ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI-simpozio pri la konferenca temo

    La sesan tagon de la konferenco de ILEI en Krakovo
    esperantistaj kaj neesperantistaj scienculoj prelegis
    pri demandoj ligitaj rekte au malpli rekte al la konferenca temo:

    La pedagogio de Esperanto antau la defioj de interkultura komunikado.

    Estis prezentitaj en la pola lingvo au Esperanto 18 prelegoj pri
    edukspertoj kaj tendencoj en la eduksistemo de Pollando kaj edukagado
    en Esperantujo, teoriaj kaj praktikaj aspektoj de interkultura
    komunikado kaj lingvoinstruado, lernfaciligaj efikoj de Esperanto kaj
    aliaj lingvoj lernitaj kiel la unua post la gepatra, ekzisto kaj
    konsisto de Esperanta kulturo, instruado de universalaj etikaj
    valoroj, Esperanto kiel interlingva perilo de literaturaj verkoj,
    Esperanto en la lingvopolitika kunteksto de EU kaj Kaukaza regiono,
    Esperanto kaj tutmondigho ktp.
    La prelegantoj venis el 11 universitatoj kaj altlernejoj de Pollando,
    Italio, Usono, Japanio kaj Ukrainio. Resumoj de la prelegoj kaj
    biografioj de la autoroj estas publikigitaj en la Konferenca libro.
    Elektitaj prelegoj espereble estos publikigitaj en IPR kaj retejo de
    ILEI.

    La simpozio finighis per vigla paneldiskuto pri la problemoj kiujn la
    simpozio tushis kaj pri eblaj solvoj por laueble plej efika kontribuo
    de Esperanto al konstruado de pacaj pontoj inter la popoloj, kiuj
    estos ankorau traktataj en la lasta konferenca tago dum laborgrupaj
    sesioj pri inter-universitataj kunlaboroj, intershanghoj kaj projektoj.