ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Novjaraj salutoj de ILEI

    Tuj la novjaraj sunradioj baptos Nov-Zelandon survoje al Aŭstralio kaj la cetera mondo. Jam 2012! Kiel tempo flugas! Tempo pritaksi 2011 kaj pripensi imperativojn kaj eblojn por la lastaj ses monatoj de la mandato de la nuna ILEI-estraro. Jen okazo preni rigardon pli vaste ol la nuraj horizontoj de nia Ligo, por konstati, ke jam eĉ delonge, ILEI fariĝis la dua ludanto sur la movada firmamento. Ni pri tio rajtas fieri – ĉar atingita per solida laboro kaj renoviga kampanjo, sed samtempe ni devas duobligi niajn fortojn por digne plenumadi tiun rolon.

    Do, ni provu resumi la atingojn en la lasta jaro, kaj de la nuna mandato:

    • Ni okazigis la plej grandan konferencon de ILEI en almenaŭ la lastaj 24 jaroj.
    • Kadre de tio, ni organizis la plej sukcesan kaj ambician universitatan simpozion iam ajn.
    • Ni realigis dramecan intensigon de la komunikado kun sekcioj, komitatanoj kaj membroj.
    • Ni starigis kaj praktike uzis retan voĉdonadon de la komitato de ILEI.
    • Ni sukcesis enpostenigi novan tre aktivan sekretarion por la Ligo
    • Nia ekstarigado de ‘ILEI oficejo’ rezultis en firmigo de la membro-administrado.
    • Ni financis plurjaran regulan apogadon de la instruista trejnado.
    • Ni reprezentiĝis bonnivele en la Ĝenerala Konferenco de Unesko en oktobro 2011.
    • Ni restarigis kunlaboron kun Kastelo Gresillon per komuna kurso kaj ekzamena sesio.
    • Ni sukcesis enpostenigi novan administranton de la abonoj por Juna amiko.
    • Ni akceptis en 2011 novajn sekciojn en Serbio kaj Meksiko.
    • Ni subtenis du aranĝojn en Afriko kaj aktivis en la Azia Kongreso en Mongolio.
    • Ni postsekvis la atingojn de la seminario de Matanzas en 2010.

    Tiu sukceslisto estas dankebla al teameca estrara laboro, aktivigo de sekcioj, membroj kaj intensigo de rilatoj kun niaj partneroj.

    Nun, ni rigardu antaŭen. Kion ni planas por la sekva jaro?

    • Intensigo de nia kunlaborada kaj gvida rolo en la preparoj por la 125-jara jubileo de Esperanto.
    • Konkretigo de la kunlaboro kun IFEF pri komuna seminario en la fervojista kongreso en majo.
    • Pretigo de modulara, fleksebla skemo por instruista trejnado, realigebla en plej diversaj lokoj, manieroj kaj cirkonstancoj.
    • Orda transdono de la liga regado al nova estraro. Tiucele deko da gvidiloj estas verkitaj kaj afiŝitaj, kiel tria tavolo en la vico ‘Statuto-Regularo-Gvidilo’.
    • Sukcesa realigo de la 45a Konferenco de ILEI en Kunming, kun bona partopren-nombro el diversaj kontinentoj, neforgeseblaj interkulturaj spertoj kaj valora programo. Tiucele nia respondeculo jam vizitis Ĉinion en novembro 2011, kaj abundaj informoj estas donitaj.
    • Simila sukceso por la planata universitata simpozio, kiu povos eĉ atingi danajn nivelojn, dank’ al bonaj kontaktoj kun universitatoj en Kunming kaj Pekino.

    Sed taskoj kaj defioj obstinas resti. Ni ne balau ilin subtapiŝen: serioza novjara mesaĝo devas ne nur saluti kaj bondeziri, skizi la tuj venontajn planojn, sed ankaŭ esplori niajn mankojn. Ni devas…

    • Evoluigi la multlingvan retejon ĝis ni povos publike malfermi ĝin.
    • Trovi novajn redaktorojn por pluvivigi la revuon Juna Amiko, kaj trovi por ĝi varbiston.
    • Eldoni serion de bazaj du-lingvaj varbiloj (Eo+alia lingvo) post trovo de monrimedoj por tio.
    • Aperigi la rezultojn de la tre sukcesa simpozio, okazigita kadre de nia dana konferenco.
    • Daŭrigi la renovigon de nia Statuto, por ke la Ligo povu pli konvene funkcii.
    • Daŭrigi la delongan serĉon por iu prizorgi niajn eksterajn rilatojn kaj nian historion.
    • Daŭrigi la provon akiri kontaktpersonon en Britio kaj Rusio por ke tiuj landoj revenu al ILEI.
    • Preni kontakton kun aktivuloj en Irano por restarigi sekcion tie; maturigi la peton el Armenio.
    • Aktivi kun Latinameriko, por akiri sekciojn en Argentino, Bolivio, Urugvajo, Nikaragvo…
    • Starigi kontaktojn kun Vjetnamio, prepare al UK tie kaj starigo de kurso antaŭ aŭ dum la UK.
    • Labori plu por la nomigo de reprezentantoj en Mongolio, Indonezio, Nepalo, Vjetnamio…
    • Meti la financadon de la laboroj je ekonomie subtenebla bazo sen ĉiujaraj deficioj.
    • Porti la naskiĝantan ‘oficejo de ILEI’ al plena funkciado, sur stabila ekonomia bazo.

    Kun tiuj pensoj, ni fermu la jaron, sed tio ne eblas sen amaso da dankoj, ĉar eĉ la eta ILEI dependas je la kombinitaj streboj de centoj da homoj por pluiri. Ni plene konscias, ke multaj al vi faras grandajn ofertojn por liveri al ni la rezultojn, kiujn ni supre listigis. Ni dankas al niaj sekciestroj, al komitatanoj pro siaj pli aktivaj partoprenoj en nia decidado, al la LKK de nia 44a Konferenco en Kopenhago kaj al la Universitato de Kopenhago, al nia redaktoro de IPR, Jozefo Nemeth - samtempe prizorganto de nia retejo, al la teamo de Juna amiko, kaj precipe al nia demisianta redaktoro, Geza Kurucz, al niaj parteneroj, Katalin Kovats (edukado_net), Ilona Koutny (UAM kaj instruista trejnado), la stabanoj de Kastelo Gresillon, la Esperanto-urbo Herzberg kaj amaso da aliaj, tro multaj por nomi individue.

    Mi persone dankas al miaj estraraj kolegoj – al Duncan pro majstra gvidado kaj tuja tradukresumado dum nia simpozio, al Radojica pro zorga konferenca planado kaj realigo, al Julija pro profesieca prizorgo de niaj kontoj, al Zsofia pro evoluigo de nia programo de instrusta trejnado, al Julian pro gvidado dum la Tago de la Lernejo kaj konferenca etoskreado kaj al Trezoro pro sia rapida enpostenigo kaj funkciado – nelaste – kune kun nia ĉina sekciestro kaj aliaj LKK-anoj en preparado por nia konferenco 2012.

    Per tiuj pensoj, el la hieraŭ neĝkovrita sed hodiaŭ suna Herzberg, mi deziras al vi ĉiuj nome de ILEI prosperan kaj aktivan jaron en 2012!

    Jen la sama teksto kun bildoj en formato PDF, konvena por plusendado au afishigo en retejoj.

    Stefan MacGill
    Prezidanto de ILEI