofte oni lernas ĝin nur devigite. Mi donis ekzemplon helpe de du aziaj esperantistinoj, Natura el Koreio (mi ne scias ŝian korean nomon) kaj Indu. Ili ne povis kominiki per la angla kvankam ili lernis ĝin multjare. Malsukcesinte lerni la anglan, Natura penis lerni Esperanton kaj sufice bone sukcesis. Esperanto ludas rolon de pontlingvo. Homoj sentas kontenton ĉar post malmulte da tempo oni povas facile komuniki kun fremlandanoj. Por azianoj la alfabetoj de ambaŭ lingvoj estas fremdaj. Esperantaj vortoj foje similas al anglaj, ekzemple rivero, tablo kaj birdo. Se oni lernas la anglan post Esperanto oni tuj komprenas multajn vortojn. Mi eklernis la francan antaŭ 20 jaroj, post Esperanto, kaj mi komprenis multajn vortojn tuj post kiam la instruistino elparlis ilin. Mi pli facile trapasis la unuan nivelon kompare kun miaj samklasanoj. Nuntempe oni povas komuniki per Interreto,ekzemple en Fesbuko kaj ricevi helpon pri la lernado de Esperanto. Ĉar esperantistoj estas tre helpemaj kaj kuraĝigemaj. Se iu esperantisto volas lerni nepalan kun mi, mi estas preta helpi lin aŭ ŝin. Se iu francalingvano petus la saman helpon, mi ne farus tion. Alia grava afero estas ke Esperanto estas logika - preskaŭ ne ekzitas gramatikaj esceptoj - oni dum lernando eĉ povas per logiko krei novajn vortojn. Ekzemple, por krei vorton kiu indikas virinsekssan estaĵon , ni uzas la “in” sufikson : kato – katino, viro -virino sed oni foje eldonas “ess” por krei viringenran vorton en la angla - ekzemple, host- hostess, lione- lioness sed tiu ĉi regulo ne ĉiam funkcias, ekzemple oni ne povas krei bullness, heroess. Se iu lernas la anglan post Esperanto, oni tuj povas trovi vortojn kiujn oni povas logike krei, ĉar oni jam lernas fari tion surbaze de la Esperanto- regularo.

    Ni instruis kiel krei vortojn kaj ankaŭ diskutis simplajn gramatikaĵojn de Esperanto. Ĉeestantoj post la prelego starigis demandojn kaj ni laŭkapableco respondis. Multaj el ili ne sciis pri Esperanto antaŭe kaj nun planas lerni ĝin. Ni esperu ke kelkaj el ili lernos nian lingvon. Esperanto ne staras kontraŭ iu ajn lingvo inkluzive la anglan. Fakte oni povas ĝin por pli bone lerni eŭropajn ligvojn. Oni ne devas pensi ke la lingvo nepre kreos belan mondon, sed ĝi certre taŭgas kiel pontlingvo por lerni aliajn lingvojn. La prezendato daŭris 50 minutoj.

    Povas esti ke por Esperantistoj nia prelego ne entenis novajn informojn, sed por personoj kiuj ne sciis pri la ekzisto de tiaj pontlingvoj kiaj Esperanto ĝi sajne estis efika, kaj ni estas feliĉaj ke ni alparolis pli ol 40 ĉeestanoj el diversaj landoj, Nia estonta celloko sendube estos Bangladeŝo por fari similan prezentadon kaj samtempe instrui Esperanton.

    Bharat K Ghimire
    Estrarano de ILEI pri eksteraj rilatoj kaj universitata agado