ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Zamenhof-taga saluto por 2010 – pli ol belaj vortoj!



Hodiau antau 151 jaroj naskighis la kreinto de nia lingvo. Tra la mondo en lokaj kluboj, landaj sidejoj kaj kulturaj centroj ni celebras tion. La festo en Budapeshto okazis jam pasintan dimanchon; multaj ILEI-anoj partoprenis kaj ghia prezidanto salutis nome de la Ligo. Ni nun amplifikas tiun saluton kaj dissendas ghin tra la mondo.

La plej konkreta maniero celebri tiun datrevenon estas bonigi kaj intensigi la diskonigon kaj instruadon de la lingvo, kiun Zamenhof konfidis al ni. Tial, la saluto en Budapeshto inkluzivis informojn pri projekto, kiun ILEI lanchas: ‘Esperanto125’. Tio bazighas sur la sekva signifa datreveno – supozeble la plej signifa de la sekvaj kvin jaroj – la 125-jara jubileo de la naskigho de Esperanto, pere de la aperigo de la unua Unua Libro en la 26ª de julio, 1887. Ties jubileo okazos en tiu dato, meze de 2012. Ne tro fruas naski planojn inde celebri tion, ILEI jam de monatoj laboras pri tio. Ni havas projekt-dokumenton kaj liver-skemon kaj nun serchas partnerojn, char ILEI ne nepre deziras preni la chefan gvidan rolon en la iniciato.

La esenco estas, ke ILEI kaj la partneroj pretigu kaj okazigu kursojn – retajn, cheestajn kaj miksitajn – en la periodo marto-julio, 2012. Tiuj kursoj havu 125 partojn, tiel ke lernantoj povu akiri bazan komunik-kapablon en la lingvo ene de 125 tagoj. Jen pli realisma celo ol tiuj, kiuj proklamas – pro motivoj diveneblaj – ‘lernu la anglan en 30 tagoj!’ La projekto altiros atenton de amaskomunikiloj pro tio, ke samtempe lernos kursanoj en multaj landoj, kaj havos eblojn rete interagi kaj eble ech (iugrade) renkonti unu la alian persone.

Ni deziras al vi agrablan festadon de la Zamenhofa tago, kaj de ceteraj baldauaj festotagoj.

Por ke ni pli inde festu estontajn Zamenhof-tagojn, ni petas vian apogon kaj invitas vian kunlaboron en la projekto ‘Esperanto125’, kiel ankau en la cetera agado de ILEI.


Stefan MacGill, prezidanto de ILEI.
Budapeshto, la 15an de decembro, 2010

PS:
La kvara numero de Internacia Pedagogia Revuo estas presata kun ekspedo atendata antau la festotagoj, simile pri la tria numero de Juna amiko, kun kiu disiros nova informilo pri ILEI, kun alighilo por 2011 – ghi jam legeblas en elektronika formo en nia hejmpagho che Dokumentoj. La membraro de la ligo kreskis je 10% en 2010; ni fidas je kaj laboras por simila plia kresko en 2011!