ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

La estraro  de ILEI denove kompleta

Tria komuniko de la 46a Konferenco de ILEI     2013-07-17

La 46a Konferenco de ILEI eniras sian kvinan tagon, en kies mateno okazis la tria kunsido de la Komitato de ILEI. La Komitato havas la eblon elekti estraranojn,   tion ĝi faris elektante naŭan estraranon nome Zsofia Korody, kiu deklaris pretecon plu labori por la Ligo. La elekto de prezidanto, sekretario kaj kasisto estas unu el la kompetentecoj de la Komitato. Elekto de la prezidanto okazis jam antaŭ du tagoj; elekto de kasisto William Harris kaj de sekretario Radojica Petrovic jam okazis en 2012 por trijara mandato. Do tiu parto estis traktita. Pri la elekto de la vicprezidanto la prezidanto elektis transdoni tiun decidon  al la Komitato. Zsofia Korody anoncis pretecon. Plie venis voĉoj, ke alia kontinento, nome Azio, estu reprezentata en tiu posteno. Aperis sugesto, ke ILEI havu du vicprezidantojn. Proponita estis Sinjorino Gong el Ĉinio. La Komitato decidis, ke la Ligo havu du vicprezidantojn. Tiu stato ekvalidos post aprobo fare de Sinjorino Gong mem.

Notinde, ke la Ligo nun havas sur 4 kontinentoj 9-personan estraron  el 6 virinoj kaj 3 viroj. Laŭ niaj scioj neniam ILEI havis tian strukturon kaj nur inojn pinte de la estraro.  

La Komitato abunde analizis la financan situacion, tio estas la lokoj de la diversaj kontoj, kiuj devenas de la loĝloko de la diversaj iamaj kasistoj. Decidite estas, ke la kapitalo de la Ligo iru al Nederlando, sidejo de la Ligo.

Dume, la konferenco pluiras kun riĉa kaj varia programo. Gravaj kaj efikaj laborkunsidoj , interesaj prelegoj plej diversaj,  ĉiuvespere koncertoj, partopreno de junulara grupo, ekskursoj allogaj al Göttingen kaj Hannover, bona etoso, forta subteno de la urbo, belega vetero ne tro varma, ĉiuj tiuj aspektoj kontentigas la buntan partoprenantaron.

Pretigis:  Mireille Grosjean