ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

La 10-a ILEI-Forumo

“Specifaĵoj de instruado de Esperanto laŭ diversaj lingvoj, kulturoj kaj regionoj”

Ĉiuj estas bonvenaj!

Kun enkonduka prelego de prof. Ilona Koutny

Vendredon, la 6-an de majo 2022, de la 15:30 ĝis la 16:30 UTC

Instrui Esperanton internaci-skale implicas adapti ĝian lernadon al specifaj kondiĉoj de la plej diversaj homoj tra la mondo. Tial, en la 6-a de majo ekde la 15:30 UTC, ni okazigos la 10-an ILEI-Forumon, kies temo estos “Specifaĵoj de instruado de Esperanto laŭ diversaj lingvoj, kulturoj kaj regionoj”.

Ne maltrafu la okazon diskuti tiun temon ĉe ni.

Viaj partopreno, spertoj, ideoj kaj proponoj, estos ege bonvenaj!

Por aliri al la Forumo: https://us02web.zoom.us/j/82905766250

Nur se demandite:

Kunven-Identigilo (Meeting ID): 829 0576 6250

Pasvorto (Passcode): La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Spektebla vive ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva