ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Agado

Simpoziaj Aktoj 2020-21

Aktoj de ILEI-simpozioj 2020-2021 [recurso eletrônico] / Fernando Pita (comp.). – Porto Velho: Temática Editora, 2023. (4493 KB).

ISBN 978-65-5025-051-5 (Kunligo)

Antonietta Bernardoni, La ĉiutaga vivo kiel historio. Sen timoj kaj sen psikiatrio. ILEI, 2023

Traduko al Esperanto de la verkoj de la Itala kuracistino kaj esperantistino Antonietta Bernardoni, kolektitaj fare de Ermanno Tarracchini kaj de Kolektivo Bernardoni. Tradukis Alessandra Madella kaj Luigia Oberrauch. Edistudio zorgis praktike pri la eldono. Temas pri fragmenta kolekto de kelkaj notoj de la aŭtoro ­skribitaj en malsamaj tempoj kaj en diversaj situacioj, tamen la tuto donas akuratan bildon pri ŝia laboro, celanta ebligi al homoj ne deprimiĝi antaŭ la malfacilaĵoj de la vivo kaj konservi aŭ retrovi sian lokon en la lukto por pli justa socio. La verko libere elŝuteblas kaj tradukeblas al viaj naciaj lingvoj. (Kunligo)

 

MANLIBRO pri INSTRUADO de ESPERANTO

La kvara eldono de Manlibro pri Instruado de Esperanto estas altnivela faka libro dukolora plena je informoj, prezentoj, analizoj, klarigoj, listoj, indeksoj, kun tekstoj, bildoj, skemoj, tabeloj. Ĝi aperis fine de 2020. La libron eldonas ILEI, Edukado.net kaj E@I kune. La redaktoro estas D-ino Katalin Kovats. Diversaj aŭtoroj kontribuis al tiu vasta verko nemalhavebla por ĉiu instruanto kaj instruisto de Esperanto.

Rigardu la kovrilon.

PMEG 2020 Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

Eldonejo: La Ranetoj. E@I. Teksto el la mendilo « PMEG – la verko pri la Esperanto-gramatiko, kiu devas ne manki en via libroŝranko! La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. PMEG estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj. Ĝi provas klarigi la lingvon en facila maniero – kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. »

Rigardu la kovrilon.

OKULO

Jen 40-paĝa lernolibro por infanoj inter 7 kaj 10 – pli precize por la ok-uloj. Eldonis ILEI en 1999, cele al uzado en la tiama projekto ‘Interkulturo’. Bunte ilustrita de Monika Molnar, la verketo prezentas praktike uzeblajn frazojn en agrabla kunteksto. Roluloj en la libro estas la 8-forma okulo, kaj stranga sed simpatia ekstertera monstro Zumplo. La verko estas tre verbo-centra; prezentante pli ol 40 verbojn ene de la 400-vorta stoko entute uzita. La diferenco inter transitivaj kaj netransitivaj varboj estas klare montrita. Oni lernas kalkuli, kompreni la utilon de sufiksoj, kanti en Esperanto kaj verki simplan leteron.

Rigardu la kovrilon.

OKULO - Gvidilo

Jen 40-paĝa gvidilo por kursgvidanto uzanta la libron OKULO. Por ĉiu pago de la lernanta libro, la gvidilo resumas la temon, la gramatikaĵon, kaj la komunikan kapablon, kiun la paĝo volas evoluigi kaj prezentas la novajn vortojn de tiu paĝo kaj konsilojn por la uzado. Sekvas suplementaj ekzercoj por la libro, pluraj el kiuj estas organizitaj por esti facile fotokopieblaj por klasa distribuo.

Rigardu la kovrilon.

 

TENDARAJ TAGOJ, kajero du.

72-paĝa. Verkis: Stefan MacGill. Ilustris: Pavel Rak. Grupo de tendaranoj aktivas kaj amuzas sin. Ili ekskursas per kanotoj, vizitas besto-ĝardenon, skribas leterojn por sendi hejmen, sportas, verkas mirindan teatraĵon – la unua apero de la Esperanta spiono 005, kaj fine organizas grandiozan koncerton. Lernilo por daŭriga kurso: la lernilo Okulo kovras la materialon bezonata por komenci la uzon de ĉi tiu kajero. Konvena pleje por studentoj inter 10 kaj 18, sed uzebla por ajnaĝuloj. Ĝi enkondukas uzadon de adjektivoj, komparativo, fortigas la komprenon pri verboj kaj transitiveco, prezentas modalajn verboformojn kaj fine enkondukas la finaĵon –ig. Librofine aperas kunlaboriga tasko grupe krei planojn por savi la kamelon de 005 el la kelo de Volapukestelo.

 

TENDARAJ TAGOJ, kajero tri.

76-paĝa. Verkis: Stefan MacGill. Ilustris: Pavel Rak. La samaj tendaranoj daŭrigas siajn aventurojn, kaj per tio prezentas materialon konvena por progresiga kurso, kaj estas taŭga por kursanoj de ajna aĝo. Enkondukaĵoj estas la refleksivo, plena uzo de –ig kaj –iĝ-, la kondicionalo kaj fine participoj. La enhavo inkluzivas la planadon kaj poste la realigon de la klopodoj savi la jam menciitan kamelon. Restas tre limigita stoko.

Rigardu la kovrilon.

 

Fantaziaĵoj kaj Kantoj por Infanoj

Verkis Jon Rømesmo. Kolekto de kantoj, la plimulto kun muziknotoj. Eldonis ILEI en 1995.

 

Antologia numero de Juna amiko

En 1999 ILEI markis la 25-jaran ekziston de la revuo Juna amiko, per eldono de numero kun duobla nombro da paĝoj, kompare kun la tiama kutimo. Ĝi plie havis plenkoloran kovrilon – do fakte ĝi havis amplekson kaj aspekton de la nuna revuo. Ĝi represis – foje senmodife – foje kun ĝisdatigo – kolekton de la plej elstaraj eroj el pasintaj numeroj.


 


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj