|
|
Mazi en Gondolando - Esperanto, Ekzercu kaj Ludu. Auxtorino - Barbara Chmielewska. Kunlaboro: Roman Dobrzynski kaj Stefan
MacGill. Ilustrajxoj - Ewa Michen - Ulicka. Kopirajto: BBC, Tommy kaj Internacia
Esperanto-Instituto. Eldonisto: Tommy 1996 Por
akompani nian tre sxatatan videokurson ‘Mazi en Gondolando’, felicxe
reaperis la longe atendita aktiviga libro por infanoj. Tre alloga multkolora
libro de desegnajxoj kun pagxoj
17x24 cm faritaj kaj el papero kaj el kartono, gxia enhavo konsistas el 93
pagxoj de diversaj, bone elpensitaj ekzercoj kiuj ampleksas plejparte la
gramatikajxojn trovitajn en la unua vidbendo de la kurso. Infanoj kiuj sxatas ne
nur legi, sed ankaux eltondi kaj glui, fervore trapasxos la libron lernante E-on
kaj sendube elmordante gxiajn pagxojn. Tiel, gxi ne estas libro por meti sur
breton de biblioteko por trafoliumado! Kvankam la libro celas infanojn,
miaopinie gxi efikos se plenkreskulo gvidos la junan lernanton. La
auxtorino komencas la libron per la alfabeto-kanto, bona ekzerco por ekde la
komenco bone elparoligi la infanojn. Por sxangxi aktivon, jam sur pagxo 8 trovigxas
la unua bildo por eltondi. Metante la fingrojn tra la truoj por aktoradi, la
infano imagas sin Karlo, aux Silvja aux alia personajxo por sin prezenti al siaj
gepatroj/klaskamaradoj elmontrante la unuan scenon ‘Kiu vi estas?’. Eble, je
tiu cxi momento placxus eltondi ankaux la aliajn tiajn bildojn por tuj rekrei la
tutan regxan familion. Se vi bezonas helpon kiel uzi la personajxojn, la auxtorino
mem, sur pagxo 94 donas konsilojn. Por
rilatigi la rakonton kaj la vorttrezoron al la cxiutaga vivo de la infanoj, la auxtorino
prudente enkondukas la foton de vera knabino kaj ankaux kelkajn nomojn de
objektoj de domo aux klascxambro. Tamen allogajxo por infanoj estas ankaux la
fantazio! Sur pagxo 65 trovigxas mirindaj, buntaj bestoj diversformaj por
pritrakti la kolorojn. La
lastaj pagxoj liveras diversajn ludojn por kontroli la E-lingvoscion sed ankaux
por instigi al la unua pagxo en la vastan eksteran mondon per aligxo al la
Kastora Klubo - Internacia Koresponda Esperanto-Klubo de Amikeco, kiu
inkluzivas la Rondon de Mazi-Amikoj. Malgraux
ankoraux kelkaj etaj preseraroj kaj malfacilajxoj pri la pagxordigo, la libro
estas bona, porinfana akompananto al la videokurso ‘Mazi
en Gondolando’, aldonanta eblecojn al infanoj ekzerci kaj ludi dum ili
lernas. Mi rekomendas al cxiuj Mazi-amantaj gepatroj, geavoj kaj geinstruistoj
de elementa lernejo acxeti la libron siaj infanoj. Jennifer
Bishop,
instruistino, 39 Hill Street, Hawthorn, Victoria 3122,Auxstralio |