ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Du honoraj membroj nomumitaj

Kvara kaj lasta komuniko de la 46a Konferenco de ILEI   Herzberg, Germanio 

2013-07-18

La 46a Konferenco de ILEI finiĝis la 18an de julio 2013.

El inter la 19 prelegoj de la semajno menciindas tiuj de s-ro Huang Yinbao
“Trezoro”, ‘Angla lingvo perfortas ĉinajn lernantojn’, s-ro Duncan Charters ‘Virtuala lingvolernejo – laboratorio en la nubo’ kaj dr-ino Ilona Koutny, ‘Universitata programo de formado de instruistoj’. La plena programo aperos ĉe www.ilei.info.

La Komitato aprobis la elekton de du Honoraj Membroj, nome

Doktorino Katalin Kovats, redaktorino de la porinstruista paĝaro
www.edukado.net, aŭtorino de diversaj faklibroj kaj lertigisto de geinstruistoj.
Sinjoro Stefan MacGill, kiu prezidis la ligon dum preskaŭ kvar jaroj, faris por
ILEI elstarajn laborojn, verkis lernolibrojn, redaktas la revuon “Juna Amiko” kaj
ankoraŭ multe pli.
La prezidanto Mireille Grosjean emfazis, ke tia honorigo ne nepre venas kun
granda aĝo, sed utilas ankaŭ por kuraĝigi efikajn personojn en ia momento de ilia
vivo, por montri respekton al ili, admiron kaj dankon, kaj por kuraĝigi  aliajn agi
simile.

Dum la Konferenco alvenis informo de S-ino Gong “Arko”, ke ŝi akceptas fariĝi dua vicprezidantino de ILEI.

La Komitato aprobis Rezolucion, kiu emfazas edukadon kaj rilatas al la Kongresa
Temo de UK: insuloj. Ĝi videblos sube, en la UK kaj en la retejo www.ilei.info

La Komitato asignis al Stefan MacGill respondecon por du komisioj:
Verkado de la kurso e125 kaj redaktado de la revuo “Juna Amiko”.


Pretigis:  Mireille Grosjean
Pli da informoj ĉe: http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de
Por plia diskonigo.
Pliaj fotoj sekvos ankaŭ ligoj al retejaj albumoj.

 

Rezolucio de la 46a ILEI-Konferenco
12an – 19an de julio 2013 en Herzberg-Sieber, Germanio

2013-07-17

Okaze de la 65-jariĝo de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj la partoprenantoj de la 46a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) esprimas sian gratulon al tiuj  membro-ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj lojalas al la Homaj Rajtoj, al la Infanaj Rajtoj kaj specife al la Rajto pri EDUKADO,   kaj invitas ĉiujn membro-ŝtatojn progresi en tiu lojaleco kun aparta atento al edukado de virinoj, knabinoj kaj knaboj.

La Ligo deziras, ke aparta atento estu donata al subpremataj, ekspluatataj kaj senrajtigitaj homgrupoj.  La Ligo atentigas interalie pri indiĝenaj popoloj forigataj el sia kutima loĝloko ; tiuj etnoj estas pli kaj pli izolitaj kvazaŭ insuloj marĝene de la hom-maro.