ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Raporto pri la simpozio

La seminario okazinta fine de la konferenco de ILEI kaj tuj antaŭ la ĉi-jara Universala Kongreso, 22-23 julio, 2011, sukcese pritraktis la temon ”Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado”. Partoprenis en la prezentado de referaĵoj ne nur eminentaj esperantologoj, sed ankaŭ eksteraj fakuloj pri komunikado kaj lingvistiko el tri universitatoj. Profesoro Karsten Fledelius, konata fakulo pri politikaj problemoj de komunikado en Eŭropo kaj aparte en slavaj landoj en la Universitato de Kopenhago gastigis kaj konstante prizorgis la bezonojn de la konferenco kaj la simpozio. El la sama universitato alparolis la simpozianojn pri la simpozia temo Dekano de la Fakultato pri Humanistiko Kirsten Refsing, kaj ĉefparolis komence pri lingvopolitiko en la Nordiaj landoj la plej rekonata dana lingvisto Frans Gregersen. La tutan simpozion ankaŭ partoprenis Robert Phillipson el la Kopenhaga Komerca Altlernejo, aŭtoro de “Ĉu nur-angla Eŭropo?”, kaj el la Universitato de Amsterdam referaĵon prezentis ankaŭ profesoro László Marácz, specialisto pri hungara lingvistiko kaj nuntempa Eŭropa politiko. Ĉiuj esprimis grandan respekton al la ideo de Esperanto, kaj impresiĝis pri la nivelo de komunikado kiu povis okazi inter la diverslingvaj simpozianoj. Pro la multflanka alproksimiĝo al la temo kaj la alta nivelo de la prezentaĵoj kaj diskutado, estis ĝenerala interkonsento ke la simpozio plene sukcesis. Detalaj tekstoj kaj aliaj informoj troviĝas sub “Simpozio 2011” en la retejo de ILEI, www.ilei.info

Sekvas raporto pri la ĉefaj diskut-temoj de la konferenco, kun ilia rilato al Esperanto. Poste sekvos eldono de referaĵoj kaj raporto kiu povos direktiĝi al eksteraj fakuloj pri la simpozia temo.

RAPORTO PRI LA SEMINARIO DE ILEI, KOPENHAGO, JULIO 22-23, 2011

Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado

Post aŭskultado de referaĵoj celantaj informi pri diversaj aspektoj de la konferenca temo, kun reagoj de fakuloj, tempo por demandoj al la prelegintoj, kaj diskutado pri la tezoj prezentitaj, la 65 partoprenintoj en la seminario en la Universitato de Kopenhago reliefigis la sekvajn temojn:

1. En la nuntempa lingvopolitiko, necesas subteni klopodojn trovi diversajn solvojn al la komunikaj problemoj en la mondo, loke, regione kaj tutmonde, por ke ĉiuj lernejanoj, universitatanoj kaj esploristoj havu sendiskriminacian aliron al la scioj kiuj progresigos la vivon de la homaro, kaj krome havu la kapablon kaj la rimedojn diskonigi sian laboron.

2. Estu agnoskate ke la nuntempa vasta uzado de la angla lingvo en klerigado kaj esplorado kreas situacion kiu favoras denaskajn parolantojn de la angla lingvo kaj diskriminacias kontraŭ individuoj, nacioj kaj etnaj grupoj alilingvaj, kiuj ne havas facilan aliron lingve aŭ finance al anglalingvaj rimedoj. Ni atentu la kampon de la “lingvo-ekologio” tiurilate, ĉar Esperanto estas movado de homa emancipiĝo, ne nur lingve, sed ankaŭ science-kulture.

3. Por konservi la kulturan kaj krean diversecon de lernado kaj esplorado en klerigado kaj en sciencaj medioj, necesas ke lernantoj havu la rajton profiti materialojn kaj instruadon en sia unua lingvo aŭ en unu el la lingvoj oficiale uzataj en ilia eduka sistemo, laŭ interkonsentita kaj ne altrudita elekto. Tio helpos la konservon de lingva diverseco.

4. La supozo ke la angla lingvo daŭre plifortiĝos ĝis plena agnosko kiel lingvafrankao de la tuta mondo, kaj ke ĝi restos en tiu pozicio, estas dubinda laŭ objektivaj analizoj kaj spertoj historiaj, sociologiaj kaj lingvistikaj. Necesas atenti la ŝanĝiĝantan situacion.

5. La apogantoj de Esperanto agnosku ke ilia proponita solvo por la diversnivelaj kaj diversspecaj komunikaj problemoj en la edukado kaj la sciencoj pro socilingvistikaj kaj politikaj kialoj ne povos tuj realiĝi. Provi konkurenci kontraŭ la nuntempa ekonomia kaj politika forto de la angla lingvo estas vane. Tamen, tiuj apogantoj profitu la fakton ke Esperanto estas ĉiam pli agnoskata en la ĝenerala dialogado kiel unu el la eblaj elementoj por solvi difinitajn problemojn de la nuntempa klerigado, kaj anstataŭ kontraŭbatali la pli vastan uzadon de la angla lingvo, interesatoj pri Esperanto partoprenu en objektivaj diskutoj pri ĝia rolo en komuna progreso al la komunikaj kaj klerigaj celoj de la monda komunumo.

6. Por ke Esperanto estu serioze agnoskata, la komunumo de uzantoj de Esperanto daŭre atentu la evoluigon de terminaroj kaj faka lingvouzado por ke evidentiĝu ke la lingvo taŭgas por rolo en transnacia komunikado, esplorado kaj raportado de progresoj en la kampo de la sciencoj. Ili ankaŭ daŭrigu sian aktivan partoprenon en internaciaj labor-rondoj kaj en retejoj provizantaj klerigajn, tradukajn kaj divers-specajn lingvajn servojn mondskale.

7. Kie Esperanto povas disponigi logikan kaj pli bonan solvon de problemoj de sendiskriminacia kaj kulture diversa lingvouzado, la komunumo de uzantoj de Esperanto produktu seriozajn studojn kaj aktive partoprenu en forumoj kie oni povos konsideri ĝiajn meritojn. Tiuj inkluzivas la instruadon de Esperanto kiel unua lernolingvo en elementaj lernejoj (ekz. la projekto Lingvolanĉilo, kiu celas favorigi la postan akiron de aliaj lingvoj), kaj la menciita eblo ke Esperanto povas servi kiel lingvo de resumado de sciencaj esploroj, kiun lernu universitatanoj en sia unua jaro. ĝis legokomprena nivelo. Tio povus faciligi konatiĝon sendiskriminacian kun nuntempaj esploroj entreprenitaj tra la tuta mondo kaj diskonigataj en ĉiuj ĝiaj lingvoj kaj kulturoj.

Duncan Charters, Vicprezidanto kaj estrarano pri universitata kaj scienca agado, ILEI