|
“Fabela”
rakonto pri IIK
Motto:
“Ni sidis sur la sojlo / kaj la solo soris / en altojn, en altojn. / Sube
pitigxis / la tronoj, / la turoj – / kvankam ni estis / la plej malgrandaj /
kauxrsidante sur la sojlo…. Ni verkis, ni kreis – / kaj ni eksentis / la
manojn de Dio / sur la sxultro. / Ni auxdis zumon diafanan / de la sferoj.”
(Imre Szabó – Soraj sojloj) La fermitaj okuloj imagas al si la
nedireblan senton esprimatan de la poemo. La pensoj flugas en la tempon, antaux
kelkaj monatoj, rememorante la pasintjaran IIK, la belajn iamajn momentojn
pasigitajn kune kun la 37 infanoj el 14 landoj kaj kun nia gvidanta cxarmega
teamo. Kune, unu helpe de la aliaj, ni kreis fabelan mondon, kiu sendube restos
por cxiam kaj por cxiuj, kiuj travivis gxin, nekredeblajxo de la vivo. Mi ofte pensis pri la plej tauxga
maniero paroli kaj rakonti pri la pasintjara IIK. Kelkfoje mi tutsimple diris al
mi ke ne havas sencon tion fari, cxar la vortoj ofte detruas la magion de iu
travivajxo. La sentoj estas la verko de la nedireblajxo, estas plej intima afero
kiu gxojigas la koron kaj la animon. Klopodo de materialigi la sentojn per
paroloj estas ofte frakaso, speciale, cxar mi dauxre diris al mi ke, ecx se mi
ion rakontas, la aliaj tutsimple ne komprenos kion ni kune, fabelece travivis. Fabeloj
eniris realecon Pro
tio mi petis la helpon de la mirakla, fabela mondo, kiu cxirkauxas
nin kaj atendas pacience nian malkovron. Mia cxefa instiganto al la rakonto
estis, kompreneble, la cxarmega Villi Abelo, kiu maltrankvile vizitis min iun
nokton kaj klarigis ke la magio ne plu vivos en la mondo se ni ne rakontos pri
gxiaj efikoj. Sekve, la fabela vocxo malsupreniris sur la teron, pere de la
abeleto, kiu „spionis, kion la olduloj preparis kaj planis” kaj kiu
„zum-di-sxvup povis doni al la organizantoj kelkajn konsilojn” dum la
pasintjara IIK. Cxu gxi sukcesis? Ni kune analizu tion… Komenco
kaj preparado Oni povas facile aserti ke la
kongreseto estis granda pedagogia kaj psikologia verko, miksajxo inter la homaj
klopodoj kaj la nevidebla helpo de la fabela mondo. Ekde la komeco ni klopodis
eniri kaj enirigi la infanojn en magian etoson, kies cxefa personeco estis nia
Villi Abelo. Gxi farigxis la simbolo mem de la tuta kongreseto kaj ludis gravan
rolon, cxar, sendube, gxi estis la enirvojo al la mirakla mondo de la fabeloj,
kiu servis kiel identigilo de infaneco. La ideo ke Villi prezentu la programon,
forme de tre alloga kongreslibreto, kvazaux gxi estus “spiono” de la
granduloj, plifortigis la sugeston ke cxio estis iel fabelece kreita. Ne plu
estis plenkreskuloj kiuj diktis ion, sed aperis kasxita ligo inter la infanoj
kaj la „olduloj” pere de tiu cxi ludema, fabeleca personeco. Formado
de teamo Sed la vocxo de Villi sentigxis ecx
antaux la kongreseto, dum la elekto de la teamo. Helpantoj de gxi estis „ses
frenezaj” personoj, kies cxefaj roloj estis subteni la jam ekekzistantan
magion. Grava tasko! Estis postulitaj antauxkondicxoj: kapablo rezigni pri la
seriozeco de plenkreskuloj, farigxi denove infanoj kaj krome, havi empatiajn kaj
pedagogiajn kapablojn, gvidi laborgrupojn, kaze de bezono. La tuta teamo kunigis
diversajn agxojn kaj naciecojn, miksis sukcese proprajn spertojn kaj kapablojn.
Gxi estis preparita jam kelkaj tagoj antaux ol la kongreseto komencigxu, por ke
la teama unuigxo kaj identeco aperu kaj por ke la kunlaboro estu efika. Cxio
evoluis sub magia influo. Kadraj
kondicxoj kaj celoj La
zumo de Villi gvidis nin en belegan pejzagxon, ejo de la kongreseto. La arbaro,
la floroj kaj la herboj, la kanto de diversaj birdoj kaj la cxeesto de bestetoj
en eta zoologia gxardeno kunformis la naturan kadron, kvazaux transprenita el oldaj legendoj kaj alportita en la nuntempojn. Al
tiu cxi natura kadro aldonigxis la fakto ke la regiono mem estis natura
rezervejo, kiu protektis centron por infanoj, bone organizitan kaj ekipitan. La
eblecoj de la ejo por krei situaciojn kiuj similu al nerealeco, al ekzistado kiu
interrompis la ligojn kun la vera, reala mondo, estis senfinaj. Kaj por pli
facile eniri la legendon ni eluzis ankaux
la lokan proksimecon de la lago, kies ekzisto estis ombrita de iu olda legendo,
tiel ke gxi akiris la nomon de „Diabla Lago”. Gxi kasxis trezoron, garditan
forte de iu diablo, kiun la laga feino instruis cedi la trezoron nur al tiu kiu
neniu en sia tutas vivo mensogis. Jen
belega motivo (ecx kun moralaj radikoj!) starigi komencon de belega semajno,
kiun ni projekciis ne nur kiel frukte donan frandadon de Esperanto, sed ankaux
kiel edukan semajnon. La cxefaj celoj estis: a)
ke la infanoj bonege interkonatigxu, tiel ke ili farigxu grupo, t.e. bonaj kaj
speciale longdauxraj
amikoj; b)
ke la infanoj plibonigu siajn lingvajn konojn, cxar ofte la lingvo povas esti
limo inter ilia komunikado kaj kunlaborado. Sekve, ni klopodis krei en ili la
senton de grupa identeco, kvazaux ili estis partoj de granda familio, ni strebis konstrui la
certecon ke tute ne gravas la fakto ke unu konas pli bone la lingvon ol la alia;
c)
ke ni prezentu al ili lokajn kulturajn akirajxojn; d)
ke ni kreu la intereson de kunagado, tiel ke la infanoj gxuu ripozegan tempon
por ke ili havu belajn memorajxojn kaj aventurojn. Programo kaj metodarto
La
fabela mondo estis la ideala kondicxo por ke cxiuj tiuj celoj estu efike
realigataj. La programo kaj la metodaro subtenis forte la materialigadon de ili.
La programo, realigita konforme al la propraj deziroj de la infanoj, jam antauxe
pridemanditaj pere de la informbultenoj de Ville, estis alloga, diversa kaj
interesa. La unuan tagon, ni organizis interkonatigajn ludojn. La rolo de tiuj
cxi grupigaj ludoj (per pilko, per la granda parasxuto, ktp.) estis grava, cxar
ili varmigis la etoson kaj donis la impreson ke oni povas komuniki ecx senvorte.
Ni pli proksimigxis unu al la alia silente, ridante sub la fascina sxirmo de la
ludo. Cxiu el nia teamo havis precizan rolon, gvidi grupeton da infanoj kaj
poste la grupetoj estis intersxangxataj, tiel ke cxiu havu la eblecon preni
kontakton al la alia. Dum
la samtaga posttagmeza akvobatalo ne plu estis plenkreskuloj kaj infanoj, sed
granda grupo da infanoj kiuj gxojege kunludis, kunagis kaj kunstultumis.
Laux
mi, unu el la sekretoj proksimigxi al la infanoj estas ankaux
la kapablo de la teamo agi infanece, detruante kasxe kaj silente, sen granda
„bruo”, la barilojn inter „ni” kaj „vi”. La
trezorsercxado cxe la „diabla lago“, kiu okazis la saman vesperon,
plifortigis per grupiga procezo la komencantajn rilatojn inter la infanoj. Per
la sama evento ili profunde eniris la mondon fabelecan, la alian realecon, kiu
per sia cxarmo kaj magio kreis fortajn ligojn. Jam el la unua tago cxiu el la
gvidanta teamo havis sian rolon, enkorpante la personecojn de la legendo: la
laga feino, la diablo, ktp. Montrigxis la kapablo de ni – kiel plenkreskuloj
– krei tauxgan
etoson por kapti efike la atenton, antauxvidi la dezirojn de la infanoj. La internacia vespero, organizita
dum la sama tago, estis ebleco por infanoj pezenti sin, laux
ilia placxo, laux
ilia maniero. La cxi tie donita libereco dauxris
la sekvontajn tagojn, kiujn ni komplete realigis kun la helpo de ili.
Kompreneble ke ekzistis antauxstarigita
programo, sed tiu cxi programo estis adaptita spontanee kaj flekseme al la
deziroj de la infanoj. Gravis por niaj metodaj principoj doni liberecon al ili,
instigi ilin al ideo, al propra esprimigxo, enplekti ilin en la programan
kreadon. Pridemandante iliajn dezirojn kaj atendojn, decidante uzi iliajn
spertojn ekestis la freneza olimpiado kun tre strangaj pasendaj sxtupoj en kiu
kompreneble ankaux la gvidantoj partoprenis. Estis cxio organizita nur de ili! Tiu
cxi kuniga tasko ofertis unue al infanoj la transprenon de respondeco, kiu
alportis memfidon: „mi povas, mi kapablas tion fari”, sed ankaux
la senton ke ili estas en la centro de la tuto, ke cxio estas farita kun
ili kaj por ili. La aventuroj dauxris per rajdado kaj vizito de vera
indiano el Kanado, kiu dancis kaj montris al ni diversajn ritualajn objektojn.
La
pinto de la magio estis kiam ni preparis la maskojn por bonvenigi la gepatrojn.
Cxiuj havis strangajn, belajn maskojn kaj cxiuj, kune kun la gepatroj teatrumis
por prezenti, plej realisme eble, la legendon de la „Diabla Lago”. Ecx la
bestaro de la ejo partoprenis nian fabelan mondon kaj kunludis dum la tuta
semajno. La bestoj ankaux akiris fabelecajn, miraklajn trajtojn, tiel ke ordinara porko
farigxis princo, enamigxinta lagan feinon. Naskigxis Porki – princa porko kiu
estis la plej ofte al la gepatroj montrita besto. La
lasta tago estis plorema tago por cxiuj, signo ke fortaj ligoj kaj sentoj
ekestis. La celo pliprofundigi la homajn rilatojn estis tiel atingita. Malfacilajxoj Gravis
multaj aspektoj, kiujn ni priatentis, sed ankaux kelkaj kiujn ni preteratentis aux
aliaj kiuj montrigxis kiel malfacilajxoj. Mi
jam bonege substrekis la sekretojn (kiuj, espereble nun ne plu estas sekretoj!!)
de la sukcesa rezulto de kunlaboro inter homoj kiuj kreis fortan teamon,
diversagxa kaj diversseksa. Estis ankaux kelkaj fusxoj, aspektoj kiuj ne tiom bone sukcesis, kiom ni
intencis. Temas pri la malkapablo komplete kaj efike fari la grupigon, cxar
malgraux cxiuj niaj klopodoj oni ne povis haltigi la krokodiladon. Alia
punkto sur la listo de “fusxajxoj” estas ke pro vetero aux
pro troa lacigxo kelkaj programeroj el la antauxe starigita programo ne realigxis. Tamen, aliaj saminteresaj
anstatauxis ilin. Malfacilajxo problemhaviga estis ankaux
la granda agxa diferenco de 12 jaroj inter la infanoj, kiu versxajne iom
kontribuis ankaux
al la nekompleta sukceso de la grupigxo. En
mia orelo, Villi, kiu dauxre
akompanis min kaj ion flustris kelkfoje, senpacience atentas ke mi ne forgesu
rakonti pri mirakloj. Estis multaj fabelaj mirakloj okazintaj dum la pasintjara
IIK, sed unu el la plej grandaj (cxar plej multe tusxas la realecon!) estis ke
ecx ne unu infano kiu aligxis, pro financaj kialoj estis malakceptita. Mirakloj
tamen okazas, cxu ne? Necesus
skribi romanon pri cxio, kion ni travivis, faris, sentis…Necesus horoj klarigi
la miraklan gxojon per kiu plenigis nin cxiujn Esperantujo. Tamen la rigardo
direktigxas nun al la nova, cxi-jara kongreseto, kiun ni esperas samsukcesa.
Restas en niaj animoj sendube belegaj, nekredeblaj memorajxoj pri la jam pasinta
IIK, sed ekfloras la pensoj pri novaj aventuroj, novaj mirakloj…..Cxar
mirakloj dauxre
okazas, cxu ne? Ana-Maria Pinter
RO-2400
Sibiu, Str. Hategului, Nr. 1, Sc. C, Et. 3, Apt. 38. Rumanio, anamaria@magicnet.ro |