ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

UK malfermita kaj salutita

    La 97a Universala Kongreso de Esperanto estas malfermita en impona du-hora ceremonio. La kongreson akceptis kaj feste salutis s-inon Nguyen Thi Doan, la Vic-Prezidanto de la de la Socialista Respubliko de Vjetnamio. Por pli da informoj pri la malfermo kaj la UK, bonvolu konsulti la komunikojn de UEA.

    En la solenaĵo ILEI kiel kutime ricevis tri minutojn por saluti la Kongreson. Ĝia prezidanto eldiris la sekvajn vortojn:

    “Salutas la instruistoj en ILEI kaj informas vin pri la ĵus finiĝinta 45a Konferenco de la Ligo. Tio tre sukcese okazis en la Arta Kolegio de Kunmingo, la ĉefurbo de la ĉina provinco Junnano. Temas pri konferenco de superlativoj – kun 113 aliĝintoj ĝi estas grandmarĝene la plej granda ekstereŭropa konferenco en la 63-jara historio de la Ligo. En Kopenhago ni dumsalute rakontis pri la plej granda konferenco en la lastaj 25 jaroj – nun ni raportas la plej grandan en 26 jaroj!

    La malferma kaj ferma ceremonioj estis imponaj, ambaŭ antaŭ publiko de 300 personoj. Akceptis nin interalie eksa kaj nuna vic-estroj de la provinco Junnano, kaj (en Esperanto) la direktoro de la Arta Kolegio. Li estas multjara esperantisto. La bonveniga kaj adiaŭaj vesperoj atingis tiajn artajn nivelojn, ke mankas adjektivoj -- ni ĝuis piroteknikan spektaklon post la fermo. ILEI kaj la kolegio restos en kunlaboro. Labore, ni elektis naŭpersonan estraron, kun homoj el kvar kontinentoj (rekordo), 6 novuloj kaj 5 virinoj (plia rekordo). Ni akceptis landajn sekciojn en Vjetnamio, Mongolio kaj Nepalo, do ni vidas grandajn perspektivojn por edukado en Azio.

    Sekve, ni alvenas al Hanojo en spirito de pozitiveco kun forta deziro pluiri al pli grandaj atingoj. Tiusence ni salutas kore la 97an Universalan Kongreson de Esperanto."

    Stefan MacGill
    Prezidanto, ILEI