|
|
||
|
|
Ŝanĝo de paĝonombro de IPR en 2026Karaj legantoj de Internacia Pedagogia Revuo, Elkoran dankon pro via konstanta subteno al IPR kaj al la agado de ILEI. Ni volas informi vin pri grava decido rilate al la estonta aperritmo de via revuo. La Estraro de ILEI, post zorgema konsidero de financaj, teknikaj kaj praktikaj faktoroj – precipe pres- kaj afranko-kostoj – decidis transiri al la jena modelo: Ekde la jaro 2026 IPR aperos kvarfoje jare, po 40 paĝoj, tio estas entute sur 160 paĝoj jare. (La ŝanĝo koncernos nur la 4-an numeron, sed per tio ILEI grave ŝparos, ekz. ni sukcesos duonigi la ĝisnunajn afrankokostojn de la jarfina numero.) Tiu solvo ebligas konservi la paperan eldonon de la revuo, samtempe certigante financan daŭripovon kaj redaktan stabilecon. Krome, la Estraro esploras eblojn por estonte proponi ankaŭ aldonajn retajn enhavojn, kiel kompletigan valoron por la abonantoj – neniam anstataŭ la papera revuo, sed kiel pliriĉigon de la oferto. Ni konsideras grave, ke ĉiu membro kaj abonanto klare sciu, kion li aŭ ŝi ricevas kontraŭ la membreco aŭ abono, precipe nun, kiam oni prepariĝas por la pago de la venontjara kotizo. Ni elkore dankas vin pro via fido, pacienco kaj subteno, kaj ni restas deciditaj plu disvolvi IPR kiel kvalitan, internacian pedagogian revuon por la Esperanto-komunumo. Kun amikaj salutoj, Ahmad Mamduhi |