ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

2-a vintra E-kursaro de ILEI-CN

China sekcio de ILEI okazigos la 2-an vintran E-kursaron en la urbo Guangdong (Kantono), Chinio. 

La sperta kaj famkonata Dennis KEEFE (nuntempe instruanta en Nankina Universitato, Chinio) instruos kaj trejnos en Kantono dum sia vintra ferio:

1. KOMENCANTOJ: BEKkurso, 6 horojn tage, kun aldonaj horoj da hejmtaskoj kaj praktikado dum manghoj.

2. INSTRUISTOJ: Kurso por Instruistoj de Esperanto, dum la kutima BEKkurso, kun (de tempo al tempo) klarigoj ekster la kurso.

3. PROGRESANTOJ: Eksperimentaj Kursoj por spertaj esperantistoj (progresantoj): a) pri literaturo b) pri faktemo (pri Strategio kaj la Esperanto-Movado), 1 au 2 horojn tage.

instruisto: Dennis KEEFE
Organizanto: China sekcio de ILEI
Dato:  de 2011-1-15  ghis 2011-2-14  (4 semajnoj)
Loko: Kantono, suda Chinio,  agrabla vetero dum januaro kaj februaro
Loghado: Senpaga
kotizo por alighi : 100 Yuanoj

kontaktu:  S-ro PENG Zheng-ming (Trigo): trigo@126.com
Prof. GONG Xiao-feng (Arko): arko.gong@qq.com; gongxf62@yahoo.com.cn

P.S.: junaj studentoj estos preferataj