ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI raportas

    50-a Kongreso de ILEI en Busano, Koreio

    Bonega organizado flanke de la LKK

    Mirinde belaj artaj kontribuoj de lokaj muzikgrupoj

    Interesaj prelegoj kaj debatoj

    Tre komforta junulargastejo ARPINA kun vastaj ofertoj

    Alighis 196 personoj el 29 landoj. Partoprenas nun proksimume 130 personoj el 21 landoj. La diferenco fontas el la malstabila tutmonda situacio politika, kiu havis kaj havas timigajn efikojn en orienta Azio. Pluraj kongresanoj rezignis au ne sukcesis akiri vizon. Ok afrikanoj ne aperis. El la estraro cheestas nur tri personoj : la vic-sekretario Elena Nadikova, la vic-prezidanto Gong Xiaofeng kaj la prezidanto Mireille Grosjean. Lau tiu forta virina cheesto la landaj salutantoj okaze de la malfermo estis prefere virinoj, defio preskau komplete plenumita.

    La Komitato kunvenis lunde dum kvar horoj. Kvorumo estis. Ghi decidis pri nomumado de novaj Honoraj Membroj. Elektighis la forpasinta Paul Gubbins kaj unu arda laboranto de la china movado : HU Guozhu. La Komitato aprobis la agadraporton pri la jaro 2016 same kiel la financan raporton, kaj tiel malsharghis la estraron. Laudoj kaj dankoj audighis pri la laboro de la estraro.

    La frandvespero ebligis gustumi pladojn el diversaj mondopartoj lau la kutimo de ILEI por la unua vespero. Sekvis la nacia vespero kun preskau 50 artistoj, dancistoj, muzikistoj, en buntaj kostumoj. La internacia vespero amuzis la kongresanojn kaj okaze de ghi chinoj, japanoj kaj koreoj dancis polan polonezon same kiel europanoj dancis japanan farandolon;  la tuta publiko kantis armenajn melodiojn kaj kunkantis refrenon de rusa gitaristo. Skechoj tre amuzaj alportis ridojn che chiuj, chefe kiam seriozaj kaj altnivelaj prelegantoj prezentas ion amuzan en ne atendita maniero.

    Varma temperaturo kaj humida aero, jen la vetero, kiu regas kutime en julio en orienta Azio. La chielo pli blankas ol bluas. Tamen la klimatiziloj de ARPINA donas agrablan senton al la kongresanoj. La sametagha teraso ofertas varmecon al tiuj, kiuj tion shatas.


    Busano, 2017-07-18