ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI raportas

    50-a Kongreso de ILEI en Busano, Koreio

    Tria komuniko

    2017-07-22

    KONKLUDO

    Konstato: 196 personoj aliĝis, 170 alvenis; inter ili 20 unutagaj vizitantoj. La kialo estas la streĉita politika situacio tutmonda, kun du ŝtatestroj aparte ne antaŭvideblaj. Pro tio kelkaj personoj rezignis kaj aliaj ne ricevis vizon. Ni menciu aparte la klason de Neĝeta el Ĉinio, grupon de 15 infanoj, por kiuj ni planis la infanan universitaton, kiu finfine ne okazis. Ok afrikanoj aliĝis kaj ne povis veni. Talenta junulo el Filipinoj same ne ricevis vizon. Finfine alvenis finna kolego, argentina junulo kaj vjetnama junulino.

    La vojaĝo por la partoprenantoj kaj ĉefe por eŭropanoj estis longa kaj kosta. Pro tio ili volis malkovri la regionon kaj multe ekskursis. Tion oni bone povas kompreni. La sekvo de tio estas, ke malmulte da personoj partoprenis la kursojn kaj la prelegojn. Ĉu pro la fakto, ke la temo estis turismo, la kongresanoj pli turismumis ol kongresumis…

    La junulargastejo ARPINA, dek-etaĝa plej moderna konstruaĵo, ebligis komunan restadon tage kaj nokte. Tio estas tre favora situacio kaj stimulas bonan etoson. La ĉambroj estis tre komfortaj, eĉ luksaj. La uzo de la tegmenta etaĝo la oka, faris de ni ok-ulojn. Tie estis eĉ surtegmenta teraso kun belega elvido al la maro; la kuraĝuloj iris tien kaj devis elteni la varmecon kaj humidecon. Ni havis 3 ĝis 4 salonojn, larĝan koridoron por la libroservo, la akceptejo, la kaso kaj koridoraj babiladoj. Unu granda salono kun eblo dividiĝi en du ricevis la nomon de la forpasinta LEE Chong Yeong, fama korea esperantisto. En la dua etaĝo estas tre granda salono, kie okazis tri programeroj.

    Du novaj programeroj aperis en tiu ĉi kongreso. La unua estas la Pedagogia Foiro. Laŭ la ĉeestantaj estraranoj ĝi estis sukcesa. Ses prelegoj okazis kaj donis la okazon al certaj personoj prezenti instrumaterialon, vortaron, novan lernolibron, la projekton Unu Leciono Pri EO por Ĉiu Lernejano. La dua estas la Literatura Kafejo. En tiu programero Mireille Grosjean prezentis du svisajn librojn, kiuj estis tradukitaj al EO: Sonoril’ Urĉjo,  (de Chönz teksto kaj Carigiet bildoj) kies originalo estas en la romanĉa lingvo, kaj La Birdo, de Eveline Porter, kiu aperis en dulingva eldono: angla kaj esperanto. La originalo estas en la franca. La dua literatura kafejo estis en la manoj de Sinjoro Rob Moerbeek ; li prezentis verkon de Frederik van Eeden.

    La kutimaj kursoj okazis: kurso por komencantoj sub la gvido de Annie Grente. Kurso por progresantoj sub la gvido de Sylvain Lelarge. La Instruista Trejnado, grava parto de tia kongreso, estis en la lertaj manoj de Katalin Kovats. Ok personoj sukcese frekventis ĉiujn partojn de tiu lertigado kaj ricevos atestilon. La gvidantoj ricevu niajn elkorajn dankojn.

    Prelegoj okazis kaj konsistigis la paralelan programon, por tiuj kongresanoj, kiuj ne membras en la Komitato nek volas partopreni la supre menciitajn kursojn. La prelegoj sekvis pli au malpli la kongresan temon pri turismo. Pro la malfruo aŭ ne apero de diversaj prelegantoj tiu programo devas esti daŭre adaptita tra la semajno. Tamen la gvidantoj sukcesis ĉiam anonci la programon klare en la antaŭa tago.

    La Komitato kunsidis kaj atingis kvorumon danke al reta voĉdono antaŭa, kiu donis permeson al iuj komitatanoj anstataŭi komitatanojn de aliaj sekcioj. De la estraro ĉeestis la prezidanto, la vic-prezidanto kaj la vic-sekretario, nur 3 membroj, 3 virinoj. La Komitato elektis du novajn Honorajn Membrojn, nome la forpasintan Paul Gubbins el Britio kaj Hu Guozhu el Ĉinio. La Komitato aprobis la agadraporton kaj la financan raporton kaj farante tion malŝarĝigas la estraron. Vigla diskuto okazis pri printado kaj sendo de nia organo Internacia Pedagogia Revuo IPR kaj Juna Amiko JA. Gravaj decidoj okazis, kiuj devus kontentigi niajn membrojn kaj altigi la nombron de JA-abonantoj. Detala anonco sekvos.

    Nia ĉiujara evento fariĝas ĉiam pli riĉa, ĝia enhavo kreskas kaj variiĝas. La nombro de partoprenantoj daŭre kreskas. Pro tio ni decidis en 2016 nomi ĝin KONGRESO. El tio fontas, ke partoprenanto ne povas esti en ĉiu salono kaj ĉion sekvi, aŭdi. Tio donas frustron al niaj gastoj. Tio estas konata fenomeno. En grandaj kongresoj foje okazas dek paralelaj programeroj.

    Pluraj ekskursoj okazis dum la semajno. Du tuttagaj ekskursoj okazis merkrede. Per buso 50 kongresanoj iris al Gyeongju kaj al la antikva templo Bulguksa. Ili havis la okazon restadi, mediti kaj manĝi en budhisma templo. Ili malkovris la templon Bulguksa, kiu estas mondheredaĵo de UNESKO.

    Menciindas la elstara kontribuo de Sinjoro Monto, unu el la membroj de la 11-persona Loka Kongresa Komisiono LKK. Li havas muzikgrupon kaj konas aliajn muzikgrupojn kaj folklorajn grupojn. Li organizis, ke en ĉiu programero aperis iom da korea muziko : dum la frandvespero, dum la malfermo, okaze de la nacia vespero kompreneble, dum la lingva festivalo sur granda placo en la urbo. Danke al tio nia kongreso akiris viglecon kaj gajecon.

    La bankedo okazis en fora restoracio, kiun la kongresanoj atingis per buso. Denove la busananoj fariĝis busanoj. Aŭdiĝis jena komento: la bankedo estis la plej sukcesa, tio estas abunda kaj bongusta, belaspekta kaj originala, kompare kun multaj aliaj dumkongresaj bankedoj. Kompletigis ĝin laŭtlegado de etaj amuzaj tekstoj kaj poemoj kaj grupa ludo pri ĝeneralaj konoj.

    Vendrede vespere ripetiĝis tre detala kaj interesa prezento de Iberio en rilato kun niaj venontjaraj kongresoj. Prelegis Duncan Charters, Ruben Fernandez Ascension kaj Mireille Grosjean.

    La kongresanaro aprobis rezolucion.

    Substrekindas, ke kaj la estraro kaj la LKK laboras volontule. Kiam partoprenantoj venas al ili kun postuloj, tio estas iom ĝena afero. La organizantoj ofertas servojn kaj helpon, sed postuli oni povas fari ĉe salajrita persono, ni tute ne estas en tia situacio. Kongresanoj en nia movado devas kompreni tion.

    Kiam ni parolas pri instruado, ni pensas pri transdono de konoj kaj de kapabloj, klarigoj, ekzercoj… Tra la Jaro de la Lernanto la Ligo ILEI klopodis montri la gravecon de respondeca lernado de la studento kaj nova akompana rolo de la instruisto. En Busano ni aŭdis la vortojn instigo kaj emocioj. La kunvivado de instruisto kaj de studentoj lernantoj ankaŭ havas tiajn flankojn, al kiuj ni devas meti nian atenton. Instigo estas pli delikata nocio ol sugesto aŭ propono, sen paroli pri peto, postulo, devigo. Instigi estas montri per siaj propraj agoj, kio povas efiki kiel sugesto al aliaj. Povas esti flustrado de ideoj, faktoj, konstatoj. Emocioj ludas rolon en la rilato inter la instruisto kaj la lernanto ; oni ŝatas la personecon aŭ ne ŝatas, oni ĝojas aŭdante amuzajn faktojn, la sindona instruado post bona preparado, adekvata komunikado en respektoplena etoso vekas admiron kaj pozitivan senton.

    Mi ne aŭdis ian plendon. Mi mem vidis kelkajn paneetojn. Certe oni povas altigi la nivelon de la organizado. Sed ĝenerale ĉio disvolviĝis bone kaj kontentige. Por multaj kongresanoj tiu sperto esti en internacia renkontiĝo estis la unua. Ili esprimis sin tre pozitive pri tiu grava travivaĵo.

    Enketo pri la disvoliĝo de la Konferenco en 2016 okazis. La rezultoj ekzistas. Ni intencas lanĉi denove tian enketon kaj analizi kaj diskonigi la rezultojn kune post kelkaj semajnoj.

    Per 3 busoj la plej granda parto de la kongresanoj iris sabate matene al Seŭlo por partopreni UK-on. Kelkaj koreoj devis forlasi la eventon dum la semajno por iri al Seŭlo por labori por UK.

    Tio estas la tria kaj lasta raporto pri la 50-a ILEI-kongreso 2017.

    Mireille Grosjean

    Prezidanto de ILEI