ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Kubo atendas vin!

La urbo Matanzas

Matanzas, [matansas] ofte nomata Ateno de Kubo pro la frua kaj altnivela kultura kaj klera etoso, ankaux famas pro la plurnombraj pontoj, gxia arkitekturo kaj muziko. Gxi estas urbo konstruita cxe la maro, tuj malantaux granda haveno situanta je 42 km okcidente de Varadero kaj je 120 km oriente de Havano.

Iama cxefurbo de sukero kaj arto, la urbo Matanzas posedas vizitindajn lokojn kiel la teatro Sauto [sauxto], la katedralo Sankta Karlo, la Historia Muzeo kaj la parko Libertad, inter aliaj belajxoj. Gxi estas ideala loko por gxui la famajn rumbojn kaj aliajn tradiciajn muzikajn gxenrojn.

Hotelo Islazul Canimao

Sur deklivo rondiranta la riveron Canmar [kanimar], navigebla tra kelkaj kilometroj, oni trovas la hotelon Canimao [kanimao], ideala por gxui kompletan feriadon meze de trankvila kaj natura medio. Gxia proksimeco al la bela urbo Matanzas, en la samnoma provinco, ebligas al vizitantoj ekskursi al diversaj kulture kaj historie tre interesaj lokoj, miri pri ties arkitekturo, gxui la belan havenon kaj promeni sur gxiaj viglaj stratoj.

Oni povas ankaux viziti la faman banlokon Varadero kies natura beleco igas gxin la plej populara en Kubo. Aliaj turismejoj en la proksimeco estas La grotoj de Bellamar kaj la kabaredo Tropicana Varadero, kiu proponas neforgeseblan vesperon per unika tipe kuba spektaklo.

La hotelo Canimao disponas pri 158 komfortaj cxambroj klimatizitaj, cxiuj kun privata necesejo kaj dusxo, radio kaj satelita TV, kun alekstera videbleco; restoracio, kafeterio, trinkejo, nokta klubo, nagejo, ludejo, masagx-cxambro, reta servo, vendejo, monsxangxejo, sekureca kaso centrala, kunvenejo kaj parkejo.

La konferenco

La hotelo Canimao ludos centran rolon en la konferenco, tiel ke cxio estos konvene lokita. ILEI ofertos pakajxan prezon (baldaux anoncotan), kiu inkluzivos du mangxojn tage, la logxigon, alvenon kaj foriron plus iuj ekskursoj. La programo havos tri esencajn fadenojn: fakan, laboran kaj distran. Ni planos la programon tiel, ke cxiuj tri fadenoj povos en ekvilibro disvolvigxi. ILEI prenis kontakton kun UEA por ke ilia flug-oferto inkluzivu konvenajn flugojn por konferencontoj (la datoj provizore estas julio 11-17) kaj kun la loka organiza teamo por ke junaj instruistoj el Kubo kaj najbaraj landoj havu eblon partopreni.

Unika semajno atendas vin!