ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Raporto pri la seminario en Bubanza

Karaj Gesamideanoj,
Mi elkore salutas vin !
Kiel kutime, kiam okazas E-arangho en Burundo, necesas raporti pri ghi. Mi hodiaux prenas chi tempon por diri al vi, kion ni faris en Bubanza dum nia seminario, kiu, laux la programaro, sukcese finighis je la 28-a de auxgusto 2010 kaj la seminarianoj reiris hejme poste la komunaj laboroj de sabato.
Ne nur la Burundaj esperantistoj, sed ankaux esperantistoj el Kenjo kaj Ugando partoprenis nian seminarion. 5 eksterlandaj esperantistoj (kvar el Kenjo kaj unu el Ugando) atingis Burundon por esti kun ANEB-anoj (el diversaj provincoj de la lando) en la seminario.
Chijare la seminario okazis en la provinco kaj komunumo de Bubanza ekde la 21-a ghis la 28-a de Auxgusto 2010 che la Bubanza Liceo. La seminario ekis sabaton je la 21-a sed kelkaj instruistoj kiel Nsabimana Eric, Ndizeye Thiery, Mlossi Saidi, Bikirantanganwa Twalibu, Niyukuri Gilbert, Ciza Hamissi, Bahati Pamphile kaj Niyongabo Erickson , kiuj devis instrui dum la seminario, atingis la lokon ekde vendredo por bone prepari la alvenon de la aliaj esperantistoj. Ili kunvidis la direktoron de la liceo tiam li montris al ili la 2 dormejojn (unu por viroj kaj la alia por inaj). Li ankaux montris al ili la necesejon kaj la kuirejon. Post ili planis la malferman tagon kaj chiu el ili havis zorgon dum la tuta seminario : S-ro Mlossi Saidi (kunordiganto), Ciza Hamissi kaj Niyongabo Erickson (akirantoj), Ndizeye Thierry (filmanto), Pamphile kaj Gilbert (tradukantoj) dum la malferma kaj ferma tagoj char devas cxeesti neesperantistoj (direktoro de la liceo, komunumestro,…..).

Sabaton la 21-a,ekde la 10-a horo gxis la 16-a S-ro Ciza kaj Ericson akceptis la seminarianojn kaj disdonis al ili bagxojn kaj sapojn, kaj montris al ili la dormejon, la necesejon kaj la manghejon.
Je la 16-a horo kaj duono: la malfermo de la seminario.
Post kiam cxiuj eniris kaj sidis, nia kara kunordiginto s-ro Mlossi Saidi staris por komenci sian laboron. Li unue donis la vorton al la prezidanto de la organiza komisiono, kiu felicxe bonvenigis la invitantojn kaj geseminarianojn kaj fine li dankis la direktoron de la liceo pro sia bonkoro char la seminario okazas en la liceo de Bubanza. Li ankaux dankis S-ron la komunumestron de Bubanza, kiu facile akceptis la okazigo de la seminario kaj akceptis ilin en sia komunumo.
Poste, Mlossi ankaux donis la paroladon al S-ro la prezidanto de nia asocio (A.N.E.B), kiu esprimis sin kun granda plezuro pri la okazigo de la seminario por la unua foje en la provinco Bubanca. Li ankaux dankis al S-ro la komunumestro kiu lasis sian zorgon por esti kun ni dum la malferma tago de nia valora seminario. Li ankaux dankis al la direktoro de la liceo por la akcepto de la instruado de Esperanto en la liceo, por la akcepto de la seminario ene de la liceo. Li ne forgesis danki kaj gratuli la kenjanojn , Ugandanon kaj chiujn esperantistojn por la partopreno de la seminario char ili havis laborojn hejme, sed lasis chion kaj preferis esti en la seminario.
Post,la kunordiginto ankaux donis la parolon al la komunumestro, kiu kun granda ghojo akceptis la seminarianojn kaj diris, ke pri la sekureco cxio estas en ordo. Li dankis la estraron de ANEB, kiu el 129 komunumoj de Burundo, elektis la komunumon « Bubanza » por ke la seminario okazu tien. Li diris, ke li jam scias la ekziston de la lingvo Esperanto, kaj kuraghigis esperantistojn de Bubanza por ke ili multighu kaj multigu E-klubojn. Li fine petis al ni fari la kumunajn laborojn sabaton je la 28-a kiel kutime en Burundo se la hortabelo tion permesos .
Post la kunordiginto ankoraux redonis la paroladon al S-ro Jérémie por reagi al la bonaj vortoj de la komunumestro : li denove dankis la komunumestron, kiu garantiis la sekuron al la partoprenantoj de la seminario. Li akceptis la peton de la estro de la komunumo : fari la komunajn laborojn sabaton antaux la foriro.
Poste Mlossi donis la paroladon al S-ro Julius Kiprono Kirwa, la prezidanto de la Esperanto-Asocio en Kenjo, kiu esprimis siajn kontentojn cxeesti en la seminario por la unua fojo en Burundo. Julius Kiprono dankis ANEB-n, kiu invitis eksterlandajn esperantistojn. Li vere konfirmis, ke en Burundo junuloj interesighas pri/al Esperanto kaj dankis ilin pro la kuragho. Li fine gratulis ANEB-n pro la strategio: fondi de E-klubojn en lernejoj, kie trovighas multaj junuloj, kaj petis al la burundaj esperantistoj iri en Kenjo por instrui Esperanton. Li dankis Jérémie, kiu jam atingis Kenjon por instrui la lingvon.
Post, venis la parolo de Andrew el Ugando. Li iomete parolis pri Esperanto en Ugando tiam li diris ke dank’al S-ro Jérémie, kiu interesigis lin eklerni Esperanton kiam li (Jérémie) eniris la retkafejon en Ugando, kie li (Andrew) laboras. Dum kvar monatoj Andrew jam interesigis 7 homojn, kiuj nun lernas la lingvon kaj li promesis al la seminarianoj disvastigi Esperanton en Ugando, sed li petis helpon de librojn al ANEB.
Fine,la kunordiginto donis la paroladon al la direktoro de la liceo kiu iomete malfruis pro familiaj kialoj. Li unue pardonpetis pro la malfruo. Li diris, ke li estas tre kontenta pro la okazigo de la seminario en sia liceo kaj promesis evoluigi la Esperantan klubon cxar estas multaj kluboj en tiu lernejo, sed la Esperanta klubo estas la unua, kiu estas aktiva. Li diris, ke li estas felicha char tiu Esperanta klubo estas la unua, kiu okazigas seminarion en tiu lernejo kaj la klubo havas la librojn en la biblioteko de la lernejo. Li ankaux parolis pri la sekureco dirante ke ne estas problemo. Sed li konsilis al geseminarianoj ke gxis la 21-a(horo) ili cxiuj devas esti en la liceo pro sxtelistoj de la regiono.
Por fini la malfermon, chiuj trinkis kaj vespermanghis. Kaj post ni pace iris dormi.

-La instruadoj de niaj instruantoj kaj la lernado de la gelernantoj bone komencis dimanchon, poste la matenmangho, kiam Jérémie, la prezidanto de ANEB faris la meson en Esperanto. Dum du horoj, la protestantoj, la katolikoj, la advent(ist)oj kunmetis en unu klaschambron por preghi. La Bonaj poroloj de nia Bona Dio estis diritaj kaj multaj kantoj estis kantitaj.
Kiam la meso finighis, venis la lingvaj ekzercoj kaj gramatikajho el la kurso Gerda Malaperis. La unua instruisto estis Ciza Hamissi, kiu instruis la gramatikajhojn de la unua, la dua kaj la tria chapitroj de Gerda. La kurso « Gerda Malaperis » havas 25 chapitrojn kaj la gelernantoj lernis la tutan kurson. Kiel ANEB havas multajn instruantojn/instruistojn, kaj por bone prepari la instruadon, oni dividis la kurson kaj chiu instruisto ricevis du aux tri chapitrojn por instrui. Dum 5 tagoj Ciza Hamissi, Ndihokubwayo Gilbert, Niyukuri Gilbert, Nsabimana Innocent, Ntakirutimana Justin, Ndizeye Thierry, Ntahonsigaye Hasano, Harerimana Etienne, Mlossi Saidi instruis la 25chapitrojn de la kurso Gerda Malaperis (la lingvaj ekzercoj kaj la gramatikajhoj).

Dum la tuta semajno, la partoprenantoj de la seminario de Bubanza multon lernis kaj ili nun scias multon pri Esperanto char multaj prelegoj estis prezentitaj. Nsabiyumva Eric parolis pri la Literaturo de Esperanto kaj pri la vivo de Zamenhof dum Ntahonsigaye Hasano prelegis pri la Historio de ANEB (Association Nationale d’Espéranto au Burundi), ekde la komenco ghis nun kaj pri la movado (stato de la movado) kaj problemoj en Afriko. Sabiyumva Jérémie, la prezidanto de ANEB prelegis pri la Historio de Esperanto, pri la Bona informado, pri la Afrika Komisiono kaj Afrika Oficejo kaj pri la Bona organizado de landaj asocioj kaj kluboj, dum Niyukuri Gilbert instruis al la partoprenantoj la esperantan himnon « La Espero », kaj nun oni scias kanti nian himnon. Kirwa kaj Simiyu informis al la seminarianoj kiel evoluas Esperanton en Kenjo. Bikirantanganwa Twalibu prelegis pri la Historio de Esperanto en Burundo, dum Bahati Pamphile parolis la Kontribuon de Sporto en Informado kaj Ndihokubwayo prelegis pri la Historio de UEA.
Ndizeye Thierry diris la Funkciadon de UEA kaj rilatoj kun aliaj landaj kaj internaciaj organizoj, dum Ntakirutimana Justin prelegis pri la Historio de Esperanto en Afriko.
La seminarion partoprenis 10 E-skoltoj, kaj pro tio Ntakirutimana Nicodeme parolis pri la skolta movado en Burundo. Li multon informis kaj petis al ANEB por ke kelkaj instruistoj instruu Esperanton dum la mondjhamboleo, kiu okazos en Burundo (en Gitega) en 2012. Li ankaux petis la materialojn esperantajn por bone instigi skoltojn eklerni Esperanton. Do, necesas ricevi multajn librojn por plenumi la bezonojn.
Mlossi Saidi parolis pri la Strategio por starigi E-klubojn en lernejoj, kaj Ciza Hamissi kun la helpo de Niyukuri Gilbert prelegis pri la Esperanta flago kaj ghia signifo.

Kiel vi vidas, nia seminario finighis per la richaj enhavoj kaj ni bonege trapasis chiujn punktojn de la programo, kaj la rezulto estas kontentiga.

Karaj, kiam ANEB havas E-araghon, homoj kaj asocioj el la mondo sendas gratulmesaghojn al la partoprenantoj. Por nia seminario en Bubanza, multaj esperantistoj sendis al ni salutmesaghojn/gratulmesaghojn. Jen la nomoj de tiuj, kiuj mesaghis al ni. S-ro Probal Dasgupta (la nuna Prezidanto de UEA), S-ro Renato Corsetti (Eks-prezidanto de UEA), S-ino Jeanne Marie Cash el Francujo, S-ino Mireille Grosjean el Svislando, S-ro Jean Yves Santerre el Francujo, S-ro Alfred Portillo el Venezuelo, S-ro Mramba Simba el Tanzanio, S-ro Constantin Mashauri el Tanzanio, Pastoro David Barngetuny el Kenjo, S-ro David Curtis el Britio, S-ro Rafaelo Mateos el Rusujo… Poste la legado de la mesaghoj el diversaj landoj, la partoprenantoj multege ghojighis kaj dankis chiujn homojn, kiuj sendis al ili la mesaghojn.

Chiun nokton, post la vespermangho, okazis kunsidoj de la estraro de ANEB, de diversaj kluboj, regionoj, sekcioj por vidi kion oni jam faris kaj studi kion oni planas fari por la bona evoluigo kaj disvastigo de nia kara lingvo « Esperanto » en Burundo. La kluboj kaj la sekcioj de ANEB devas raporti al la asocio. La estraro de ANEB faris kunsidon kun la eksterlandanoj por starigi la Esperantan Federacion de la 5 najbaraj landoj (Kenjo, Tanzanio, Ugando, Rwando kaj Burundo).

- Ferma Tago
Mlosi Saidi, kun belaj vestajhoj, bonvenigis chiujn invitantojn kaj esperantistojn, kiuj estis en la klaschambo kaj lauxte diris kiel unu post la alia parolos.
-Unue la prezidanto de la organiza komisiono diris, ke dum unu semajno esperantistoj multon lernis kaj , ke chiu inter la seminarianoj farighu pionio en sia regiono.
Li dankis kaj gratulis la 5 eksterlandanoj, kiuj bonorde sekvis la instruadon.
- Jérémie Sabiyumva, la prezidanto de ANEB kun grandega ghojo staris antaux la aliaj kaj salutis la cheestantojn. Li dankis chiujn : unue la direktoron de la liceo, kiu akceptis la okazigon de la seminario en ghia lernejo kaj helpis nin en chiuj malfacilajhoj.
Li ankaux dankis la organizan komisionon, kiu faris grandan laboron.
Li akaux gratulis tiuj kiuj tuj akiros diplomojn kaj kuragxigas tiuj kiuj ne akiros diplomojn dirante al ili ke ecx venontjaro ili povas akiri se ili bone faros kaj fine li petis al S-ro la lernejestro farigxi esperantisto.
-La direktoro de la liceo, li ankaux staris kaj gratulis A.N.E.B, kiu okazigis seminarion en Bubanza kaj bonvenigis nin ecx venontjare. Li ankaux gratulis la komisionon, kiu bone arangxis la aferon kaj fine li respondis al la peto de S-ro Jérémie dirante ke li jam estis esperanto ekde longe sed nun li volas pliprofundigi la lingvon. Li multe dankis nian asocion ANEB pro la libroj ke S-ro Jérémie lasis en la biblioteko de la lernejo por la klubanoj kaj promesis bone gardi ilin.
-La disdono de atestiloj al la partoprenantoj kaj post la disdono de la diplomoj de la instrukapabluloj nur 5 kiuj malsukcesis.
-La kunordiganto donis la paroladon al S-ro Julius Kirwa, kiu reprezentis eksterlandanojn por komenti pri cxio, kion li konstatis dum la tuta semajno. Li gratulis la estron de ANEB, la organizan komisionon pro la preparo kaj la okazigo de tiu seminario. Li ankaux gratulis la seminarianojn, kiuj pace kaj amike dauxris kune dum la tuta semajno lerni la lingvon.
-Aimé Patrick, kiu reprezentis tiuj kiuj akiris diplomojn,li dankis nome de cxiuj, kiuj akiris diplomojn, dankis la estraron de la asocio. Li fine kuragxigis tiuj kiuj ne ricevis diplomojn ke eble venontjaro ili ricevos. Do, ke ili sinmetu kaj dauxru la lernadon de Esperanto.
-La kunordiganto fine donis la vorton al bezonintoj, kaj chiuj, kiuj ricevis tempon por ion diri dankis la asocion kaj kelkaj petis, ke ANEB okazigu la seminario(j) cxe ilia(j) komunumo(j). La prezidanto de ANEB respondis al ili dirante, ke cxio depedos de ili mem cxar se ili aktive laboros, tiam la seminario rajtos okazi tien. Jérémie diris, ke ANEB scios kion ili faras tra la raportoj, kiujn ili sendos al la asocio.
Antaux la disdono de la atestiloj al chiuj partoprenantoj kaj diplomoj al chiuj sukcesintoj, oni faris la komunajn fotojn.
Post la disdono de atestiloj kaj diplomoj, la ceestantoj trinkis kaj vespermanghis. Por plu kaj plu montri la ghojon, la partoprenantoj de la seminario dancis.

-Sabaton la 28a :
Frumatene, ni vekigxis kaj veturis kun la direktoro de la liceo en lia auxto gxis Mpanda por fari la komunajn laborojn. Tie, ni laboris soifante kunvidi la Prezidenton de la lando, kiu promesis cxeesti. Sed bedauxrinde li ne aperis. La estro de nia asocio, Jérémie, kunparolis kun la konsilanto de la provinco, kiu ankaux dankis nin pro la okazigo de tiu seminario en Bubanza kaj dankis nin pro la komunaj laboroj, kiujn ni faris.
Je la 10-a horo ni revenis al la liceo kaj matenmanghis. Poste oni disdonis busbiletojn kaj tiam ni adiauxis unu la alian kaj foris hejme.

Karaj Gesamideanoj, nome de mi kaj de chiuj esperantistoj de Burundo, de Kenjo kaj de Ugando, kiuj partoprenis nian seminarion, mi persone estas tre ghoja por gratuli ANEB-n, kiu sukcese okazigis la seminarion, kaj mi dankas chiujn bonkorajn homojn el la mondo kaj asociojn, kiuj subtenis kaj subvenciis nian seminarion, kiu estis internacia.

La sekretario de ANEB,
NTAHONSIGAYE Hasano
BP 170 Rumonge
BURUNDI