|
Valoraj
konsiloj en konciza volumo ILEI anoncas la aperigon de didaktika konsilaro, verkita de sia
longtempa rusa membro, s-ro Aleksandro S. Melnikov, sub titolo "La cxefaj
principoj de fremdlingvo-instruado". La libron kuneldonis ILEI, kun la
Rostova Sxtata Pedagogia Universitato. Gxi ampleksas 96 pagxojn (14 x 20 cm) kaj
estas komplete en Esperanto. Gxia dorskovrila teksto bone resumas la verkon: "La
cxefa atento de la libro estas donita al praktikaj konsiloj por
Esperanto-kursgvidantoj. Ofte ili estas bazitaj sur la prora sperto de la
auxtoro, gvidinta aron da kursoj en deko da landoj. Specialan emfazon ricevis
rimedoj por maltedigi E-lecionojn. Ili estas aplikeblaj dum instruado laux ajna
metodo, inkluzive tiun de Andreo Cseh. La libro enhavas abundajn distrajn
materialojn, uzeblajn ne nur dum E-kursoj, sed ankaux dum lingvo-ekzercigaj
E-klubkunvenoj." Komence, la verko resumas kelkajn instru-metodojn, cxefe
sugestopedion de Lozanov, poste gxi skizas bazajn didaktikajn principojn. La
cxefa parto prezentas praktikajxojn. Ecx sperta instruisto trovos valorajxojn
inter la lavango da sugestoj kaj ideoj. Gxi valoras ankaux por neprofesiaj
instruistoj, sur kies sxultrojn falis la tasko gvidi vesperan aux someran
kurson.
|