ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Novjaraj salutoj de ILEI

    Karaj grupanoj kaj ILEI-anoj!

    Saluton kaj bondezirojn okaze de la nov-zelanda novjaro, kiun ni antau cent minutoj festis chi tie en JES en Zakopane. Bondezirojn kaj prosperon al chiu, sendepende de la preciza horo au tago de la nova jaro che vi.

    Ni deziras forton al la grupo E-INS kaj ghiaj projektoj kaj al chiuj niaj aliaj partneroj. La kunlaboro tra la nova jaro el la flanko de ILEI restos kaj espereble fortighos. Ni deziras forton al niaj sekcioj, sukceson al niaj komitatanoj kaj bonan laboradon al niaj komisionanoj!


    Se vi instruas au opinias ke la E-instruado gravas, sed ne membras en la Ligo, vi estas bonvena en ILEI.


    Stefan MacGill
    Prezidanto, ILEI