ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Pri la enhavo de IPR 2021/1 (Jarkolekto 51)

ENHAVO

  • Enkonduko (Mireille GROSJEAN) p.3
  • Davide ASTORI: Interlingvistiko kaj Esperantologio en la nuntempa itala universitata medio (kun speciala fokuso al la Universitato de Parmo) p.4
  • Rezolucio de MondaFest', kunverkita de la laborteamo pri la festivala temo p.11
  • Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ: Interkulturaj valoroj de Esperanto kaj instruado de fremdaj lingvoj p.12
  • Mireille GROSJEAN: SAT fondiĝis antaŭ cent jaroj p.14
  • Mireille GROSJEAN: WIKIPEDIA dudekjara p.15
  • El la landoj kaj sekcioj (GB, CN, DE, IT, LT, PL) p.17
  • Pri Zamenhofaj Festoj la 15-an de decembro p.21
  • Anoncoj p.25
  • Lerni la ciferecon kaj lerni ciferece (Germain PIRLOT) p.26
  • Landaj gravaĵoj kaj laboroj farendaj kaj farataj (Stefan MACGILL) p.27
  • Ni kongresumos en Benino de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2021 (Mireille GROSJEAN) p.29
  • Simpozia alvoko (Radojica PETROVIĈ) p.34
  • Informoj pri ILEI, redakciaj informoj, adresaroj de funkciuloj (sekciestroj, reprezentantoj, kontaktpersonoj) p.36

Sur la titolpaĝo: JoCa, nia kongresejo en Kotonuo, Benino
Sur la dorskovrilo: Novaĵoj el Zaozhuang, Ĉinio

REDAKCIAJ INFORMOJ

Redakta komitato: József Németh (red.), Mireille Grosjean, Luigia Oberrauch Madella, Ahmad Reza Mamduhi, Rob Moerbeek

Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530.
Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): Olena Poshivana, amatalena@ukr.net. La revuo estas rete aŭskultebla por vidhandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com.

Ni fermis la nunan numeron la 15-an de januaro 2021, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2021.

Jozefo Németh, redaktoro

Atentu, estas novaj kotizoj!
Membreco kaj pagado por diversaj servoj
Membreco kostas 25 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 12,50 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj, 6,25 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando.