| 
  
       
         
         
    
       
         
         
     
       
  
Kontaktu ILEI! 
 
    | 
    
   
  
 
  ILEI/UEA EKZAMENOJ DUM LA 40-a ILEI-KONFERENCO 
Oni atentigas pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke la delegitoj "atingu 
  almenaux la nivelon de meza ekzameno". Simile, laux la regularo pri nova 
  ILEI/UEA-ekzameno pri instrukapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton 
  minimume gxis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA". 
  Estraro de ILEI aparte atentigas cxiujn instruistojn, instruantojn kaj instruontojn, 
  ankaux la membrojn de ILEI, ke ili atingu almenaux gxis la nivelo de la meza 
  ekzameno de ILEI/UEA. 
 
Se Vi faras ekzamenon de elementa nivelo dum UK, tuj post gxi venu al ILEI-konferenco 
  por fari la meznivelan ekzamenon. 
  Se Vi ne kuragxas fari elementan ekzamenon dum UK - venu por fari gxin dum la 
  ILEI-konferenco. Kial? Cxar apude, dum la tuta semajno, Vi havos diverslandajn 
  instuistojn kaj instruantojn al kiuj cxiam eblas driekti Viajn demandojn, cxiam 
  kun ili Vi povos konsultigxi pri diversaj gramatikeroj kaj la lingvouzo. Ecx 
  lerni tion, kion Vi ne sukcesis imagi kaj multe plibonigi sian lingvonivelon 
  por nepre sukcesi dum la ekzameno. 
 
Pliaj informoj pri la ekzamenoj: 
  Dum la konferenco en Ranzan okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je 
  la elementa kaj meza niveloj. La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika 
  testo, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika testo 
  rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba 
  parto la sukceslimon de 60 poentoj, la parolan parton. Pro praktikaj kialoj 
  anticipa sinanonco estas konsilinda. Anoncu Vin prefere antaux la 15a de julio 
  2007 cxe la prezidanto de ekzamena komisiono estinta dum la konferenco en Parma 
  Radojica Petrovicx, cxefa loka organizanto 
  Tieko Isikawa, aux estrarno pri 
  konferencoj Aida Cizikaite kaj samtempe 
  pagu la ekzamenkotizon (60 % de la MA-kotizo en la logxlando de la kandidato) 
  al UEA konto ilek-a. Kaze de neprezentigxo aux nesukceso en la antauxtesto, 
  oni rericevos 50 % de la pagita kotizo. Eblos sin anonci ankaux dum registrado 
  veninte al la konferenco, se ankoraux estos liberaj lokoj. Tiam la ekzamenkotizo 
  estos 70 % de la MA-kotizo en la logxlando de la kandidato. 
  Detalaj informoj pri la ekzamenoj, inkluzive de specimenaj testoj, trovigxas 
  ankaux cxe www.edukado.net/ekzilei.jsp 
 
NE PERDU LA EBLECON KONVINKIGXI KIOM BONE VI UZAS LA LINGVON! 
 
 
 
  
  |