ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Indekso de IPR (1908-2026)

Valencia Esperanto-Grupo publikigis en sia retejo indekson de ĉiuj numeroj de Internacia Pedagogia Revuo ekde 1908, surbaze de la libera arkivo de ILEI: https://valencia.esperanto.es/eo/indekso-internacia-pedagogia-revuo/

Por ĉiu numero ĝi listigas la artikolojn kun aŭtoro, titolo kaj komenca paĝo, kaj ligas al la PDF en la arkivo kaj al la plena teksto de la numero. La tuta listo (4 723 tekstoj el 316 numeroj) estas elŝutebla kiel CSV-dosiero, kun la citaĵoj jam formitaj laŭ APA, MLA kaj Chicago. La indekso estas ĝisdatigata kun ĉiu nova numero. La ideo venis de Dennis Keefe. La indekso kaj la tekstoj estis faritaj aŭtomate el la PDF-oj, helpe de artefarita intelekto: por la malnovaj numeroj, post optika signorekono, lingvomodelo helpis legi la enhavtabelojn, kaj ĝi ankaŭ verkis la mallongajn resumojn de la artikoloj ekde 1980, kiujn neniu kontrolis. Do eraroj eblas. Korektojn oni povas sendi al la grupo: https://valencia.esperanto.es/eo/kontakto/