|
Por
via notlibro Ekzamenoj
dum la Konferenco en Bouresse
Partoprenontoj de la ILEI-konferenco en Bouresse, kiuj deziras
partopreni la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA bonvolu anonci sin antaux la
unua de julio 2000 cxe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono,
Middenweg 587, NL-1704 BH HEERHUGOWAARD, Nederlando; tel. +31 72 5717918, fakse
+31 72 5747670, <ten.hagen.esperanto@wxs.nl>
Membroj de IRE (Internacia Rajtigita Ekzamenantaro), kiuj
partoprenos la ILEI-konferencon kaj pretas ekzameni, bonvolu same anonci sin. Hans ten Hagen, sekr. IEK Internaciaj
ekzamenoj
La Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) strebas al okazigo de la
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA en kiom eble plej multe da landoj en la tuta
mondo. Kiel sekretario de IEK mi spertis, ke en multaj landoj
Esperantistoj ne havas scion pri la internaciaj ekzamenoj. Por funkciuloj de
E-organizoj kaj certe ankaux por instru/ist/antoj de la lingvo estas grave, ke
ili povu informi studintojn de la lingvo pri la ekzamenigx-ebloj. Internaciaj Ekzamenoj jam ekzistas dum dekoj da jaroj kaj estas
prizorgataj de IEK, komisiono kies konsisto estas aprobata de la Komitatoj de
UEA kaj ILEI. IEK konsistas el sep personoj: prezidanto, sekretario, kasisto
(kiu estas tiu de ILEI) kaj reprezentantoj por Azio, Ameriko, Afriko kaj
Euxropo. IEK mem organizas Internaciajn Ekzamenojn dum cxiu UK kaj (eventuale)
dum Konferenco de ILEI. Cetere, cxiu landa asocio, E-organizo aux -institucio povas proponi
organizi sesion de la ekzamenoj dum iu (inter)nacia arangxo (kongreso,
seminario, festivalo, k.s.). Tiukaze oni petu la t.n. 'petilon' cxe la
sekretario de IEK. En tiu petilo ili mencias la datojn de la sesio, la nivelon
de la ekzamenoj (momente ekzistas elementa kaj meza niveloj), proponas lokan
Ekzamenan Komisionon (EK), kiu konsistu el membroj de Internacia Rajtigita
Ekzamenantaro (IRE). La ekzamentestojn cxiam prizorgas IEK. Gxi liveros ilin al la
prezidanto de la surloka EK. EK kontrolas la faritajn testojn kaj aljugxas
poentojn laux la koncerna skemo. Poste gxi resendas cxiujn testojn al IEK, kiu
trarigardas la testojn kaj la aljugxon de poentoj. Por la sukcesintoj gxi
produktas la 'Atestilo"-jn, subskribitajn de la prezidanto kaj sekretario
de IEK, kiuj post subskribo de la prezidanto de la surloka EK estas sendataj al
la sukcesintoj. IEK strebas al multlokaj kaj frekventaj ekzamensesioj dum la jaro.
Unu el la koncernaj problemoj estas manko de ekzamenantoj. Prefere surloka EK
konsistu el diversnaciaj ekzamenantoj, sed tio ne estas severa postulo. Momente
IRE (la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro) konsistas el cx. 60 ekzamenantoj.
Sed ne en cxiuj landoj estas IRE-membroj. Pro tio mi apelacias al tiuj
instru/ist/antoj, kiuj opinias sin kapablaj ekzameni kandidatojn, ANONCI sin. Ni
petas de vi biografion pri via Esperanta vivo, precipe rilate instruadon. Se IEK
akceptas vin, vi estas aldonita al IRE por trijara mandato. Post fino de la
mandato ni cxiam petas renovigon de la mandato. Oni do ne 'gxismorte' estas
ekzamenanto. La tasko de ekzamenantoj estas kontroli cxu cxio iras lauxregule,
sinsekve disdoni la testojn, repreni la faritajn testojn kaj kontroli ilin,
aljugxi poentojn (cxe cxiu tasko estas menciita la aljugxota poentaro) kaj
plenigi kaj subskribi la ekzamenan protokolon. Se la testo enhavas demandojn, la
respondoj estas jam donitaj por la ekzamenantoj, por plifaciligi ilian kontrolan
laboron. La internaciaj ekzamenoj konsistas el tri partoj: 1.
gramatika antauxtesto; 2.
skriba ekzameno; 3.
parola ekzameno. Nur kandidatoj, kiuj atingis aux superis la sukceslimon de la
gramatika antauxtesto, rajtas partopreni la skriban ekzamenon. Nur kandidatoj,
kiuj atingis aux superis la sukceslimon de la skriba ekzameno, rajtas partopreni
la parolan ekzamenon. Per la gramatika antauxtesto ni kontrolas la gramatikan
konon de la kandidato. La skriba ekzameno (por elementa kaj meza niveloj) konsistas el la
sekvaj partoj (laux alfabeta ordo): Auxskulta kompreno-1, auxskulta kompreno-2,
eseo, kulturaj konoj kaj lega kompreno, kaj, nur je elementa nivelo, diktajxo. La parola parto konsistas el busxa priskribo de desegno, foto,
k.s., respondi demandojn de la ekzamenantoj pri la movado, historio kaj kulturo
de Esperanto kaj interparolo pri gxeneralaj temoj. En la "Gvidilo al internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA" la
postuloj por la ekzamenoj estas vaste priskribitaj. En tiu gvidilo trovigxas
ankaux la ekzamena regularo. Cetere tiu brosxuro enhavas modelojn de cxiuj
testoj de la ekzamenoj. Ju pli da sesioj de la Internaciaj Ekzamenoj okazas, des pli ni
bezonas "stokon" de testoj, cxar gxenerale por cxiu ekzamensesio estas
novaj testoj bezonataj. AL VI, instruistoj kaj aliaj kleruloj ni urgxe petas helpi nin kaj
mem kompili ekzamentestojn laux la modeloj de la Gvidilo. Vi komprenas, ke IEK
ne kapablas cxiam mem verki cxiujn testojn. Ne necesas, ke vi verku kompletan
ekzamenon (se vi volas fari tion, bonege!), ankaux testoj por kelkaj
ekzamenpartoj estas tre bonvenaj! La "Gvidilo" estas havebla cxe UEA, gxi kostas 3 euxrojn.
(Se tiu sumo estas financa problemo por vi, skribu al mi). Mi
esperas, ke lavango da mesagxoj de sinproponaj kandidatoj atingos min kaj ke mia
(reta aux fizika) posxtkesto plenigxos de testoj. Mi anticipe tre dankas vin pro
via atento kaj helpopreteco. Hans
ten Hagen, sekr. IEK EKZAMENO
de INSTRUKAPABLO de UEA/ILEI Delonge
oni sopiras superan nivelon de niaj lingvo-ekzamenoj. Tamen, frapa komento de
Miroslav Malovec en la reta diskutejo E-INS spronis nin labori pri io alia. Li
komentis, ke apenaux kredeble estas, ke ILEI ne ofertas ekzamenojn pri
instru-kapablo. Ni konsentas, kaj opinias tion pli grava por ILEI ol supera
lingva ekzameno, kies pretigon ni provos transigi al UEA. La unua, sed plej eta pasxo, estas farita. Ni havas
regular-proponon, distribuita al la ekzamena komisiono, al la estraroj de UEA
kaj ILEI, al la Akademio kaj kelkaj pliaj koncernatoj. La estraro de UEA traktis
gxin en sia aprila kunsido, cele al transdono de la UEA komitato somere. La
ekzameno emfazas praktikajn devojn. Kandidato ricevas tutoron kaj havas sekvajn
devojn: verki kaj publike defendi disertacion pri E-instruado, partopreni
aprobitan instru-kurson, plani kaj realigi modelan lecionon kaj sukcesi en
mallonga skriba kaj parola ekzamenoj. La teksto de la regularo riceveblas papere
de la verkinto kontraux 3 IRK. Gxi estas rigardebla komputile en la ILEI-Bulteno
(vidu la hejmpagxan adreson sur la tria kovril-pagxo). Komentoj bonvenaj cxe la sekretario de la ekzamenoj aux la verkinto
de la regular-propono: stefan.macgill@galamb.net
(posxta adreso, kovrilp.2) |