| 
 Por internaciaj ekzamenoj pri kaj en Esperanto  ekzistas esence du vaste alireblaj ofertoj:La  KER-ekzamenojTiuj konformas al la normoj de la Komuna Eŭropa  Referenckadro (KER). Ilin organizas kune UEA kaj la hungara oficialiga instanco  ITK en Budapeŝto, Hungario. ITK signifas Idegennyelvi  Továbbképző Központ  (Laŭvorte: Fremdlingva  Plueduka Centro; Oficiale: Supera Fremdlingva Trejnejo). La momente ofertataj  niveloj estas B1, B2 kaj C1, laŭ la trilitera skalo aplikata al ĉiu ofertata  lingvo. Tiuj ekzamenoj estis starigitaj en 2009, post kio milo da kandidatoj  ricevis diplomojn. Kvankam starigita de la Konsilio de Eŭropo, ili altiras  kandidatojn el ĉiuj kontinentoj.
 La retejo de ITK (www.itk.hu) havas sekciojn  en la hungara, angla kaj Esperanto.
 La  ekzamenoj de ILEI/UEATiuj baziĝas sur propre kreitaj normoj. La  nuna oferto estis fondita en 1989; en iliaj unuaj kvin jaroj da funkciado, 500  personoj trapasis ilin. Ilin administras sep-persona teamo (Internacia Ekzamena  Komisiono) kies membrojn elektas la komitatoj de UEA kaj ILEI kune. Entute ĉ.  milo da homoj sukcesis. La ekzamenoj ĝis nun estis du-nivelaj, ili estas  nuntempe en stato de transformo al trinivela sistemo.
 Estu klare, ke ILEI forte subtenas kaj  rekomendas ambaŭ ofertojn, kvankam ĝi formale ne partoprenas en la organiza  strukturo de la KER-ekzamenoj. Ambaŭ sistemoj metas la emfazon sur komunika  kapablo: parola, aŭskulta, skriba kaj lega – la ekzamenoj ĉe ambaŭ estas praktike  plene Esperant-lingvaj. Por ke ili utile kunekzistu, ni vicigas la esencajn  diferencojn inter ili: 
  La KER-ekzamenoj havas ŝtatan  agnoskon ene de multlingva kadro, dum la ekzamenoj de ILEI/UEA havas nur  enmovadan statuson.La ekzamenoj de ILEI/UEA povas  ĉefe utili ekster Eŭropo, kie la praktika utilo de la eŭropinstanca oficialigo  malpli gravas. Plimulto de la sesioj tra la lastaj jaroj ja okazis  ekstereŭrope.La ekzamenoj de ILEI/UEA  trairas transformon, cele al kreo de enirnivela oferto (ekvivalenta al A1/A2  laŭ la skalo de KER), unuavice por uzo en landoj, kie mankas nacia ekzamena  sistemo. Tiu celas doni fruan mezurilon pri kapablo kaj rapidan sukcessenton al  novuloj.La ekzamenoj de ILEI/UEA ĉiam  enhavis testadon de kulturaj kaj movadaj konoj – pri la literaturo, movadaj  historio kaj strukturo kaj pri la ĉefaj trajtoj de la parol-komunumo. Estonte,  tiu parto estos ampleksigita, precipe ĉe la evoluigata tria nivelo. Kontraste,  la ekzamenoj de KER testas pure kaj nure lingvouzan kapablon. Por plenaj informoj pri la KER-ekzamenoj, kaj  listigon de baldaŭaj ekzamensesioj, bv. viziti <www.edukado.net>. Sekvas pli  da informoj pri la ekzamenoj ILEI/UEA. Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (Universala Esperanto-Asocio) mezuras 
  la kapablon praktike uzi Esperanton. Centoj da esperantistoj jam ekzameniĝis 
  je elementa aŭ meza nivelo. Atestilo de la du plej prestiĝaj internaciaj Esperanto-organizoj 
  estas premio pro bona lernado kaj instigo por plua progreso. La ekzamenoj ĉe la dua nivelo (antaŭa nomo  ‘elementa’) kaj ĉe la tria nivelo (antaŭa nomo ‘meza’) konsistas el tri  partoj: gramatika testo, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la  gramatika testo rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj,  atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj (el 100), la parolan  parton.
 La estraro de UEA rekomendas, ke ties delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon  de la meza ekzameno". Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA  ekzameno pri instru-kapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume  ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA".
 Nuntempe eblas  ekzameniĝi nur ĉe oficiala ekzamensesio, kiu okazos kadre de UK aŭ aliaj Esperanto-aranĝoj, kies  organizantoj petas kaj laŭregule prizorgas la aferon. La nuna Internacia  Ekzamena Komisiono akceptis regularon  por malĉeesta sesio por proponi la internaciajn ekzamenojn pli facile al pli  vasta publiko per sendado de skanaĵoj de la skriba parto kaj per uzado de  skajpo por la parola parto.  La plej detalajn informojn pri la ekzamenoj (postulojn, rekomendatan literaturon, 
  specimenajn testojn ktp) oni povos trovi en la gvidilo "Internaciaj 
  Ekzamenoj de ILEI/UEA (3a eld.)", 38p., 2008. La Gvidilo estas mendebla 
  ĉe UEA.Jen listo de rajtigitaj ekzamenantoj: IRE 2020 (noto: el la listo en 2025 ni forigis 4 kolegojn, kiuj intertempe forpasis)
 Decidoj de IEK Decidoj de la Internacia  Ekzamena Komisiono en 2012:- Regularo pri Unua  Nivelo. Aprobita de la Komitato de ILEI.
 - Evoluo de la  Internaciaj Ekzamenoj al trinivela strukturo. Aprobita de la Komitato de ILEI.
 -  Aprobo de regularo pri "Kurso Unua Kontakto" prizorgita de "Scio  Sen Bariloj" ĉefe por Afriko.
 Decidoj de la Internacia  Ekzamena Komisiono en 2011:- Regularo pri  malĉeesta sesio.
 Decidoj de la Internacia  Ekzamena Komisiono en 2010:- Ekzamenoj por blinduloj (ĝenerala 
  regularo)
 - Ekzamenoj por blinduloj (detala 
  regularo kun poentokalkulado)
 Decidoj de la Internacia  Ekzamena Komisiono en 2009:- Ekzameno pri iu nivelo  okazu nur, se estas minimume 3 kandidatoj
 - Ene de Loka Ekzamena  Komisiono estu reprezentataj 2 aŭ 3 lingvoj, ne nur 1.
 Decidoj de la Internacia Ekzamena Komisiono en 2008:- Loka Ekzamena Komisiono 
(LEK) kaj lingvaj aspektoj ene de ĝi (DOC)
   Rezultoj: Ekzamenrezulta resumo 1989-2000  (PDF)
 
 Historiaj - ne plu validaj - ekzamenaj regularoj
Regularo pri Internacia Pedagogia Ekzameno de ILEI, aperigita kiel speciala numero de IPR (serĉebla PDF) |