ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Chefaj celoj de ILEI por la periodo 2009-2012


    (La sekvaj celoj detaligas kaj ne anstatauas la celojn difinitaj en la Statuto.)

    - Altigi la kapablojn de la esperantista instruistaro
    diskonigi novajn teknikojn, organizi fakajn seminariojn...
    - Akceli la universitatan agadon
    E-kursoj, projektoj, instrukapabligo, programoj UPN, UAM, AIS...
    - Organizi, stimuli kaj katalogi la instruadon de Esperanto
    kunlabori kun ekzistantaj fortoj agantaj tiukampe
    - Fortigi la instruistan trejnadon
    kunlabori kun ekzistantaj fortoj, evoluigi ligan programon
    - Subteni kaj realigi interkulturajn projektojn
    Interkulturo, Flugiloj, IChLM, Indighenaj Dialogoj, Comenius, AKEL...
    - Starigi kaj subteni ret-kursojn
    emfazi eblojn arigi retlernantojn en fizikajn renkontighojn
    - Kunroli en informaj kampanjoj prepare al kursoj
    lingvaj festivaloj, evoluigo de gvidiloj kiel anonci kaj okazigi kursojn
    - Fortigi la eksterajn rilatojn
    UNESKO, FIPLV, ISAE, UMEA...
    - Disvastigi la ILEI-agadon en chiuj kontinentoj
    projektoj, instruado, fondo kaj fortigo de sekcioj...

    Pliaj celoj
    Reekzameni ekzamenojn
    klarigi refoje la KER-ekzamenojn (UEA-ITK), cele al alpreno de nova liga sinteno
    klarigi kiel KER kaj la UEA/ILEI sistemo povas funkcii paralele kaj kial indas reteni ambau

    Pritaksi kaj katalogi lernilojn
    kunlabore kun edukado.net kaj lau aliaj vojoj

    Chi tiu celaro formos la bazon por la trijara agadplano. Ekzistos ankau laumonata plenumskemo.