ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

La proponoj de ILEI por la Tago de la Esperanta Libro/ Zamenhofa Tago 2025

Kiel jam tradicie la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruitoj (ILEI) proponas kelkajn tekstojn por la komuna internacia legado dum la Tago de la Esperanta Libro/Zamenhofa Tago 2026.Bonvolu aktive partopreni kaj sendi al ni fotojn, vidojn, informojn kaj raportojn pri via grupa kaj individua legado, se eblas. Koran dankon!

Por komencantoj, ni proponas la rakonton “La sorto de Aina” de Ranja Zafinifotsy, juna lernejestrino de Madagaskaro, en kies lernejo oni instuas Esperanton. Ŝi ricevis honoran atestilon en la 2025-a eldono de la konkurso “Juna Instruisto de la Jaro”, organizita de ILEI, TEJO kaj edukado.net. La itala samideanino Claudia Maggi legos la tekston por EsperRadio kaj la video troveblos en ĝia samnoma jutuba kanalo (same kiel ŝia bele amuza interpreto de la unua parto de la rondiranta rakonto de la Komisiono por Virina Agado de UEA, “Pri viroj kaj kunikloj”, kiun ILEI proponis por la pasinta Zamenhofa tago). La rakonto kaj la video certe utilos por instruado kaj por pli multe koni la kondiĉojn kaj la kuraĝon de afrikaj virinoj.

Kunligo

Por progresintoj, nia propono estas la “3 finalistaj noveloj” de la kvara eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK-4). La tre interesa temo estas Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo Sapiens. Tiu legado estos espereble la komenco de pli intimaj rilatoj de kunlaboro inter ILEI kaj INK. La rakontoj estas: --“Olda Fan kaj la roboto-edzino” de Yin Jiaxin (Ĉinio) --“La ĉioscieco de OV-GPT” de Jorge Rafael-Nogueras (Portoriko) --“Nenio pli gravas” de Stefan Grotz (Germaio)

Kunligo

Fine, por homoj kun pli da intereso pri novigaj aliroj lerni Esperanton, ni proponas kiel ekzemplon la unuan ĉapitron de la itala romano Quasi in paradiso de Andrea Vaccari, kiu iom post iom enkondukas vortojn en Esperanto enen de la fikcio mem. La celo estas uzi la emocian intereson por la intrigo por stimuli pli aktivan lernadon de Esperantaj vortoj fare de la legantoj. La libro povas esti vidata kiel eble pripensinda sugesto, adaptebla al aliaj lingvoj krom la itala, por varii la alirojn disponeblajn al niaj instruistoj.

Kunligo