ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Malfermighis la 43-a ILEI-Konferenco

Malfermighis en la 12a de julio la 43a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Tio okazis en Matanzas, Kubo, precize 20 jarojn post la unua ekstereuropa ILEI-konferenco, kiu same okazis en Kubo. Kun pli ol 60 partoprenintoj el 26 landoj, chi tio farighas la plej granda evento de ILEI en Ameriko.

En siaj bonvenigaj vortoj la prezidanto de LKK, Julian Hernandez Angulo emfazis la gravan respondecon de E-instruistoj ene de la movado, kaj ilian shlosilan rolon gvidi novulojn en la E-komunumon. Li finis per la fido, ke la nuna konferenco permesos vastan instershanghon de spertoj kadre de la konferenca temo 'Edukado por Kultura Proksimigho'.

Maritza Gutierrez Gonzalez salutis nome de la Amerika Komisiono de UEA, klarigante kiel realighis la paralele organizita instruisto-trejna seminario, dank' al kunlaboro de seso da institucioj kaj fondajhoj.

La saluto de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, komence skizis la historion de ILEI-konferencoj, emfazante, ke tri el la kvin konferencoj inter 2007 kaj 2011 estas ekstereuropaj. Post omagho al la forpasintaj kolegoj sekvis resumo pri la chefaj atingoj de la pasinta jaro, konkludante ke nova laborforta strategio nepras por ebligi al la Ligo realigi siajn celojn - tiuj fortoj estas planataj ene de ILEI, sed simila transformo necesas che la pli vasta movado, char altigo de instru-kvalito estas chies aspiro kaj respondeco.

Radojica Petrovic enkondukis la celojn de la seminario, kiu kunvokis dekkvinon de junaj seminarianoj el Latinamerikaj landoj kiel Argentino, Bolivio, Dominika Resp., Haitio, Meksikio, Nikaragvo, Panamo kaj Urugvajo, por ke ili estu en siaj hejmlandoj pli efikaj kursgvidantoj kaj organizaj motoroj.

La konferenco dauras ghis sabato kun richa programo. Okazis la unua kunsido de la komitato de ILEI, sed ghi ne atingis kvorumon.

Neniam antaue ni ghuis konferencon de ILEI, tiom kulture diversa kaj kun salutinda ekvilibro inter la generacioj, kun solida bloko de kubaj kolegoj inter la partoprenantoj.

Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI