ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Kongresaj kaj simpoziaj informoj

La 54-a ILEI-Kongreso en Kotonuo, 2021
Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj


Pro diversaj pandemiaj kaj organizaj malfacilaĵoj, la Estraro decidis transloki la ILEI-Kongreson 2021 de Skotlando al Benino, al ĝia ekonomia ĉefurbo, Kotonuo.

La Loka Kongresa Komitato (LKK)
La prezidanto: Privas Tchikpe (vd. dekstre)
Membro kaj prizorganto de financoj: Mireille Grosjean
Membro, organizanto de la evento kaj prizorganto de teknikaj flankoj: Jung Yuro (Unika)

La teknika flanko

Por la ĉi-jara ILEI-Kongreso, ni uzas retejojn por la kongreso kaj simpozio, kiuj estas kreitaj subtenite de la entrepreno EŬRODESIGN. La retejoj helpas ĉefe por informado kaj organizadon de la kongreso. Dume, la voĉdono-sistemo dum la komitat-kunsido estas subtenota de la entrepreno CIVIENCIA. Plie, la entrepreno subtenos ankaŭ la elsendon de la video-konferenco, kaj preparos grafikaĵojn, videaĵojn, reklamadon ktp. 

Subtenatoj por la teknika flanko

La Estraro decidis subteni 2 junulojn por partopreni en nia kongreso (en kazo, se fizika kunveno okazos en Benino), kiuj helpos por ĝia teknika flanko. 

Ĉu hibrida Kongreso?
Gravas, ke kvankam ni klopodas okazigi nian kongreson hibride, t.e. kaj surloke kun ĉeestaj partoprenoj kaj aranĝante elsendojn virtuale, tamen, se malpli ol 20 personoj aliĝos por la ĉeesta partopreno, la Estraro rezignos pri la surloka okazigo de la Kongreso. La decidkunveno ĉi-rilate okazos fine de majo, kaj la rezulto estos disinformata per diversaj komunik-kanaloj de ILEI.

Laŭ la Trimonata Raporto:
Malfacile survojas la preparlaboroj por la Kongreso. La temo estas difinita kiel „Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj”. Fine de januaro la Estraro pritaksis kongres-kotizojn por la eventualaj fizikaj ĉeestaj partoprenontoj. La kotizoj kovras la ĝeneralajn kostojn kaj estas por A-landanoj: 100 EUR, B-landanoj: 80 EUR, C-landanoj: 60 EUR. Estas ellaboritaj kaj aprobitaj ankaŭ afiŝo kaj emblemo por la kongreso. Ankaŭ survojas la preparado de la dutaga simpozio, pri kiu respondecas Radojica Petrović (vd. sube).
Jam estis kreita skizo de la detala programo. Laŭ la peto de la beninaj esperantistoj la Estraro pritaksis la eblon ŝanĝi la lokon de la kongreso de Kotonuo al Lokossa kaj, bedaŭrinde, devis rezigni pri tia ŝanĝo pro diversaj malfacilaĵoj, kaŭzitaj de KOVIM-19. Do, la planita loko restas Kotonuo. Pretas la ekskursa programo. La decido pri okazigo de la surloka kunveno – kiel dirite supre - okazos en majo laŭ la nombro de sinanoncoj por ĉeestas partoprenado. Ĝis nun tiaj sinanoncoj ne atingis al dek.

Jung Yuro (Unika)

 

ILEI-simpozio 2021:
Esperanto en universitataj medioj - nuntempo kaj estonteco

La simpozio okazos virtuale, 12/13 aŭg. 2021, kadre de la 54-a Kongreso de ILEI, kun partopreno de esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ĉefe universitatanoj, per la programo Zoom teknike subtenata de IrEA (Irana Esperanto-Asocio).

La programo
La simpozio estas strukturita en kvar prelegblokoj:

  1. Komunikado en multlingvaj edukmedioj – problemoj kaj solvoj

Ĉefpreleganto: Charles Ligan, Benino; diskutanto: Giridhar Rao, Barato

  1. Esperanto en supera edukado – mitoj kaj faktoj
    Ĉefpreleganto: Ilona Koutny, Pollando/Hungario; diskutanto: Adel Rafii, Irano
  2. Utiloj kaj defioj de neĉeesta lernado kaj instruado
    Ĉefpreleganto: Manuel Pancorbo, Hispanio
  3. Survoje al virtuala Esperanto-universitato – inter revo kaj realo
    Ĉefpreleganto: Vicente Manzano-Arrondo, Hispanio

Ĉiu prelegbloko havos enkondukan ĉefprelegon de invitita preleganto kun diskutanto, kiu, per siaj observoj kaj demandoj post la prelego, pliprofundigos kelkajn aspektojn de la temo. Por la ĉefprelegoj estas rezervita po unu horo inkluzive la paroladon de la preleganto, demandojn de la diskutanto, kaj respondojn de la preleganto, ĉio kun intersekva inter­pretado. La laborlingvoj estos Esperanto kaj la angla, tamen se iuj prelegantoj deziros prelegi en iu alia lingvo, tio eblos kun interpretadoj en Esperanto kaj la angla.

La ĉefprelegojn en ĉiu bloko sekvos aprobitaj prelegoj de esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj/universitatanoj kun postprelega diskuto kun la publiko, ĉio kun intersekva interpretado, en suma daŭro po 40 minutoj. Se vi deziras prelegi en iu el la prelegblokoj, viaj prelegproponoj estos bonvenaj. Bonvolu skribi al <radojica.petrovic.rs@gmail.com> por pliaj detaloj.

Antaŭsimpozia enketo 
Du demandaroj estas preparitaj por enketi sintenojn, opiniojn kaj kunlabor-pretecon de universitatanoj esperantistaj kaj neespertantistaj rilate al la gvidmotivo de la simpozio: “Survoje al virtuala Esperanto-universitato”.

Se vi estas universitatano kaj:
a) Vi instruas Esperanton kaj/aŭ Interlingvistikon kaj/aŭ Esperantologion, aŭ
b) Vi instruas aŭ studas en aliaj fakoj (ekz. matematiko, ekonomio, historio), aŭ
c) Vi esploras pri Esperanto kaj/aŭ Interlingvistiko kaj/aŭ Esperantologio, aŭ
ĉ) Vi uzas Esperanton ajnamaniere por la eduka kaj/aŭ scienca laboro, aŭ
d) En la biblioteko de via universitato hejmas libroj en kaj/aŭ pri Esperanto,
vi estas bonvena respondi la „Demandaron por Esperantistaj Universitatanoj”:
https://forms.gle/V1hwXXEvCWqPLQmi8

Samtempe bonvolu prezenti la anglalingvan demandaron „The Relevance of Esperanto in Universities Today”:
https://forms.gle/qLUvkWGtddz3ERuw7
al viaj neesperantistaj universitataj kolegoj, amikoj, profesoroj, lektoroj, kaj/aŭ esploristoj. Iliaj respondoj estos gravaj por pli bone kompreni eblon kaj kondiĉojn de akcepto kaj uzado de Esperanto en univesitataj medioj kaj aktivaĵoj.
Kiam vi legos ĉi tiujn liniojn, la demandaro por neesperantistaj universitatanoj jam estos disponebla ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj, krom la angla.
Rezultoj de la enketo estos prezentitaj dum la simpozio. Anticipan dankon pro via kunlaboro por kolekti laŭeble multajn respondojn.
Postsimpoziaj projektoj
La simpozio, sinergie kun kelkaj similcelaj iniciatoj, vigligis laboron pri projektoj rilataj al Esperanto kaj interlingvistiko en universitatoj, traktotaj antaŭ-, dum- kaj precipe post-simpozie. Konsiderata estas ankaŭ la ebleco subvenciigi la projektojn per Erasmus+ kaj aliaj fontoj.

ILEI-estrarano respondeca pri la simpozio
Radojica PETROVIĈ <radojica.petrovic.rs>