ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Informoj kaj invito al la 46-a Konferenco de ILEI en 2013 

Datoj: 12-18 julio 2013, semajnon antau UK kun posta vetureblo al Rejkjaviko, en Islando.

Loko: En Germanio, Esperanto-urbo Herzberg am Harz, urboparto Sieber: alloga urboparto de Herzberg am Harz (ekde 2006 oficiale: la Esperanto-urbo) en idilie bela valo de la Harz-montaro.

Loghado kaj manghoj: En 3-stela Esperanto-hotelo kaj restoracio Zum Pass, Haus Iris kaj en feriodomoj.

Konferencejo: Komunuma centro de la vilagho, kapabla akcepti 150 personojn, kun podio kaj bufedo. Krome uzeblas lernejaj klaschambroj en tuja apudeco. Chio en Sieber estas facile atingebla piedirante, ankau aliro al arbaraj promenoj.

Transporto: de chiuj grandurbaj flughavenoj (ekz. Frankfurt, Dortmund, Berlin, Hamburg, Hannover, Leipzig) per trajno ch. 3-4 horoj; ene de Europo kaj en Germanio per oftaj rapidtrajnoj.

Konferenca temo: La loghantaro en multaj landoj maljunighas. Kulturaj kaj klerigofertoj por chiuj generacioj aperas ekz. en la europa programo Dumviva Lernado, el kiu ankaŭ Esperanto-projektoj ricevadas subvenciojn. Kion ni lernu el tiuj projektoj? Kiun strategion ILEI ellaboru kaj sekvu, kiujn metodojn ni uzu por realigi Esperanto-instruadon de frua infanagho ghis la t.n. tria generacio? Kiel ni kunlaboru kun neesperantistaj fakaj asocioj, institucioj ktp.?

Kotizoj: Vidu la aldonitan PDF-dokumenton por la kotiztabelo (kaj bildoj). La unua paglimdato estas la 31-a de decembro, 2012. Premiaj rabatoj: 50% por la kvindeka kaj 100% por la centa alighintoj. Loghado, manghado, ekskursoj kaj aliaj servoj pagendas aparte kaj prezoj estas anoncotaj. Alighilo estos tre baldau je via dispono.

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, (AGEI), la plej granda ILEI-sekcio, kaj Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo invitas vin!