ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Pri la dissendado de la revuoj IPR kaj JA 2026/1

Karaj, Sekciestroj kaj Komitatanoj de ILEI,

kiel vi povas legi en nia ĵus sendita Trimonata Raporto, ni nun havas problemon kontakti nian Prezidanton Ahmad kaj nian Membro-administranton Hamzeh pro la situacio en Irano. Bedaŭrinde, vidante la novaĵojn, ni timas, ke la afero ne tiom baldaŭ solviĝos. Do, eble ni devos organizi la sendadon de la jam preskaŭ pretaj revuoj IPR kaj JA 2026/1 sen ilia grava helpo. Bonŝance ni havas la poŝtajn adresojn relativajn al la sendado de 2025/4. Sed ni havas la retajn adresojn de niaj membroj ĝisdatigitajn nur je la dato de Junio 2025. Nun la plej novaj datumoj, sen la helpo de Hamzeh, ne estas bedaŭrinde de ni alireblaj. Se Sekciestroj bonvolas resendi al ni siajn ĝisdatigitajn listojn, ni povos fari la ŝanĝon antaŭ la sendado. Se tio ne eblas, ni (Jozefo kaj mi) planas kiel ajn organizi tiun ĉi retan sendadon laŭ sekcioj, tiel ke estu pli facile kontrolebla la efektiva ricevado de la revuoj fare de la membroj. Koran dankon pro via kompreno kaj kunlaboro en tiu ĉi malfacila situacio.

Fartu tre bone,

Alessandra Madella