ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Neforgesebla semajno atendas vin en Kubo

Kiu memoras la juvelan konferencon de Hanabanilja en 1990 certe strebos partopreni la sekvan ILEI-konferencon en 2010! Kiu ne memoras, partoprenu chiuokaze por ke ni kune konstruu tian estontecon kian ni sopiras!

Konferenca urbo: Matanzas

Konferencaj datoj: Julio 11 (dimancho) ghis Julio 17 (sabato), 2010

La konferencejo estos la hotelo Canimao, kiu provizos loghigon kaj manghojn por la konferencanoj, kaj disponigos konvenajn salonojn por praktike chiuj eroj de la programo. Eventuala simpozio plej vershajne okazos en universitato en promen-distanco de la hotelo.

Fotoj de la konferencejo estas afishitaj en nia retejo (vidu sub 'Konferencoj') kaj en la aldonita PDF-versio. La konferenca oferto inkluzivos transporton de Havano (de la flughaveno au la urbo), kiun la hotelo provizos per minibusoj au similaj veturiloj, sed konferencanoj devas klare antauanonci siajn flugojn kaj alven-horojn, au siajn akcepto-dezirojn. La reira transporto al la UK post la konferenco estos lauplane per komuna buso.

Ni nun kompilas proponojn por konferenca temo, konsultante kun UEA kaj konsiderante la proklamitajn ‘Jarojn’ por 2010 che Unuighintaj Nacioj kaj Unesko.

Kiel dirite, la programo havos tri esencajn elementojn, el kiu chefrolos la faka:

Faka programo:

Tio dependos grandparte de la cheestantaj fakuloj, kaj antauvideble havos pli modestan gamon kaj bunton ol en lastaj jaroj. Tamen, ni strebos al kiel eble plej alta kvalito, kun limigo de la kvanto da paralelaj programeroj. Chiutage chiuj konferencanoj havos eblon kunveni por unu komuna faka arangho – panel-diskuto, forumo, grup-laborado au similo.

Labora programo:
La komitato kunsidos komence de la konferenco, audos raportojn kaj starigos publikajn labor-grupojn. La komisiono pri universitata/scienca agado kaj la lerneja komisiono certe okazigos labor-rondojn, eventuale ankau aliaj komisionoj (terminologio, ekzamenoj…) faros similon. Tie eblos audi pri la faritaj laboroj, kurantaj projektoj kaj estontaj planoj kaj kontribui al mini-projekto elektita por kuna plenumo dum la konferencaj tagoj. Chiutage unufoje okazos paralelaj kunsidoj, tiel ke chiu povas elekti kampon pri kiu kontribui kaj kunlabori. Eventuale ni oferos unu fakan prezentajhon paralele kun tiuj labor-grupoj, por tiuj, kiuj nepre volas nur fakumi! Ni starigos (almenau) unu dum-konferencan komisionon – pri komunikado – kun la tasko pretigi gazetarajn komunikojn pri la konferenco kaj por liveri poste tekstojn kaj fotojn al IPR, revuo Esperanto kaj aliaj revuoj, radio-stacioj kaj hejmpaghoj. Fine de la semajno la komitato kunsidos denove por audi rezultojn de la laborgrupoj kaj plani la pluirajn laborojn.

Distra programo:
Ni inkluzivos en la konferenca oferto ekskursojn, ekzemple unu tuttagan al la plagho Varadero, kaj duontagan pli proksime. La hotelo kompreneble pretas rekomendi aliajn eblojn por unuopaj konferencanoj. Ni decidis koncentri la komunan ekskurs-oferton por ke la faka kaj labora programo havu konvene grandan publikon. La vesperaj programoj, kiel chiam, ofertos abundajn eblojn por distrado.

Pliaj programeroj:
Chi tiuj estas ankorau planataj, sed ni esperas oferti ion pri instruista trejnado, se ni havos dezirantojn, precipe inter kubaj au latinamerikaj kolegoj. Ekzamen-sesio simile arangheblas, se anoncos sin kandidatoj. Pri ebloj por simpozio, oni esploras.

Ni nun finas la interkonsentojn pri la kotizoj, kaj anoncos tiujn tre baldau, kune kun la pretigo de alighilo. Tio aperos en la retejo, kaj en IPR 2009/4.

Loka Kongresa Komitato:
Nia estrarano Julián Hernandez Angulo estos la prezidanto de LKK de la Konferenco, Marta Alonso Gutiérrez, la landa sekciestro, estos la vicprezidanto kaj Pedro Fernández, Gonzálo Collantes kaj Yoandra Rodríguez estos la aliaj membroj. En kunsido de la LKK de la 95a UK, chiuj konsentis ke Julián prezidos la LKK de la tri internaciaj eventoj: UK, IJK kaj la ILEI-konferenco, por certigi kunordigon de la tri eventoj.

Pri la lando:
Situanta meze de la Kariba Maro, la Respubliko de Kubo estas arkipelago formata de la insulo granda, Kubo, plus alia insulo nomata Isla de la Juventud (Insulo de Junularo) kaj krome 4 195 insuloj kaj insuletoj kies totala surfaco estas je 110 922 kvadrataj kilometroj. Ghi estas longa kaj mallargha. La plej proksimaj landoj estas Haitio, Usono, Jamajko kaj Meksiko. La vetero en Kubo cham estas kvazau eterna somero pro ghia klimato tropika, kies averagha temperaturo jare estas je 25 gradoj celsiusoj. La insula loghantaro superas 11 milionojn kun chefurbo Havano, en la okcidenta regiono.La oficiala kaj sola lingvo parolata estas la hispana.

Spektu 9-minutan filmon pri Kubo kun Esperanta komentario en la UEA-parto de Ipernity.
http://www.ipernity.com/doc/97850/5988676


Vidu ankau la informojn jam donitaj pri la konferencejo kaj urbo en Informilo 1 (18 augusto 2009)

PDF-varianto de tiu chi informilo


Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI